Belgo Gilbert Van Kerckhove: estonte Ĉinio estos pli kreema

Ĝoja Publikigita: 2021-02-02 08:24:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Gilbert Van Kerckhove

Gilbert Van Kerckhove

"Ŝanĝiĝo en Ĉinio en la lastaj pli ol 40 jaroj estis unika de la mondo. Ni vidis ŝanĝiĝojn en ĉinaj ekonomio, industrioj kaj teknikoj. Kaj ŝanĝiĝo de ideoj de ĉinoj plej multe impresis min."
La parolanto nomiĝas Gilbert Van Kerckhove, aĝas 72 jarojn kaj venas de Belgio. En 1980 Gilbert unuafoje venis al Ĉinio, kaj lastajn jarojn li atestis, ke Ĉinio enkondukis la unuan alilandan softkrediton; li fondis komercan konsultan kompanion; li helpis al alilandaj entreprenoj fari investon en Ĉinio kaj helpis al ĉinaj entreprenoj "iri eksteren"; invitite li servis kiel ĉefa konsilisto de la pekina registaro pri Olimpikoj kaj donis helpon al alilanda kunlaboro por konstruado de olimpikaj sportejoj. Li faris elstarajn kontribuojn al la ĉina moderniga konstruado kaj reformado kaj malfermo. Pro tio la ĉina registaro donis al li "premion de amikeco", la plej altan premion por alilandanoj.

Gilbert Van Kerckhove en Pekino, 1981.

Gilbert Van Kerckhove en Pekino, 1981.

La jaro 2020 estas eksterordinara pro la neatendita kronvirusa epidemio. Kun la ĉina popolo Gilbert, kiu longtempe vivas kaj laboras en Ĉinio, batalis kontraŭ la epidemio en la jaro. Lian koron profunde tuŝis ĉinaj pozitivaj kaj efikaj kontraŭ-epidemiaj rimedoj kaj unuiĝo de la ĉina popolo. Li diris, "Mi opinias, ke la ĉinaj rimedoj kontraŭ la epidemio estas tre efikaj. Kompare kun okcidentaj landoj Ĉinio plej frue rekomencis normalan ordon de vivo kaj produkto. Mi opinias, ke la ŝlosilo de la ĉina sukceso estas izoli novajn kazojn, samtempe grandskale fari nukleata-acidan ekzamenon. Se oni ne faros ekzamenon al la tuta popolamaso, nepre aperos novaj kazoj. Iuj probable diris, ke tio estas troigita, tamen mi kaj miaj alilandaj amikoj same opinias, ke tio estas la ununura solvo."

La kuranta jaro estas la komenco de la ĉina "14-a kvinjara plano". Gilbert ĉiam atentas estontan disvolviĝon de Ĉinio. Li rimarkis, ke la sugesto de la "14-a kvinjara plano" elmetis persisti en novigo ĉe la kerna loko en la ĝenerala situacio de ĉina moderniga konstruado kaj rigardi scienc-teknikan sendependigon kiel strategian apogilon de landa disvolviĝo. Li diris, "Ĉinio esperas havi pli da novigoj, samtempe esti sendependa en multaj teknikoj. Fakte ni jam vidis la gigantan progreson de Ĉinio sur la kampo de telekomuniko. Mi opinias, ke la nuna plej grava afero por Ĉinio estas havi proprajn teknikojn. Estas evidente, ke la kronvirusa epidemio postulas novajn teknikojn, kaj necesas pli da interretaj laboroj, pli da artefaritaj inteligentoj kaj aŭtomatoj. Ĉinio donos grandan sumon da kapitaloj al esploro kaj novigo por disvolvi la industrion de duonkonduktanto. Tial Ĉinio devas kultivi ne nur fakulojn sed ankaŭ pli multajn junulojn."

Gilbert Van Kerckhove, liaj edzino kaj filino.

Gilbert Van Kerckhove, liaj edzino kaj filino.

Nun Gilbert kaj lia edzino loĝas en Pekino, kaj liaj du filinoj loĝas respektive en Belgio kaj Usono. Li havas esperon en la jaro 2021. "Mi esperas, ke mi pli efike laboros, havos pli da tempo por verki libron kaj revojaĝos alilanden en somero aŭ pli malfrua tempo. Mia edzino tre volas viziti la filinojn. Ni esperas, ke pliboniĝos la situacio en la kuranta jaro."

Gilbert plenas de fido kaj atendo pri ĉina vakcino kontraŭ la kronviruso. Li esperas frue esti vakcinata.

"Mi kredas, ke ĉina vakcino estas sekura. En la lasta jaro komenciĝis vakcinado, ĝis nun ni aŭdis neniun mesaĝon pri malsaneca reago de ĉina vakcino. Estas evidente, ke la ĉina vakcino estas sekura."

Invitite kiel alilanda fakulo Gilbert Van Kerckhove partoprenis en parado celebra al la 60-a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 2009.

Invitite kiel alilanda fakulo Gilbert Van Kerckhove partoprenis en parado celebra al la 60-a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 2009.


Dividu