Stephen Perry: Ĉina sperto donis bonan recepton al monda batalo kontraŭ epidemiolo

Ĝoja Publikigita: 2021-01-05 14:52:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe intervjuate de Ĉina Komunikila Grupo, Stephen Perry, prezidanto de Brita 48-Grupa Klubo, diris, ke Ĉinio donis raran sperton al la mondo por venki la kronvirusan pandemion.

Stephen Perry, prezidanto de Brita 48-Grupa Klubo

Stephen Perry, prezidanto de Brita 48-Grupa Klubo

72-jara Perry havas longtempajn kaj profundajn rilatojn kun Ĉinio. En 1953 rompinte blokon de la okcidento, lia patro Jack Perry kaj aliaj pli ol dek reprezentantoj de britaj rondoj pri industrio kaj komerco vizitis Pekinon kaj faris la plej fruan komercan dialogon inter Britio kaj Ĉinio. Pro la familia influo kaj personaj spertoj el multaj jaroj laborado kaj vivado en Ĉinio, Stephen Perry kapablas observi Ĉinion sur pli alta latitudo.

Temante pri la longtempa tendenco de disvolvo de la dulandaj rilatoj, Perry diris, ke konfido estas la bazo por la dulandaj rilatoj kaj la ĝenerala tendenco de disvolviĝo de la rilatoj ne ŝanĝiĝos. Li diris: "Por Ĉinio, unu el la faktoroj de tiel vasta disvolviĝo de la rilatoj kun Britio estas, ke ambaŭ la du landoj estas konstantaj membrolandoj de la SK de UN, kaj tre gravas la establo de striktaj strategiaj rilatoj kun aliaj membrolandoj, ĉar ili havas la rajton de vetoo. En Britio, multaj personoj, kiuj havas ŝlosilajn respondecojn al diversaj flankoj de la lando, opinias, ke ni bezonas bonajn rilatojn kun Ĉinio, precipe bonajn komercajn rilatojn kun Ĉinio. Ni jam disiĝis el la Eŭropa Unio, tial necesas kunlaboraj partneroj de diversaj lokoj en la mondo kaj bonaj rilatoj kun ili."

Nun furiĝas protektismo kaj izolismo, kaj plurflankismo suferas plurajn defiojn. Dum la senprecedenca kronvirusa pandemio aŭtoritato de UN, la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj internaciaj plurflankaj establaĵoj, suferas pli da atakoj. Perry opiniis, ke UN kaj aliaj internaciaj organizoj devas esti centroj por trakti la rilatojn inter potencoj kaj la rilatojn inter diversaj landoj de la mondo kaj por pli efike ataki terorismon kaj batali kontraŭ la kronvirusa pandemio. Li diris, ke ĉe la turnopunkto, kie troviĝas multaj krizoj kaj suspektoj al plurflankismo, la firma subteno de Ĉinio al UN estas tre grava. Li diris: "Estas sendube, ke en UN-o kaj la Monda Komerca Organizo ankoraŭ necesas multa reformado. Se en tiu ĉi malfacila periodo ili marŝos rekte, UN fariĝos la organizo havanta pli kaj pli altan lokon, pli kaj pli fortan povon kaj ricevanta pli kaj pli multan respekton. Tio ne estas facila. Mi opinias, ke gravas la plenplena subteno de Ĉinio al UN."

La mondo suferas senprecedencan pandemion. Kiel amiko longtempe observanta Ĉinion, Perry admiras Ĉinion pro ĝiaj rapida respondo kaj rimedoj por prevento kaj regado. Li diris, ke ĉinaj spertoj kaj farado de preventado kaj regado donas efikajn metodojn al monda batalo kontraŭ la pandemio, kaj la internacia komunumo inkluzive de Britio, devas lerni de Ĉinio kaj pluapaŝe fortigi kunlaboron kun Ĉinio por trakti la kronvirusan pandemion. Li diris: "En Ĉinio troviĝas aparta fako por trakti naturajn katastrofojn kun 70-jaraj spertoj, kiu kapablas rapide aranĝi diverajn resursojn al tiuj lokoj, kie okazis naturaj katastrofoj. Post la eksplodo de la epidemio en Ĉinio, la fako sendis al Wuhan 40 000 kuracistojn, flegistojn kaj fakulojn pri spiraj malsanoj. Sed en nia lando ne eblas trovi dek tiajn laborantojn. Ni devas pli profunde kompreni kiel Ĉinio funkcias kaj kiamaniere Ĉinio batalis kontraŭ la epidemio de familio al familio en Wuhan. Ni devas organizi kaj sendi homojn al Ĉinio por lerno, kaj reveninte ili havos la kapablon influi decidojn de la brita interno. En tiu ĉi kampo ne sufiĉas nia kunlaboro kun Ĉinio."

Kiel prezidanto de Brita 48-Grupa Klubo, Perry ofte vizitas Ĉinion kaj tre konas Ĉinion. Intervjuate li esprimis sian surprizon pri grandaj disvolvaj atingoj akiritaj de Ĉinio lastajn jarojn post la ekplenumado de malfermo kaj reformado. Li diris: "En 1972 mi unuafoje vizitis Ĉinion. Mi memoras, kiam aviadilo surteriĝis, mia patrino diris al mi: 'Stephen, vidu, agrikulturaj plantoj kreskas ĉe la dromo, ĉar la ĉina popolo ne malŝparas ĉian teron por solvi la malsaton.' Mi vizitis Ĉinion pli ol 200 fojojn kaj ĉiufoje mi sentis surprizon. Ĉinio sin dediĉas al stabila socio, ne hedonisma socio, kaj sin dediĉas al sekureco kaj stabileco de diverslandaj popoloj."

Dividu