Ĉarmo de la monto Huangshan

Selena Publikigita: 2020-07-13 15:26:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

El:Shi Guangde/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

En Ĉinio troviĝas multaj konataj vidindaĵoj kun ĉia-specaj mirindaĵoj. Ni gvidos vin al la monto Huangshan por koni ĝian apartan ĉarmon.

La monto Huangshan situas en la provinco Anhui, Ĉinio. Xu Xiake, fama vojaĝisto kaj geografo de la dinastio Ming priskribis ĝin kiel la unuan meze de la famaj montoj de Ĉinio.

La monto Huangshan, unu el la dek ĉinaj famaj vidindaĵoj, estis enlistigita en la katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj en 1990 kaj fariĝis unu el la unuaj geologiaj parkoj de la mondo en 2004. Estas menciinde, ke la monto Huangshan estas natura pejzaĝo kaj turisma vidindejo, kiu samtempe posedis tri laŭrojn, nome naturan heredaĵon, kulturan heredaĵon kaj geologian parkon.

La monto Huangshan estas fame konata pro kvin mirindaĵoj: kuriozaj pinoj, groteskaj rokoj, nuba maro, termofontoj kaj vintra neĝo.

Kuriozaj pinoj estas dissemitaj en lokoj altaj je 800 metroj super la marnivelo. La Gasto-bonveniga Pino ĝuas la vastan aprecon, kaj fariĝis simbolo de varmkoreco kaj amikeco de la ĉina nacio.

Groteskaj rokoj de la monto havas ĉiaspecajn formojn kaj fizionomion. La rokoj en variaj formoj aspektas simile al homoj, objektoj, birdoj aŭ bestoj, kiuj estas tre vivoveraj.

Ankaŭ la nuba maro de la monto Huangshan estas fascina. Laŭ malsamaj pozicioj, oni determinas la nubamasojn en orientan maron, sudan maron, okcidentan maron, nordan maron kaj ĉielan maron. Sur la montpintoj Lianhua, Tiandu kaj Guangming, oni povas sperkti agrablan spektaklon: amasoj da blankaj nuboj drivas malsupren, dum pitoreskaj montpintoj estas envolvataj en la diafana nebulo.

Termofontoj de la monto originas el la montpinto Zishi. Laŭ legendo la prapatro de la ĉina nacio Huang-di (alinome Xuanyuan) siatempe sin banis en la termofonto kaj rericevis junecan viglecon. La fontoakvo de 42 celsiaj gradoj eliĝas po 200 tunoj en ĉiu tago kaj entenas pluraj mikroelementojn, kiuj favoras al homa sano, kaj donas al la akvo kuracajn efikojn.

vintra neĝo

El: Wang Yundie/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La monto Huangshan alportas variajn spektaklojn en diversaj sezonoj. Ankaŭ la vintra neĝo estas tre ĉarma. La monto kovrita de neĝo estas eksterordinare alloga, kvazaŭ fantazia palaco.

Tiuj kvin mirindaĵoj de kuriozaj pinoj, groteskaj rokoj, nuba maro, termofontoj kaj vintra neĝo reprezentas esencon de ĉinaj pejzaĝoj. Vojaĝanto Chad Pattee el Vaŝingtono, Usono donis abundon da laŭdoj al la monto Huangshan. Li diris:

"Estas tre ĉarma la monto. Mi pensis, ke la monto, kiu koncentras sur si belecon de multaj vidindaĵoj, eligas guston de kvieto kaj trankvilo kaj plaĉas al mi."


Dividu