Michael Schumann: Ĉinio metas fidon kaj movforton por reprosperigi mondan ekonomion

Ĝoja Publikigita: 2020-12-29 08:58:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Michael Schumann, prezidanto de direkcio de Federacia Asocio por Ekonomia Promocio kaj Ekstera Komerco.

Michael Schumann, prezidanto de direkcio de Federacia Asocio por Ekonomia Promocio kaj Ekstera Komerco.

La neatendita epidemio serioze batis la mondan ekonomion. Laŭ prognozo de la Monda Mona Fonduso, en 2020 aperos la plej serioza recesio de la monda ekonomio post la Dua Monda Milito. Kiam la monda ekonomio malprosperis, la ĉina ekonomio la unua komencis restabiliĝon kaj reprosperiĝon, kaj estas rigardite kiel la ununura ekonomio kiu realigis pozitivan kreskon en la mondo. Michael Schumann, prezidanto de direkcio de Federacia Asocio por Ekonomia Promocio kaj Ekstera Komerco, opiniis, ke Ĉinio enjektis fidon kaj movforton en reprosperon de la monda ekonomio. Germanio kaj Eŭropo atendas profundigi kunlaboron kaj interŝanĝon kun Ĉinio pri investo kaj komerco, kaj kun Ĉinio komune protekti plurflankan kunlaboron de la mondo.

Februare intervjuate Schumann diris, ke pro la potenca memresaniga kapablo kontraŭ krizoj Ĉinio la unua eliros influon de la epidemio. Lastatempe en intervjuo li ĝojis, ĉar lia antaŭvido estas atestita. Li diris:"Mi ĝojas, ke mia antaŭvido estas atestita de faktoj. Pro longtempa kontaktado kun Ĉinio kaj kompreno pri la ĉina ekonomio mi fidas, ke Ĉinio estos la ekonomio la unua reprosperiĝi el la epidemio. Tion atestis la nunaj donitaĵoj de ekonomio kaj Ĉinio sukcesis en la severa ekzameno. La ĉina ekonomio, aparte la stabila reprospero de ĉina eksporto, faros grandan kontribuon al prosperigo de la monda ekonomio."

Ĝis 2019 Ĉinio jam en la kontinuaj 4 jaroj estis la germana plej granda komerca partnero. Temantepri la estonta komerco inter Ĉinio kaj Germanio, Schumann opiniis, ke la epidemio ne ŝanĝos la tendencon de profunda disvolvo de la komerco inter Germanio kaj Ĉinio. Li diris: "Mi opinias, ke la tendenco ne ŝanĝiĝos, male daŭros kaj plifortiĝos. Tion ni bonvenigas. Ni ankaŭ firme konvinkiĝas, ke la ĉina merkato estos pli kaj pli grava por la germana ekonomio. Estas mirinde, ke la ĉina ekonomio rapide reprosperiĝis, kio donis pozitivan influon al germana eksporto. Tial ni tre ĝojas. Estas sendube, ke pluapaŝe fortiĝos la ĉina graveco por la germana ekonomio."

La kuranta jaro estas la 45-jariĝo de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio, kaj de julio Germanio servas kiel deĵoranta prezidanto de EU, kaj septembre gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj la EU renkontiĝis per videoligo. Schumann montris, ke la EU kaj Germanio esperas disvolvi praktikan kaj konstruivan dialogon kun Ĉinio kaj pluapaŝe fortigi la duflankajn longtempajn amikajn rilatojn. Li aparte menciis intertraktadon pri investa interkonsento, kiun la du flankoj de Ĉinio kaj la EU plenforte akcelas, kaj opinias, ke la interkonsento havas profundan signifon por Germanio kaj Eŭropo. Li diris:"Atingo de la interkonsento estas tre grava por Eŭropo, precipe por Germanio, ĉar ĝi pliigos stabilecon por ekonomia konfido kaj komerca kunlaboro inter la du flankoj kaj altiros pli da ĉinaj entreprenoj fari investon en la EU."

Nun leviĝis solflankismo kaj protektismo en internaciaj ekonomiaj kaj komercaj aktivadoj, kaj Usono ofte provokis komercajn konfliktojn kun komercaj partneroj kaj solflanke pliigis imposton. Pri tio Schumann diris, ke diversaj landoj de Eŭropo oponas kontraŭ usonaj agoj de solflankismo kaj necesas nova sistemo de plurflanka ekonomio por la mondo. Li diris: "Unuflanke la usona solflankisma agado rilatas al historiaj faktoroj. Facile naskiĝis diverĝoj kiam novaj potencoj aŭ geopolitikaj potencoj renkontiĝas kun ekzistantaj potencoj. La membroj de Eŭropo opinias, ke usona solflanka agado iras sur la erara vojo. Aliflanke, en la postepidemia epoko la mondo bezonas novan kaj plurflankan ekonomian ordon, de kio ĉiuj landoj profitos pli multe ol antaŭe. En tiu ĉi nova ordo Ĉinio kaj Eŭropo povos ludi pozitivan rolon."


Dividu