Renoma violonistino reklamanta tradician ĉinan folkloran muzikon

Ĝoja Publikigita: 2022-08-23 12:06:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Su Zhen, renoma ĉina muzikisto, montras belecon de tradicia ĉina muziko per sia lerteco en aldviolono, la okcidenta kordinstrumento.

Su estas diplomito de la Reĝa Akademio de Muziko kaj iam servis kiel konstanta asistanto de ĉefa aldviolonisto por la Filharmonia Orkestro de BBC. Rigardata kiel unu el ĉinaj plej elstaraj aldviolonistoj, ŝi vigle aktivis sur la monda scenejo multajn jarojn.

Post dujara laborado ŝia nova albumo finfine estis eldonita por la publiko. La violonisto diris, ke ĉiuj pecoj en la nova albumo profunde radikis en la ĉina historio kaj kulturo.

Su diris,"Aldo ne estas tiel populara kiel violono aŭ piano. Ni ne havas multan faman ĉinan aldan muzikon. Laŭ mia antaŭa labora sperto, miaj kolegoj alilandaj petis de mi konigi iun belan ĉinan aldan muzikon. Mi diris, 'Jes, tamen ne estas multa.' Tial mi havis la ideon. Mi volis kunlabori kun aliaj muzikistoj por produkti grandan aldan ĉinan muzkon."
Rezulte aperis la nova albumo, kiu enhavas dek konatajn ĉinajn folklorajn muzikaĵojn, adaptitajn de Su kaj aliaj muzikistoj por aldo.

Nun Su servas kiel profesoro de la Centra Muzika Konservatorio de Ĉinio. Parolante pri la estonta plano, ŝi diris,"Mi opinias, ke estonte mi plenforte klopodos por reklami la ĉinan muzikon, kiel mi faris en la pasintaj jaroj."


Dividu