Nombro de vizitantoj al Monda Hortikultura Ekspozicio en Pekino superis 2 milionojn

Selena Publikigita: 2020-07-13 14:39:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Raportisto informiĝis el administra buroo de la Monda Hortikultura Ekspozicio en Pekino, ĝis vespero de la 9a de junio, la nombro de vizitantoj al la ekspozicio atingis 2 milionojn kaj 6 milojn.

Laŭ konigo, okazis enhavoriĉaj kulturaj aktivecoj dum la ferioj de la Drakboata Festo. En tiuj tri tagoj, 88 aktivecoj altiris 62 milojn da vizitantoj.

Koncerna respondeculo de la ekspozicio konigis, ke kvar ĉefaj haloj kaj prezenta centro, inkluzive de Ĉina Pavilono, Internacia Pavilono, Pavilono de Vivspertoj, Pavilono de Plantoj kaj la prezenta centro, estas plej ŝatataj de turistoj. Ĝis la vespero de la 9a de junio, ĉirkaŭ 5 milionoj kaj 260 miloj da turistoj vizitis menciitajn kvar halojn kaj prezentan centron, kaj inter ili miliono kaj 590 miloj da turistoj estis akceptitaj de la Ĉina Pavilono.

Dividu