Rakonto de israela instruisto de luktarto Krav Maga

Publikigita: 2021-01-19 10:59:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Eyal Yanilov en sia ekzercejo de Krav Maga

Eyal Yanilov en sia ekzercejo de Krav Maga

Israela luktarto Krav Maga estas monde populara praktika luktarto, kiu originas en la israela nacidefenda armeo, kaj nun ĝin uzas multaj landoj por trejni specialajn trupunuojn kaj ankaŭ ordinaruloj sin ekzercas per ĝi por singardo. En 2020 en Ĉinio estis vendata la ĉinlingva versio de libro Krav Maga: Kiel defendi vin mem kontraŭ armita atako, kiu interesas ĉinojn. Lastatempe unu el la aŭtoroj de la libro kaj la unua trejnisto de Internacia Federacio de Krav Maga sinjoro Eyal Yanilov ricevis intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo. Dume li parolis pri siaj profundaj rilatoj kun ĉinaj luktartoj.

La hejmo de Eyal Yanilov, instruisto de israela luktarto Krav Maga, situas en la israela mezo. Tie proksimume troviĝas liaj oficejo, gimnaskejo kaj loĝdomo en unu granda korto. Eyal diris, ke de infaneco li admiras heroojn. Kiam iu filmo pri ĉina kungfuo estis elsendata en Israelo, li admiris luktartajn lertecojn en la filmo. Kaj lia komenco de Krav Maga ĝuste rilatas al tio. Li diris,"En 1974 mi aĝis 15 jarojn kaj lernis en mezlernejo. Mi amas kungfuon de infaneco kaj tiam en Israelo publikiĝis ĉina honkonga filmo pri kungfuo, mi ege interesiĝis pri la filmo. Tial mi kaj mia amiko komune aĉetis iun libron pri karateo, kiu originas en ĉinaj luktartoj, kaj laŭ la libro ni nin ekzercis. Poste la amiko sciis la israelan luktarton Krav Maga kaj tiel ni komencis lernadon de Krav Maga."
En renkontiĝo por celebri naskiĝtagon de s-ro Imi Lichtenfeld, la instruisto de Krav Maga, tiama 15-jara Eyal renkontiĝis kun Imi, kaj du monatojn poste li komencis lerni de Imi.
Eyal diris, ke dum la lernado de Krav Maga li profunde esploris ĉinajn kulturojn kaj pensojn, ankaŭ multfoje legis kaj studis du librojn La Klasikaĵo de Taŭo kaj Virto kaj La Militarto de Sunzi, kiuj donis grandan helpon al lia studado de Krav Maga. Li diris, "Ĉinaj filozofioj grande inspiris min. Mi multfoje legis La Klasikaĵo de Taŭo kaj Virto kaj La Militarto de Sunzi, kiuj profunde influis min. Dum ekzercado de Krav Maga mi min ekzercis per multaj ĉinaj luktartoj, ekzemple tajĝiĉuano."

Parolante pri diferenco inter Krav Maga kaj ĉinaj kungfuoj, Eyal diris, ke teknike Krav Maga similas kun bokso, kies gravita punkto estas alta, sed la gravita punkto de ĉina kungfuo estas pli malalta kaj oni atentas movojn de malsupra parto de la korpo en ĉina kungfuo. Praktike la ĉina kungfuo celas plisanigi homojn, Krav Maga celas sindefendon en reala batalo kaj rapidan atakon kontraŭ malamikoj. Eyal diris, ke pro kontinua okazo de terorismaj kaj krimaj eventoj en la mezorienta regiono, israelanoj pli multe preferas lernadon de Krav Maga. Li diris, "La luktarto Krav Maga estas tre praktika. La ĉefa ideo estas protekto kaj evito de vundiĝo de ekzercantoj kaj kiel eble plej rapida fino de batalo. Vi devas scii ankaŭ, ke vi protektas ankaŭ aliajn homojn, ekzemple viajn familianojn, kaj samtempe devas venki aliajn atakantojn… La luktarto Krav Maga estas pli taŭga al la nuna realo, ĝi instruas al vi kiel protekti vin mem en iu ferma aero, kiel buso kaj restoracio, kaj instruas kiel venke subigi krimulojn."

Sub klopodoj de instruisto Imi kaj liaj disĉiploj kiel Eyal, ekfuroris Krav Maga en la mondo en la 90aj jaroj de la lasta jarcento. En 1995 fondiĝis Internacia Federacio de Krav Maga, nun en pli ol 60 landoj ekzistas kluboj pri Krav Maga. Fine de 2012 Krav Maga venis al Ĉinio kaj poste fondiĝis 4 filioj en Ĉinio. Redaktita komune de Imi kaj Eyal la libro Krav Maga: Kiel defendi vin mem kontraŭ armita atako estis tradukita en pli ol 10 lingvoj kaj nun la ĉinlingva versio estas vendata en Ĉinio, kio ĝojigis Eyal. Li diris, "Fariĝis reala mia revo instrui Krav Maga en Ĉinio, kiu estas unu el la ĉefaj fontoj de kungfuo. Ni esperas reklami Krav Maga en la tuta mondo, inkluzive de Ĉinio."

La ĉinlingva versio de libro Krava Maga: Kiel defendi vin mem kontraŭ armita atako

La ĉinlingva versio de libro Krav Maga: Kiel defendi vin mem kontraŭ armita atako


Dividu