Brita kemia profesoro: alilandaj sciencistoj profitas de kunlaboro kun Ĉinio

Ĝoja Publikigita: 2021-02-09 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

David faras prelegon kaj eksperimenton pri scienco por geknaboj.

David faras prelegon kaj eksperimenton pri scienco por geknaboj.

"Tiu ĉi reakcio estas varmigo, parta akvo fariĝis vaporo, tial eliĝis vaporo kaj oksigeno. Kial eliĝis tiom da bobeloj? Ĉar ene de botelo estas lavlikvo…"

La parolanto nomiĝas David G. Evans, gajninto de "Amikeca Premio", la plej alta premio de la ĉina registaro por alilandanoj. La supran enhavon li esprimis en iu mallonga videaĵo, kiu estas farita kaj interrete publikigita de li mem. En la videaĵo per lerta ĉina parolo kaj amuzaj frazoj magie David prezentas al la publiko mirindan brulon de dentopasto. Ĝuste pro nombro da ĉi tiaj mallongaj videaĵoj pri kemiaj eksperimentoj David fariĝis bonvenigata interrete. Sur iu platformo de mallongaj videaĵoj lia paĝo titolita "laboratorio de doktoro David" havas 8,6 milionojn da ŝatantoj kaj la plej granda nombro de klikoj por unu videaĵo superis 15 milionojn. David diris, "Ĉinio estas tiel areovasta kun tiel granda nombro de lernantoj. Se mi ĉiutage farus lecionojn en lernejo, La efiko estos malalta. Pro tio en 2018 mi ekkonigis kemiajn sciojn per mallongaj videaĵoj sur interreto. Oni ne atendas homojn sur tradiciaj platformoj, male devas aktive trovi homojn kaj scienco kaj kemio interesos ilin. Platformoj de mallongaj videaĵoj estas justaj, kaj kun nur poŝtelefono kaj interreto oni povas vidi niajn videaĵojn."

David faras prelegon kaj eksperimenton pri scienco por geknaboj.

David faras prelegon kaj eksperimenton pri scienco por geknaboj.

David finis sian lernadon en la brita Oksforda Universitato kaj nun invitite servas en Pekina Universitato de Kemia Teknologio. Lastajn pli ol 20 jarojn en Ĉinio li sin dediĉis al scienc-esploraj laboroj en kemia kampo kaj internaciaj kunlaboroj de scienc-teknika kampo. En sia libera tempo li fervore reklamis per prelegoj kemiajn sciojn kaj disvastigis sciencajn pensojn. Li gajnis gravajn premiojn, ekzemple "Amikeca Premio" kaj "premio pro internacia scienc-teknika kunlaboro". David diris, ke en la lastaj pli ol 20 jaroj li profunde sentis la atenton de Ĉinio al scienc-teknikaj laboroj, ankaŭ persone travivis pliboniĝon de la ĉina scienc-esplora medio tagon post tago. Li diris, "En 1996 mi venis al Pekina Universitato de Kemia Teknologio, tiam en laboratorio de akademiano Duan nur estis kelkaj ekipaĵoj produktitaj de Ĉinio. Nun troviĝas multaj plej progresintaj ekipaĵoj importitaj, kaj ja pliboniĝis multe la kondiĉoj de aparataro. Medio de softvaro estas pli grava. En 1996 nur estis 24 studentoj por doktoreco, ili ne plentempe studis. Nun ni havas multe da elstaraj plentempaj doktoriĝontaj studentoj, kaj tiu ĉi ŝanĝo estas granda. Taksi scienc-esplorajn fruktojn influas novigon, kaj ankaŭ ŝanĝiĝis la tasko. Oni komencis doni atenton al kvalito de artikoloj, ne kvanto, kio instigis homojn fari pli altnivelan studon. Tiu ĉi medio subtenas novigon."

Akademiano Duan, menciita de David, eatas profesoro Duan Xue, kiu laboras en fakultato pri la aplika kemio de la Pekina Universitato de Kemia Teknologio. Duan estas partnero de David en Ĉinio. Ili teame kunlaboris kaj kreis la esploran kampon de materialoj de tavola strukturo, sur kiu ili havas internacian avantaĝan nivelon. Ili metis la mondan akademian lokon pri baza kaj aplika esploro kaj industriigo sur la kampo. Laŭ David, li estas kaj akcelanto kaj profitanto de internacia kunlaboro. Li diris, "Antaŭ pli ol 30 jaroj fremdlandanoj opiniis, ke internacia kunlaboro kun Ĉinio estas nur, ke ili helpas Ĉinion. Sed nun estas ambaŭdirekta. Profesoroj de niaj partneroj, kiel la Oksforda Universitato, longtempe kunlaboras kun ni, kaj ili gajnis multon post ĉiu vizito al nia laboratorio. Ni lernas de ili, ankaŭ ili lernas de ni. Niaj lernantoj vizitas Oksfordan Universitaton, ankaŭ tieaj lernantoj venas ĉi tien por lernado."
En kunsido de sciencistoj en septembro de 2020, kiel unika alilanda sciencisto de la kunsidio, David donis proponon kaj opinion por ellaboro de la “14a kvinjara plano”, precipe por ke novigo akcelu disvolviĝon en la estontaj kvin jaroj. Li diris, ke la plano metas sendependanfortigon de scienc-tekniko kiel stragian apogilon por la ĉina disvolviĝo, kaj samtempe substrekas malfermon kaj kunlaboron. Tion li tre konsentas. Li diris,

Ĉinio bezonas kaj enlandan novigon kaj internacian kunlaboron, kio utilas al kaj Ĉinio kaj aliaj landoj. Junularo estas la ĉefa motoro de longtempa daŭrigebla internacia kunlaboro, kion oni devas atenti. Due oni devas stimuli tion, ke lernejoj donu okazon al lernantoj por fari eksperimenton. Tio instigis ilian kaj intereson pri scienco kaj kapablon de novigo, ĉar novigo estas bezonata, nur dependi de teorioj kaj lernolibroj malfacile akcelas la kapablon de novigo."

Nun en Pekina Universitato de Kemia Teknologio David fondis bazon por ĝeneraligi sciencajn sciojn. Li ofte invitas al la bazo lernejanojn en ĉinaj mezlernejoj kaj elementaj lernejoj por kun studentoj de la universitato fari eksperimentojn. Li diris, ke en Ĉinio li vidis, ke amaso da maljunaj sciencistoj neniam estas teditaj de reklamo de sciencaj scioj, ilin li tre admiras. Kaj li esperas marŝi plu sur la vojo de reklamo de sciencaj scioj. Li diris, "Mi esperas daŭrigi reklamon de sciencaj scioj post mia emeritiĝo kaj partopreni en pli da aktivadoj de karavanoj por reklamo. Mi esperas ankaŭ viziti pli da malgrandaj lokoj kaj ĝeneraligi sciencajn sciojn en kamparo."

David kune kun geknaboj de la provinco Anhui.

David kune kun geknaboj de la provinco Anhui.

David kune kun geknaboj de la provinco Anhui.

David kune kun geknaboj de la provinco Anhui.

David kun geknaboj de lernejo, kie studas gefiloj de kamparanoj, kiuj laboras ekster hejmlokoj.

David kun geknaboj de lernejo, kie studas gefiloj de kamparanoj, kiuj laboras ekster hejmlokoj.

David en la infaneco

David en la infaneco


Dividu