Strateto Yandaixiejie

Ĝoja Publikigita: 2021-02-09 15:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Strateto Yandaixiejie estas unu el hutong-oj de malnova Pekino. De la fino de la ĉina dinastio Qing (1636 – 1912) ĝis la 30aj jaroj de la 20a jarcento ĉe la strateto estis butikoj de ilaro por fumado, antikvaĵoj, pentraĵoj, kaligrafiaĵoj, pentraĵo-garnado, skribilaro, manĝetoj kaj servoj. Arkitektura stilo de tieaj butikoj estas modesta kaj karakteriza je la norda Pekino. La strateto Yandaixiejie estas fama pro kulturodensa etoso kaj tie restis spuroj de multaj kulturaj famuloj.

Dividu