Ĉinoj uzas la 12 simbolajn bestojn asociitajn kun la 12jara cirklo por signi jarojn, aparte signi jarojn de naskiĝo de personoj. La 12 simbolaj bestoj estas laŭvice: rato, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. Laŭ la ĉina tradicia kalendaro la 12-a de februaro de 2021 estos la unua tago de la nova jaro, nome la jaro de bovo. La 5-an de januaro en la ĉina Nacia Muzeo okazis ceremonio pri publikigo de specialaj poŝtmarkoj temantaj pri la jaro de bovo, kiuj komunikas la bondeziron: harmonia familio kaj feliĉa vivo.