La Dua Nacia Infana Pentra Ekspozicio, "Infanoj Bonvenigas Vintrajn Olimpikojn" inaŭguriĝis lastatempe en Ĉina Virina kaj Infana Muzeo en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. Pli ol 300 reprezentaj verkoj estis elektitaj el 2 022 verkoj kaj prezentitaj en kvar ĉapitroj kun malsamaj temoj: Mia infana sonĝo por Vintraj Olimpikaj, delikataj manpentraĵoj, Vintraj Olimpikoj bonvenigas Printempan Jubiladon kaj Forĝadon kaj man-en-mana marŝo al la estonto.
En la ekspozicio partoprenis proksimume 300 000 geknaboj el 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de Ĉinio.