Vizito al Nacia Laboratorio por la Mara Scienc-Teknologio en Qingdo

Lucia Publikigita: 2020-07-13 15:44:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Blua Silikvalo

La 6-an de septembro, reta ĵurnalisto-grupo veturis al la gubernio Jimo, kie toviĝas Blua Silikvalo,tutnova tereno leviĝanta kiel strategia kerno de la blua eknomia zono en la Shandong-duoninsulo. Rigardate el la sabla modeltabulo, raportistoj vidis, ke inter la naturo kaj urbo troviĝas perle disĵetitaj 5 urbetoj, en kiuj kunfandiĝas la scienca esplorado, edukado, loĝkvartalo, komerca servo kaj planada konstruo. Ili tute elstarigas la superecojn de la urbo ĉemara..

1.Ŝtata Laboratorio de Mara Sciencteknologio

"Elstariĝas la bluo, herediĝas de Qingdo, la blua valo per la monda rigardo kaj la internaciaj normaloj, konstruas la unuaklasan eksploradan centron karakterizatan de la oceana sciencteknologio."

Tio estas ja la Qingdao-a Nacia Laboratorio por Mara Scienc-Teknologio ene de la Blua Valo. En ĝia ekspona halo, raportistoj perceptis la ĉinan esploradon pri oceana scienco.

La Qingdao-a Nacia Laboratorio de Mara Scienc-Teknologio, kiu fondiĝis en decembro de la jaro 2013, estas kune konstruita de koncernaj departementoj de la nacio, la provinco Shandong kaj la urbo Qingdao. La laboratorio okupiĝas pri la baza studado kaj esplorado de progresintaj teknologioj ĉirkaŭ la ŝtata strategio pri la evuluo de mara ekonomio. Apogante sin sur la urbo Qingdao, servante al la tuta lando kaj malfermante al la mondo, la laboratorio estas internacie unuaranga esplora centro kaj la noviga platformo malferme kunlabora por oceana sciencteknologio.

"Prosperas pro la maro, defloras for de la maro, la kreivo de mara scienc-tekniko evoluigas la socion, kaj por tio necesas ekspluatado kaj aplikado de la maraj riĉfontoj."

En la kompleksa ekspona centro, raportistoj ekkonis la novan progreson en la esplorado pri maro. La laboratorio memstare esploras serion da flosoj profunde subakviĝantaj, per kiuj oni longtempe, stabile kaj kontinue faras observadon en la Suda Maro, kaj formiĝas kompleto da sekura kaj efika procedoj, kiuj normale kaj regule revenigas la subakvigitajn flosojn por ke esploristoj kolektu elmarajn donitaĵojn. Tio estas internacie plej granda reto de flosa observado celante al la regiona mara teritorio.

La mara laboratorio aeranta 240 milojn da kubaj metroj estas la plej granda primara instituto de Ĉinio kaj la sepgranda en la mondo. Ĝi allogas plej elstarajn talentulojn en-kaj eksterlandajn. Ili estas la potenca forto sur la primara platformo por kreivado.

"La eksponejo komplekse montras la sciencesploradon de la Nacia Laboratorio, kaj elvolvas la primaran sciencan sciigon, figure propagandas la ĉinan atingon, per la granda datumo el la mara scienca studo por konstruo kaj evoluo ĉirkaŭ la ŝtata mara evolua strategio, enkondukas la gvidan temon por la baza esplorado."

Qingdao-a Nacia Laboratorio por Mara Scienceknologio situanta en la Blua Valo, evoluas kiel nova kreiva platformo kiu je sciencteknika esplorado ligas marajn resursojn de la terglobo.

La 19-an de septembro, amasiĝis pintaj sciencistoj de oceanologio en Qingdao-a Nacia Laboratorio, por la KLIVAR Malferma Scienca Konferenco 2016. La konferenco estas la dua, post la lasta okazinta antaŭ 12 jaroj, kaj lande la unua plej pintnivela internacia seminario pri oceanologio kaj klimatologio.

KLIVAR estas mallongigo de la internacia organizo "Klimata Vario kaj Antaŭsciigebla Plano" KLIVAR setlas sian stabon en Qingdao. Kio estigos Qingdaon la monda esplora centro por trakti la ŝanĝiĝon de klimato kaj oceano, kaj ankaŭ progresigos la teknikan kreivon kaj aplikan praktikon de Ĉinio.

"En la terglobo la oceano aeras 36.1 miliardojn da kubaj kilometroj. La maro enhavas grandan kvanton da resursoj bezonataj de la homaro kiaj akvo, manĝaĵoj, novaj energioj kaj mineralaj riĉfontoj."

Tamen nun sur la terglobo enkaŝiĝas tri krizoj, loĝantaro, resurso kaj medio. Kiel la homo vivos en la estonteco? El la maro eltiri la vivspacon estas urĝa kaj penega tasko.

Raportistoj informiĝis, ke dum la 26-a kaj 28-a de septembro, estis alia monda konferenco en la laboratorio: Tutgloba Oceana Pintkonferenco`2016. Kunvenis plej pintaj eminentuloj el mondaj institutoj kaj universitatoj pri maraj sciencoj. Inter ili estas Dr. Margaret Leinen (presitĝa oceanografo, direktorino de Scripps Instituto de Oceanografio en UC San Diego kaj Dr. WU Lixin, direktoro de Qingdao-a Nacia Laboratorio por Mara Scienco-Technologio.

"En estontaj 3-5 jaroj la Laboratorio vizaĝas al la mondo por unuigi la maran kreivan resurson tra la mondo, kaj konstrui internacie influohavan reton pri mara scienco, kuncele beni la tutan homaron."


Dividu