Brogitaj tranĉaĵoj el viando kaj legomoj en bronza kuirpoto varmigas kaj korpon kaj animon

Ĝoja Publikigita: 2021-01-18 15:20:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pekinanoj, kiuj loĝas ĉe la Imperiestra Palaco de generacio al generacio, lertas en ĝuado de la vivo. En la memoro, al ili plaĉas aŭskultado de pekina opero, promeno kun birdoj enkaĝigitaj, spekto de insekta batalludo, gustumo de rostita anasko… Kaj neniu alia estas la plej taŭga kaj plej ŝatata afero en frosta vintro ol manĝo de brogitaj tranĉaĵoj el viando kaj legomoj en bronza kuirpoto kun braĝujo.

Tradicie pekina kuirpoto estas farita de bronzo kaj oni uzas lignokarbojn ene de ĝi. Ĉar bronza kuirpoto ne nur aspektas bela kaj rapide varmigata, sed ankaŭ plejgrade konservas freŝecon de ŝafaĵoj. Maldikaj ŝafaĵoj manĝeblas tuj post ŝanĝiĝo de koloro. En frostita vintro ĉirkaŭ la bronza kuirpoto familianoj sidas kaj gustumas freŝajn ŝafaĵojn, kio estas vere mirinda! Kaj korpo kaj animo estas varmigataj!


Dividu