Rakonto de Wang Guofan - dekjara kariero por instrui ĉinan lingvon en kvar aziaj kaj afrika landoj

Ĝoja Publikigita: 2021-03-05 08:58:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Guofan instruis la ĉinan lingvon en kvar landoj aziaj kaj afrika en la lastaj dek jaroj. Dume li sentis intereson de malsamaj kulturoj. Nun lia revuo ĝuste estas florigi la ĉinan lingvon tra la mondo.

En la Printempa Festo de 2020 raportisto konatiĝis kun Wang. Li jam faris instruadon en la ĉinlingva fakultato de la afgana Kabula Universitato. Li diris, ke Afganio estas la kvara lando dum lia instruado. Danke al longtempa akumulo, li havas abundajn spertojn pri ĉinlingva instruado ekster la patrolando. Sed li ankoraŭ memoras sian unuan ĉinlingvan lecionon por alilandanoj en Tajlando, kiam li servis kiel volontulo.

"En 2010 mi finis lernadon en universitato kaj estis sendita al Tajlando post ekzameno de Centro por Lingva Eduko kaj Kunlaboro kaj ĝia trejnado. Mi ankoraŭ memoras la duan tagon post mia atingo, vicestro de la tajlanda lernejo ordonis min instrui lernantojn. Tiam mi estis tre maltrankvila, ĉar nur kelkajn tagojn antaŭe mi ankoraŭ estis lernanto. En la klasĉambro ĉiuj lernantoj rigardis min kun atendo. Alfrontante ilin, mi rapide serĉis kelkajn tajlandajn frazojn, kiujn mi lernis dum trejnado. Finfine mi diris, ‘สวัสดีค่ะ’ (saluton en la tajlanda lingvo). La lernantoj respondis, สวัสดีค่ะ. Jen post la bona komenco ĉio faciliĝas. Mi parolis kaj konigis min mem , Ĉinion kaj la ĉinan lingvon en la tajlanda lingvo. Ĉio estis pli kaj pli bona."
En Tajlando, Wang respondecis ĉinlingvajn lecionojn por 22 klasoj, kaj ankaŭ organizadon de diversaj aktivadoj rilataj al ĉina kulturo por lernantoj. Unu jaron poste li jam havis profundajn rilatojn kun tajlandaj lernantoj.
"En la lasta leciono en la lernejo, mi trovis, ke estis kelkaj frazoj sur nigra tabulo en tajlanda, angla kaj ĉina lingvoj. Ĉiuj esprimas la saman sencon, nome, ke ni amas nian instruiston kaj dankas al instruisto! Ili tuj varmigis min kaj mi sentis fiera. Pro tio mi pli multe firmigis mian elekton kaj daŭrigis mian laboron."

Wang Guofan donis ĉinlingvan lecionon en Niĝerio

Wang Guofan donis ĉinlingvan lecionon en Niĝerio


Post finiĝo de la laboro en Tajlando, Wang estis sendita al Konfucea Instituto de niĝera Lagos-Universitato. En la afrika kontinento malproksima al la patrolando, Wang alfrontis pli grandan defion pro diferencoj de kulturoj kaj etnagrupoj. Tamen la instruado de ĉina lingvo por afrikaj geknaboj donis entuziasmon kaj aspiron al li.

Dum sia dujara instruado en Niĝerio, Wang trovis, ke niĝeraj geknaboj povas rapide paroli en la ĉina lingvo kiel tajlandaj lernantoj, sed ankaŭ esti ne tiel malfacila en skribado. Pro tio li pagis duonan jaron konsulti nombron da dokumentoj kaj kompili libron, taŭgan al alilandanoj por lerni la ĉinan lingvon.

Post reveno el Niĝerio, li decidis daŭrigi la vojon de instruado en Konfucea Instituto. Li unue komencis sian postdiplomigan studadon pri internacia edukado de la ĉina lingvo en Normala Universitato de Hebei-provinco.
Dum la studado li peticiis la programon de la Centro por Lingva Eduko kaj Kunlaboro pri Ĉinlingva Instruado kaj estis sendita al filipina Manila Patriota Mezlernejo.

Wang Guofan faris instruadon en Filipinoj

Wang Guofan faris instruadon en Filipinoj


"Estas plej emocia afero por me doni lecionon. Alfrontante posteulojn de ĉindevenuloj ekster la patrolando, mi sentas afabla. Scivolaj okuloj de la lernantoj instigis mian entuziasmon. La lernejanoj en mia klaso estis la plej multa de la lernejo kaj mia laboro estis laciga, tamen la misio por instruado kaj edukado samtempe feliĉigas min, ĉar mia revuo por florigi la ĉinan lingvon tra la mondo inspiris min antaŭen."
Ekde junio de 2016, Wang laboris en afgana Kabula Universitato kaj ĝis nun jam 4 jaroj pasis. La kvar jaroj estas la plej longa periodo laŭ la Centro por Lingva Eduko kaj Kunlaboro. En la periodo li kiel multe kiel eble instruis ĉinan lingvon, ĉinajn kantojn, ĉinan kaligrafion, ĉinan historion kaj ĉinan geografion kaj kiel eble kovris pli da lernantoj.

Nun Wang finis sian laboron en Afganio kaj revenis al Ĉinio. Li daŭrigis edukadon. Rememorante sian dekjaran instruadon en aliaj landoj, li opinias, ke ĉio valoras, ĉar la plej feliĉa afero estas tio, ke oni povas klopodi por realigi sian revuon dum juneco.

Afganaj lernantoj celebris naskiĝtagon de Wang Guofan

Afganaj lernantoj celebris naskiĝtagon de Wang Guofan

Dividu