Unu tago de ekspedisto Yang Shusheng

Ĝoja Publikigita: 2021-02-16 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Yang Shusheng estas fama pro "la unua ekspedisto" de la provinco Anhui. En la lasta jaro li finis proksimume 30 mil abondilojn kaj la distanco de lia veturado egale rondiris la teron unu fojon. Okaze de la ĉina tradicia novjaro, Yang okupiĝas pri ekspedado de pladoj en diversaj lokoj de Hefei, la ĉefurbo de la province Anhui.

"Neniu respondis min kiam mi frapis vian pordon. Por eviti malvarmiĝon de viaj pladoj, mi metis ilin en konservujon de kontraŭincendia hiranto apud via domo, ĉar ene varmo estas konservata." Tion Yang diris en telefona dialogo kun kliento.
Tiutage daŭre pluvis en Hefei, ĉefurbo de la provinco Anhui. Vespere venas abondiloj unu post alia. "Estas tre multaj la abondiloj en tiu ĉi pluva tago kaj la kesto ne povas enteni ĉiujn abondaĵojn. Dek minutojn poste iu abondilo atingos la limtempon."
Kvankam abundas abondiloj, tamen Yang tre rapide ekspedis ilin kaj pli ol duonan horon li finis 5 abondilojn. Liaj paŝoj estas firmaj, kaj oni ne povas imagi, ke li jam aĝas 55 jarojn.
"Saluton! Sinjoro Hao, jen viaj pladoj. Vi rimarkis, ke mi ne frapu vian pordon, tial mi alvokas vin."

Yang tre atentas detalojn dum ekspedado, tial klientoj bone taksis lian laboron kaj li okupis la unuan lokon en la vico de servokvalito de ekspedistoj, kaj lia monata salajro stabile superas dekmil juanojn.

"Ĝis la 24-a de aprilo de 2020 la distanco de mia ekspedado egale rondiris la teron, sume 40 mil kilometrojn. Neniu sekreto ekzistas, nur rapida agado kun bela pozo, kaj ja feliĉo fontas en strebado! Mi havas du infanojn, tial mi volas gajni pli da mono."

Vintre estas frosta ekstere kaj elektra veturilo konsumas grandan kvanton da elektro. Por ne miskapti abondilon Yang aĉetis ses veturilojn por laŭvica uzado. Li diris, "Mi ankoraŭ suferis malfacilon. Pro okupiteco mi ne rimarkis staton de elektro, do elektra veturilo ne funkciis plu pro ĝia manko, tiam mi ne havis alian solvon, nur kure aŭ paŝe puŝis la veturilon, mi ŝvetis multe. Ĝenerale mi kunportas du ŝarĝilojn, se unu ne havas elektron, mi uzas la alian."
Fininte laboron je pli ol 23-a horo nonke, Yang revenis hejmen, tiam aliaj familianoj jam profunde dormis. Yang tramalsekiĝis. "Mi tramalsekiĝis, la pluvo estas ne granda nek malgranda, sed malrapide ĝi trapentris mian veston, kaj neniu bonkvalita vesto povas rezisti."
Lavinte manojn Yang ekmanĝis. La plado havas hejmlokan guston, ankaŭ la guston de novjaro memoratan en la penso de Yang.

"Mi esperas, ke ekspedistoj gajnos pli kaj pli da mono. Ni ĝustatempe sendos varojn al klientoj. La kontenteco de klientoj estas nia plej granda atendo."


Dividu