Antikva “oblikva laboranto”: Markizo Yi de Zeng

Ĝoja Publikigita: 2022-08-26 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tintado de glavoj eltiritaj kaj arbalestoj streĉitaj ne estis muziko al oreloj de unu ĉina reĝo dum la periodo de la Militantaj Regnoj (475 – 221 a. K.). En la epoko sanga kaj violenta, Markizo Yi de Zeng trovis pacon en la dolĉa sonorado.

Aŭtoro de New York Times Marci Alboher verkis la terminon "oblikva kariero" por priskribi personon en la moderna tempo, kiu havas stabilan enspezon el diferencaj karieroj.

En la centra ĉina provinco Hubei, mi renkontiĝis kun la plej malnova "oblikva laboranto", kiu vivis dum la periodo de la Militantaj Regnoj.

Li estis reĝo de unu el ŝtatoj dum milito. Lia tombo, malkovrita en Suizhou-urbo de la centra ĉina provinco Hubei en la jaro 1978, estas rimarkinda, ĉar ĝi estis farita per dikaj arbaj trunkoj.

Kiam la tombo estis malkovrita, multaj ĉerkoj estis trovitaj flosantaj sur la subtera akvo. En unu ĉerko estis kadavro de viro, kiu aĝis pli ol 40 jarojn. Li estis Markizo Yi de Zeng. En la aliaj 21 ĉerkoj estis virinoj, kies aĝoj variis inter 13 ĝis 25 jaroj.

Post kiam la tombo estis drenita, montriĝis al la mondo nekredebla kolekto de muzikinstrumentoj. La plej fama instrumento estas giganta sonorilaro, kiu pezas je proksimume kvin tunoj. Ĝi estas perkutinstrumento nomata "Bianzhong" , kaj konsistas el bronzaj sonoriloj de malsamaj mezuroj kaj pitĉa sekvenco. Ĝi estas la plej bone konservata sonorilaro kun plej multaj sonoriloj.

Historiaj notoj montras, ke Markizo Yi de Zeng estis muzikisto, kiu fervore faris muzikajn instrumentojn kaj esploris muzikon.

Duono de la objektoj por entombigo estis armiloj, kaj la vasta kolekto de raraj armilaj tipoj sugestis, ke Markizo Yi de Zeng estis granda strategiisto siatempe.

Vivanta en la epoko, kiam militoj estis ĉiutagaj okazoj, Markizo Yi de Zeng ŝajne trovis pacon en diferencaj interesoj kaj alternis inter strategiisto kaj muzikisto.


Dividu