Riĉiga vojo de Li Rui per rostado

Ĝoja Publikigita: 2021-07-13 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Li Rui faras rostadon.

Li Rui faras rostadon.

Li Rui loĝas en Sanjia-vilaĝo, Wangyefu-urbeto, Harqin-gubernio de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio kaj aĝas 64 jarojn. La vilaĝo situas en montaro kun belaj naturpejzaĝoj, tamen estas pli da montetoj ol agroj. En la pasinteco la kvaropa familio de Li Rui jare enspezis nur malpli ol 30 mil juanojn danke al plantado de maizoj. En 2016 grandaj ŝanĝiĝoj okazis: per investo je pli ol dek milionoj da juanoj la registaro ordigis kaj beligis la medion de la vilaĝo, Li Rui pripensis plibonigon de forna rostado heredata de avo kaj danke al ĝi disvolvon de kamparetosa turismo.

La 28-an de septembro de 2016 Li Rui ekfunkciigis la unuan kamparetosan domon kun karakteriza forna rostado. Plaĉas al klientoj bona gusto de rostaĵoj, gastama kaj zorgema servado kaj freŝa montara medio. Vidinte la bonan disvolvan tendencon Li komencis persvadi kaj senpage instruis vilaĝanojn por ke ankaŭ ilin sin riĉigu. Gvidata de Li Rui, jam estas 30 kamparetosaj domoj en Sanjia-vilaĝo kaj najbaraj vilaĝoj. La pokapa enspezo de Sanjia-vilaĝo pliiĝis de 8 600 juanoj en 2016 al 13 800 juanoj en 2020. Li Rui plenas je fido kaj espero pri la estonta disvolvo. Li diris: “Kun ĝardeno, fruktarboj, naturpejzaĝoj, verda monto, pura rivero kaj sanaj legomoj, ni certe kapablas nin riĉigi kaj havi pli bonan vivon danke al strebado!”

La unua kamparetosa domo kun karakteriza forna rostado en Sanjia-vilaĝo

La unua kamparetosa domo kun karakteriza forna rostado en Sanjia-vilaĝo

Fornoj konstruitaj laŭ tradicia metodo

Fornoj konstruitaj laŭ tradicia metodo

Laborkunveno de Sanjia-kooperativo de kamparetosa turismo

Laborkunveno de Sanjia-kooperativo de kamparetosa turismo


Dividu