Urbeto Trakai

Selena Publikigita: 2020-07-13 17:05:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kastelo en Trakai

-- Indre Pileckyte el Litovio

"En Litovio ekzistas lokoj, kies populareco dependas ne de ilia grandeco, sed de la rolo en la popola historio. Trakai estas unu el ili". ( S.Mikulionis)

Se vi iam decidos viziti Litovion, ne eviteble vi haltos en ĉarmega urbeto Trakai en sud-orienta Litovio, proksime de la ĉefurbo Vilnius. Ĉiu briko, ĉiu ŝtono en tiu ĉi loko elspiras magian etoson de historio, kulturo kaj naturbeleco. Ĝi havas nur ĉirkaŭ 5700 loĝantojn, sed ĝia historia, kultura kaj reprezenta graveco igas ĝin esti unu el la plej konataj kaj gravaj lokoj en Litovio.

Urbeto Trakai estas ĉirkaŭita per 4 lagoj, en kiuj troveblas multaj insuloj. Ĉiu lago, same kiel pluraj etaj insuloj, havas kuriozajn nomojn kaj estas ofte ligita al iaj popolaj legendoj aŭ kredoj. Pluraj al ili rilatas al magiaj ĉambroj aŭ tuneloj sub la akvo de la lagoj, kiujn tamen neniu iam ajn povis trovi.

Ĉiu jare la urbon vizitas pluraj gastoj kaj de eksterlado, kaj de Litovio mem. Unue ĝi logas ilin per belega kastelo, situanta en unu el la insuloj en la urbo. La kastelo estis finkonstruita komence de la 15-a jarcento, kaj tuj iĝis rezidenco de la litova Grand Duko. En la tempo de ĝia konstruado, la insulo, sur kiu ĝi staras nun, estis daŭre dividita al 3 apartaj malgrandaj insuloj. Sur ĉiu el tiuj ĉi terpecetoj estis konstruitaj apartaj partoj de la kastelo, tio kaŭzis malregulecon kaj nekutiman elplanadon de la kastelo, kiu igas ĝin esti eĉ pli kurioza. La kastelo funkcias kiel muzeo kaj gastigas konstantajn ekspoziciojn de historio, arkeologio kaj ĉasado, sed ankaŭ iujn portempajn ekspoziciojn (ekzemple, de juveloj, mezepokaj vestaĵoj kaj simile). En la kastelo kaj ĉirkaŭ ĝi ofte okazas iaj kulturaj eventoj, kiel mezepokaj festoj, kavaliraj bataloj, koncertoj (kutime de klasika aŭ antikva mezepoka muziko) aŭ teatraĵoj.

Belega naturo kaj pluraj lagoj ankaŭ malfermas plurajn aliajn eblecojn pasi liberan tempon en la urbeto – oni povas boatumi, jaktumi, fiŝkapti, naĝi kaj aliel amuziĝi.

La urbo estas ankaŭ hejmo por la eta minoritata grupo – karaimoj. Ili estas unu el la plej malgrandaj popoloj de la mando, kiu entute havas nur ĉirkaŭ 8500 reprezentantoj, kaj en Trakai daŭre restas unu el la plej granda ilia komunumo – tamen eĉ ne 300 loĝantoj. Karaimoj apartenas al la Tjurka grupo de popolo j. Ili havas sian lingvon (la karaiman, kiu estas de la tjurka grupo, sed grave influita de slavaj lingvoj), kaj religion – branĉon de judaizmo, kiu finformiĝis en Irako.

Karaimojn al Litovio de Krimeo invitis litova Granda Duko Vytautas en la fino de la 14-a jarcento. Ili iĝis fidelaj defendantoj de la kastelo kaj laboristoj en la urbeto. Jam ekde la komenco de sia ekloĝiĝo ili estis liberigitaj de pluraj devoj, kiujn havis aliaj logaxntoj de la lando, ekzemple labori en la kastelaj kampoj, pagi certajn impostojn. Ili ankaŭ ĝuis grandan aŭtonomecon. Malgraŭ pluraj jaroj, la komunumo estas tre fermita, kio helpis al ĝi travivi ĝis nun. Ankaŭ nuntempe litovoj, vizitantaj Trakai ĝuas najbarecon de tiu ĉi minortato. Ĉefe ĉar ili portis al la urbeto interesan kaj nekutiman arkitekturon kaj... bonegan manĝon! Kibino – nacia plado de karaimoj – estas malgranda fermita pastaĵa kuketo kun (plej tradicie) ŝafa viandaĵo, bakita en forno. Se vi iam vizitos Trakai, ne forgesu gustumi ilin!


Dividu