Je la fino de la filmo Johanna d’Arc of Mongolia (Johana de Arko de Mongolio, 1989) de la germana reĝisorino Ulrike Ottinger, la angla antropologino Windermere parolas pri la legenda gastemo de la mongoloj sur la trajno, kiu reportas ŝin hejmen el aventuro en la ĉina Interna Mongolio. Fakte, ŝi estas ĝuanta la gastigadon de eleganta mongola princino, kiu regalas ŝin per ĉina teo kaj ĉarma konversacio en sia luksa vagono. Windermere franclingve rememoras gravuraĵon en la Nacia Biblioteko de Parizo, kiu montras kiel reĝo Ludoviko la 15-a por amuziĝi ordonis al sia tuta kortego surmeti ĉinan kostumon. La princino respondas en la mongola, ke sur la reverso de spegulo en la Somera Palaco en Pekino aperas ĉinaj korteganinoj, kiuj trinkas teon en rokokaj vestoj. Fakte, la reciproka altiro inter Oriento kaj Okcidento havas longan historion kaj la franca rokoka stilo de la dekoka jarcento ne estus pensebla sen la tiama eŭropa modo de ĉinaĵoj.
Sed kiu estas tiu mistera princino sur la trajno? Ĉu Ottinger iel inspiriĝis je vera historia persono por krei tiun figuron? Certe estas en ŝi trajtoj de la kosmopolita mongola princino Nirgidma de Torhout, de tribo de oirat-mongoloj de la nord-okcidenta ĉina provinco Xinjiang. Ŝi naskiĝis en 1908 en Tokio, kie estis studanta ŝia patro, kiu poste iĝis senatoro de la Ĉina Respubliko. Ŝi pasigis sian junaĝon en la nomadaj jurtoj de Xinjiang kaj Interna Mongolio, trairante la stepojn de Mongolio al Rusio kun ĉevaloj, kameloj kaj ŝafaroj. Post lernado en Pekino, ŝi studis politikan sciencon, muzikon kaj literaturon ĉe universitatoj de Parizo kaj Brukselo. En 1939 ŝi edziniĝis en Ŝanghaio al la tiama franca ĝenerala konsulo en Pekino, kiu poste iĝis ambasadoro en Afganio (1952-1954), Laoso (1954-1955) kaj Tailando (1958-1959). Ŝi mortis en 1983 en Parizo.
Fama pro sia beleco, Nirĝidma, flue parolis mongole, ĉine, france kaj ruse kaj oni diras, ke ŝi poste eĉ lernis la persan kaj la araban por sia posta laboro kiel ĵurnalistino. Ŝi estis tre konata en la parizaj intelektaj cirkloj kaj ekzistas foto de ŝi farita ĉirkaŭ 1928 de la surrealista artisto Man Ray. Ankaŭ en Azio ŝi amikiĝis kun eŭropaj filozofoj kaj antropologoj, kiujn ŝi fascinis per sia granda kono de okcidentaj kaj orientaj kulturoj. Ŝi, ekzemple, verkis la prefacon de la libro Homoj kaj dioj en Mongolio (1935) de la dana esploristo Henning Haslund Christensen, kiu longe studis la mongolan kulturon kaj renkontis ŝin ĉe la limo de Xinjiang en 1932. En la tridekaj jaroj, ŝi amikiĝis kun la franca jezuita filozofo, geologo kaj paleontologo Pierre Teilhard de Chardin, kiu loĝis en Ĉinio inter 1926 kaj 1946. Li, fakte, devis forlasi Francion dum kelkaj jaroj, ĉar lia klopodo akordigi la evoluan teorion kun la doktrino de la origina peko estis tute malbone ricevita fare de la katolika eklezio. En 1932 li partoprenis en la fama Flava Krozado, la esplor-vojaĝo tra Afganio kaj la aliaj landoj de la “Silka Vojo” de Centra Azio, financita fare de André Citroën de la franca aŭtofirmao. Teilhard de Chardin kun siaj kolegoj pasigis plurajn monatojn en Urumqi, la ĉefurbo de Xinjiang. Dum tiu vojaĝo li renkontis Nirgidma kaj ili multe parolis kune pri spiritaj temoj, komencante long-daŭran amikecon. Ilia komuna amikino, la usona skulptistino Lucille Swan, skulptis ŝin en mongolaj tradiciaj vestoj kaj multaj fotoj kaj pentraĵoj de la tridekaj jaroj prezentas ŝin tiel, ofte antaŭ ŝia jurto kun ŝia ĉas-falko.
Nirgidma, fakte, multe fieris pri la mongola kulturo kaj pri la azia kulturo ĝenerale. En 1937, ŝi publikigis en Parizo kolekton de dek ok kantoj kaj poemoj kun muzikaj notoj, mongola teksto, komentario kaj franca traduko. En la numero de novembro 1932 de la usona National Geographic Magazine (Nacia Geografia Revuo) ŝi diris al Maynard Owen Williams, la unua korespondanto pri eksterlando de la revuo, ke okcidentanoj ofte pensis pri tiama Ĉinio kiel ne progresinta lando. Sed, fakte, ĉinoj loĝis en la Ĉiela Imperio, la centro de ĉio, kio gravas. La okcidenta progreso de aŭtoj, fervojoj, rapideco, ktp. estis ĥaosa, precipe en ĝiaj influoj sur Azio, ĉar ĝiaj spiritaj valoroj ne estis realigitaj kaj homoj ne estis ankoraŭ vere mastroj de la teknikaĵoj. Mongoloj por ŝi estis la plej liberaj homoj, ĉar ili nur deziris bonan ĉevalon kaj vastan ebenaĵon sub la Dia ĉielo kaj ili sukcesis tion realigi.
Dum sia vivo Nirgidma kapablis konstrui pontojn inter malsamaj kulturoj sen perdi sian identecon. En tio ŝi estas vere imitinda ekzemplo.