Xinjiang-a fraŭlo surrete vendas hejmlokajn sekigitajn fruktojn

Ĝoja Publikigita: 2021-05-27 14:23:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La hejmloko de Gao Wei situas en Xinjiang. Diplomiĝinte el universitato, li kun du partneroj komencis funkcigadon de interreta vendado de karakterizaj sekigitaj fruktoj de Xinjiang. Nun la teamo jam havas pli ol 200 homojn kaj la jara vendsumo superis cent milionojn da juanoj.

En urbo Hotan la teamo fondis 113 vilaĝnivelajn retkomercajn servojn, kovis pli ol 30 rilatajn entreprenojn kaj trejnis pli ol 6 mil homojn. Ili ankaŭ establis fabrikon pri prilaboro de agrikulturaj produktoj en la kamparo de la urbo Kashgar. "Ni liveris pli ol cent longtempajn postenojn kaj dungis portempe pli ol 300 laborantojn en okupitaj sezonoj." Gao diris, ke lokaj kamparanoj havas stabilan enspezon monate, kaj ankaŭ vendado de propraj agrikulturaj produktoj ne plu estas malfacila.


Dividu