Ekspozicio de “Festivalo de Ĉinaj Dokumentaj Filmoj” en Tajlando

Ĝoja Publikigita: 2022-08-23 12:04:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Naraporn Chan-ocha, edzino de tajlanda ĉefministro (maldekstre la dua) kaj Han Zhiqiang, ĉina ambasadoro al Tajlando (dekstre la dua) ĉeestis la ekspozicion de "Festivalo de Ĉinaj Dokumentaj Filmoj" en Bangkoko, Tajlando, la 9-an de aŭgusto, 2022./Chinanews.com

Okazis la ekspozicio de "Festivalo de Ĉinaj Dokumentaj Filmoj", inkluzive de provo de ĉina kulturo, la 9-an de aŭgusto en Ĉina Kultura Centro en Bangkoko, la ĉefurbo de Tajlando. Ĉeestis Naraporn Chan-ocha, edzino de ĉefministro de Tajlando, Han Zhiqiang, ĉina ambasadoro al Tajlando, kaj 50 lernantoj kaj instruistoj de tajlanda Lernejo Kanlayanee.

Dume prezentiĝis dokumenta filmo, titolita "Sanxingdui: Retrovanta unu Perditan Civilizacion", kiu konigis unu el la plej signifaj antikvaj restaĵoj trovitaj en la 20-a jarcento en la sudokcidenta ĉina provinco Sichuan. Kaj gastoj provis serion da kulturaj aktivadoj, inkluzive de ĉina pentrado, ludado de pipa-o (ĉina kvarkorda plukinstrumento, iom simila al gitaro) kaj farado de ĝjaŭzi-o (kuirita pastaĵo, farĉita per spicita vianda - kaj - legoma hakaĵo, en duonronda formo).

Dividu