Interesaj tetabloj de membroj de Grupo 20——Tetablo de Argentino

Lucia Publikigita: 2020-07-13 16:02:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Pintkunveno de la Grupo 20 okazos en la 4a kaj 5a de septembro de la kuranta jaro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en Ĉinio. Por bonvenigi la pintkunvenon kaj plifortigi tekulturan interŝanĝon, la Asocio de Hangzhou por Popularigi Te-Markon invitis 20 teaj trinkejojn, entreprenojn kaj instituciojn en la urbo kune okazigi ekspozicion de la 20 desegnitaj tetabloj, kiuj reprezentas respektive la tekulturon de Usono, Francio, Britio, Korea Respubliko, Ĉinio kaj aliaj 14 landoj kaj EU, la membroj de la Grupo 20.

La desegno de tetablo estas grava en la tearta kampo en la lastaj dek jaroj, kaj ĝi spegulas tekulturan enhavon de iuj landoj.

La nomo de la argentina tetablo estas Ĝardena Vojeto. Ĝi estas desegnita de Pan Cheng, instruisto de la Tekultura Instituto de Zhejiang-a Agrokultura Universitato. Pere de la tetablo li volas esprimi homsenton kaj penson surbaze de literaturo, kaj li ankaŭ volas prezenti sian respekton al la fama literaturisto Jorge Luis Borges.

Pan Cheng uzis la verdan teon Longjing, rozon, jasmenon, krizantemon, citronon por formi la tetablon. Li ankaŭ uzis spegulon, vitran bovlon. Sur la tetablo ankaŭ estas diferencaj freŝaj floroj, ekzemple tefloro, spektabilo, pirfloro, ktp.

Dividu