Novaj eltrovoj en Sanxingdui-Ruinoj

Ĝoja Publikigita: 2021-03-23 15:17:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sanxingdui-Ruinoj situas en la provinco Sichuan sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas nomita "unu el la plej grandaj arkeologiaj eltrovoj de la homaro en la 20a jarcento". En 2020 arkeologoj rekomencis profundan enketadon, esploradon kaj fosadon en la ruinoj. Laŭ la plej freŝa progreso estas trovitaj en la ruinoj ses novaj "oferaj kavoj" kaj eltergitaj pli ol 500 gravaj antikvaj objektoj, inkluzive de pecoj de oraj maskoj, grandaj bronzaj maskoj, bronzaj arboj kaj eburoj. Laŭ raporto, unu granda kaj peza ora masko probable fariĝos la plej granda ora masko kaj plej peza oraĵo trovita en la sama periodo.

Ora Masko

Ora Masko

La ruinoj areas12 kvadratajn kilometrojn, estas la restaĵoj de la Shu-kulturo de la novŝtonepoko ĝis la Dinastioj Shang kaj Zhou kaj povas datiĝi jam de 4 800 jaroj ĝis 3 100 jaroj. Sanxingdui-Ruinoj estas unu el la plej gravaj arkeologiaj eltrovoj de Ĉinio en la 20a jarcento.

Dividu