Ĉina Nacia Administracio de Kulturaj Heredaĵoj bonvenigas alilandajn teamojn en ĉinajn arkeologiajn laborojn

Ĝoja Publikigita: 2021-04-20 14:38:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20-an de marto la Nacia Administracio de Kulturaj Heredaĵoj anoncis, ke en la Sanxingdui-aj Ruinoj de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, estas trovitaj ses novaj "oferaj kavoj" kaj eltergitaj pli ol 500 gravaj antikvaj objektoj, inkluzive de mizeraj oraj maskoj, amaso da elegantaj bronzaĵoj kaj birdformaj oraj plataj ornamaĵoj. Rilata respondeculo de la administracio bonvenigis alilandajn teamojn en ĉinajn arkeologiajn laborojn.

Giganta bronza homfiguro

Giganta bronza homfiguro

En 1986 la antikva civilizacio Shu, dorminta tri mil jarojn, mirigis la mondon pro elterigo de la unua kaj dua kavoj de la Sanxingdui-aj Ruinoj en la urbo Guanghan de Sichuan-provinco. Giganta bronza homfiguro, troigaj bronzaj maskoj kun kolonoformaj okuloj, brila ora sceptro, altaj bronzaj magiaj arboj ktp. interesis mondajn amatorojn de historiaj restaĵoj. Pasis pli ol 30 jaroj kaj rekomenciĝis prifosado en la arkeologiejo en 2020. Prifosinte kaj studinte la ok oferajn kavojn arkeologoj provas pluapaŝe esplori la amplekson de la antikva civilizacio Shu kaj la rektajn rilatojn inter Sanxingdui-a kulturo, kaj kulturoj de la dinastioj Xia kaj Shang en la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero de Ĉinio. Profesoro Sun Hua de Lernejo pri Arkeologio kaj Muzeologio sub Pekina Universitato diris, "La novaj arkeologiaj eltrovoj unue utilas al respondo de longtempe nesolvitaj akademiaj demandoj, inkluzive de la bazaj demandoj pri periodo kaj pri esenco; due komplete malkovris probablan restaĵon de sankta templo aŭ ofera areo en Sanxingdui. Pasinte ni trovis la du kavojn, nur partojn de la ofera areo kaj enterigitajn objektojn. Dank'al la novaj trovoj de la ses oferaj kavoj kaj la detala prospektorado, ni komprenas tiujn historiajn objektojn en ilia religia areo aŭ probable enterigita sankta templo. Tio helpas al ni restaŭri la internon de tiama sankta templo. Mi opinias, ke la ĉifojaj eltrovoj donis gravajn materialojn al la kompleta kono de tiamaj etiketa kampo, religiaj pensoj kaj ideoj pri la spaco.”

La Sanxingdui-aj Ruinoj areas preskaŭ 12 kvadratajn kilometrojn kaj ĝia kerno estas antikva urbo kun la areo de preskaŭ 3,6 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas la centro plej grandskala kaj plej altnivela de la epoko de la dinastioj Xia kaj Shang, ĝis nun trovita en la Sichuan-baseno. Kaj la novaj eltrovoj multe pliriĉigis ĝiajn valorojn.
Wang Renxiang, esploristo de la Instituto de Arkeologio sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opiniis, ke nun arkeologiaj laboroj de Sanxingdui-aj Ruinoj ludas gvidan rolon en la procezo de arkeologia evoluado. Li diris, ke oni devas pluapaŝe profundigi sciojn kaj konojn pri la rilatoj inter la kulturoj de Chengdu-ebenaĵo kaj kulturoj de ĝiaj najbaraĵoj kaj pri statuso de antikvaj kulturoj de Bashu, la Sichuan-a baseno kaj ĝiaj najbaraĵoj. Wang Renxiang diris, "Tiu ĉi loko estis ĉiam atentata de diversaj dinastioj en la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero de Ĉinio. Kial? Ne nur Bashu (la Sichuan-a baseno kaj ĝiaj najbaraĵoj), sed ankaŭ pli sudaj lokoj ludas grandan rolon en stabileco de nia landa teritorio, kaj ili estas pontokapo. Surbaze de tiu ĉi scio ni ligas la laborojn kun la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero, kun la suda landparto, eĉ kun la suda Azio, sudokcidenta Azio kaj sudorienta Azio. "

Troiga bronza masko kun kolonoformaj okuloj

Troiga bronza masko kun kolonoformaj okuloj

Lei Yu, respondeculo de la laborejo de la Sichuan-a Provinca Kultura Relikva kaj Arkeologia Esplora Instituto en la ruinoj, informigis la sekvan planon, dirante, ke laŭ la plano nomata "Arkeologia Ĉinio", ili disvolvos plu detalan elfosadon de la oferaj kavoj, faros protektadon de historiaj restaĵoj kaj klopodos por pluapaŝe koni internajn karakterojn kaj ligojn de la civilizacio de Bashu, esplori originon kaj disvolviĝon de la ĉina civilizacio kun integriĝo de pluraj kulturoj, fondon de la unuiga Ĉinio kun pluraj etnoj kaj ĝian civilizacian procezon.”
La arkeologiaj atingoj de la Sanxingdui-aj Ruinoj sufiĉe enkorpigas gravajn kontribuojn de la antikva civilizacio Shu kaj de kulturoj de Jangzio al la ĉina civilizacio kaj estas la grava objekta atesto de la modelo de disvolviĝo de ĉina civilizacio kun integrigo de pluraj kulturoj.
Parolante pri la sekva elfosado, Song Xinchao, vicestro de Ĉina Nacia Administracio de Kulturaj Heredaĵoj, bonvenigis alilandajn teamojn partopreni en ĉinaj arkeologiaj laboroj. Song Xinchao diris, "Ni esperas, ke alilandaj teamoj partoprenos en ĝi. Ni ne oponas kontraŭ aliĝo de alilandaj arkeologoj al niaj laboroj, ni tenas la sintenon de bonvenigo, kaj kompreneble ni persistas en la principo, ke ni ludu la ĉefan kaj gvidan rolon. Ni povas amasigi landajn avantaĝojn kaj fortojn, kaj nia komuna venko kontraŭ malfaciloj montras la ĝeneralan karakterizaĵon de 'Arkeologia Ĉinio'. Ni ankaŭ esperas per kombino de multaj fakultatoj establi pli bonan laboron kaj organizon de ĉina arkelogia evoluado en la nova epoko, inkluzive de modelo solvanta gravajn demandojn.”



Ora masko

Ora masko





Alta bronza magia arbo

Alta bronza magia arbo

brila ora sceptro

Brila ora sceptro


Dividu