Diego Mazzoccone: Ĉinio ludis gravan rolon por prosperigi mondan ekonomion kaj protekti tutmondiĝon

Ĝoja Publikigita: 2020-12-29 09:10:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Diego Mazzoccone, plenuma direktoro de Latin-amerika Centro de Argentino pri Esploro de Politiko kaj Ekonomio de Ĉinio

Diego Mazzoccone, plenuma direktoro de Latin-amerika Centro de Argentino pri Esploro de Politiko kaj Ekonomio de Ĉinio

Nun la kronvirua epidemio ankoraŭ senbride disvastiĝas en la mondo kaj serioze batas la mondan ekonomion. Samtempe iuj okcidentaj landoj vigle plenumas solflankismon kaj komercan protektismon, tial la tutmondiĝo suferas severan defion. Diego Mazzoccone, plenuma direktoro de Latin-amerika Centro de Argentino pri Esploro de Politiko kaj Ekonomio de Ĉinio, intervjuate de raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, diris, ke Ĉinio estas modelo en la mondo de sukcesa batalo kontraŭ la epidemio, ludis gravan rolon por akceli reprosperon de la monda ekonomio kaj akceli procezon de tutmondiĝo.

Mazzoccone diris, ke ĉinoj unuiĝis kaj komune batalis kontraŭ la epidemio, efike regis la epidemion kaj ludis la modelon en la mondo pri batalo kontraŭ la epidemio.

"Nur post du ĝis tri monatoj Ĉinio regis la epidemion. Laŭ mia opinio, ĉar la ĉina socio orde faris organizon, la registaro kaj la socio unuiĝis, diversaj rondoj de la socio plenumis aranĝojn kaj rimedojn de la registgaro kaj ĉinoj ĉiuj havas la saman celon. Ankaŭ la ĉina potenca ekonomio donis tempon al entreprenoj por haltigi kelkan ekonomian aktivadon kaj funkciadon, kio subtenis la batalon kontraŭ la epidemio. Mi opinias, ke Ĉinio estas la modelo de la batalo kontraŭ la epidemio en la mondo, kompreneble pro malsamaj kondiĉoj de diversaj landoj la sukceso de Ĉinio estas malfacile kopiita en aliaj landoj."

La monda ekonomio suferis “frostan vintron” pro la epidemio. Kiam Ĉinio akiris periodan frukton la ĉina ekonomio rekomencis sian pozitivan kreskon de la dua trimestro. Mazzoccone substrekis, ke kiel la "lokomotivo" de disvolviĝo de monda ekonomio, Ĉinio stimulis la mondan ekonomion.
"Ĉinio estas la 'lokomotivo' de disvolvo de la monda ekonomio kaj la ĉina disvolvo jam estas la ĉefa akcelo por kresko de monda ekonomio. En la unua trimestro la ĉina ekonomio estis batita de la kronvirusa epidemio, tamen la ĉina registaro faris ĝustatempan reguligon, la entreprenoj rapide rekomencis reprodukton kaj relaboron, ankaŭ diversaj rondoj de la socio donis plenfortan subtenon al rimedoj alprenitaj de la registaro por reprodukto kaj relaboro. Post mallongtempa malalta irado, , la ĉina ekonomio rapide rekreskis, kio prosperigis la mondan ekonomion."

La kronvirusa epidemio senbride disvastiĝas en la mondo, tamen laŭ raporto de internacia instituto pri strategio sub argentina asocio pri eksporta komerco, de aprilo de 2020 Ĉinio jam en kontinuaj 4 monatoj estas la plej granda komerca partnero de Argentino. Mazzoccone aparte menciis, ke la senĉesa profundigo de ekonomia kaj komerca kontaktado inter Argentino kaj Ĉinio estas la tendenco, kaj la inicito 'Zono kaj Vojo' alportos pli da oportunoj al Argentino.

"La profundigo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Argentino kaj Ĉinio estas neinversigebla granda tendenco. Nun ne sufiĉas, ke ili estas ĉefaj komercaj partneroj, kaj la argentina registaro fidas pri tio, ke pluapaŝe profundiĝos la dulandaj rilatoj en estonteco. Mi opinias, ke la iniciato 'Zono kaj Vojo' kreis gravan ŝancon por latinamerikaj landoj, aparte por Argentino. Argentina aliĝo al la iniciato utilas al kresko de argentina internacia komerco, ricevo de pli da alilandaj investoj, akcelo de infrastruktura konstruado, inkluzive de loĝistiko, perfektigo de eksportaj kondiĉoj de produktaĵoj kaj altigo de konkura forto. Ni esperas, ke la du landoj frue subskribos dokumenton pri kunlaboro kadre de Zono kaj Vojo, kaj el tio Argentino ricevos pli da ŝancoj."

Nun senĉese leviĝas soflankismo kaj komerca protektismo en iuj landoj, tutmondiĝo suferas "kontraŭfluon", kaj plurflankisma spirito, kiun reprezentas UN, alfrontas severan defion. Pri tio Mazzoccone opiniis, ke nur kunlaboro estas la solvo de amaso da problemoj de la mondo. Li ankaŭ laŭdis Ĉinion pro ĝia grava rolo por protekti tutmondiĝon.

"Multaj problemoj, kiel la epidemio, ne povas sendependi de la tutmondiĝo, kaj ĉiuj landoj estas en tiu ĉi situacio, ke 'vi rilatas al mi, kaj mi rilatas al vi'. Problemoj estas mondaj, tial solvo ne povas forigi el la tutmondiĝo, kaj neniu lando povas esti fermata en sia ebura turo. Nun iuj evoluintaj landoj oponas kontraŭ tutmondiĝo kaj ne volas kunlabori kun aliaj landoj. Kiel la monda dua plej granda ekonomio kaj motoro de la monda ekonomio, Ĉinio ĉiam sin dediĉas al kunlaboro sur ekonomia, komerca kaj aliaj kampoj, tial kunlaboro kun Ĉinio estas oportuno kaj por Latinameriko kaj por Argentino, kaj utilas al ekonomia reprosperiĝo kaj altigo de vivnivelo de popolamasoj."


Dividu