Rimedoj por stabiligi eksterajn komercon kaj kapitalojn

Selena Publikigita: 2020-07-13 17:40:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hubei malfermis internacian kargotransportan aerlinion malfermitan post la kronvirusa epidemio

Lastatempe la ĉina Ŝtata Konsilio decidis en kunveno, ke la 127-a Kantona Foiro okazos surrete en junio ĉijare. Tio estas la unua fojo en la reta formo funkciigi la ĉinan komercan foiron kun plej longa historio.

Nun la epidemio kaŭzita de la nova kronviruso propagiĝas tra la mondo. Funkciigo de la reta kantona foiro estas tute nova provo sub la nuna speciala situacio. Komercistoj ĉinaj kaj alilandaj povos fari negocon sur la reta komerca platformo, kie estos farataj ekspozicioj, konektoj kontaktoj, konsiliĝoj kaj subskribo de kontraktoj.

La Ŝtata Konsilio ankaŭ decidis starigi 46 novajn eksperimentajn regionojn por translandlimaj elektronikaj komercoj surbaze de la nunaj 59 eksperimentaj regionoj. Tiuj 105 eksperimentaj regionoj, kiuj kovros kovras 30 provincojn, municipojn kaj aŭtonomajn regionojn, prezentas la novan formon de disvolvado, en kiu la oriento kaj la okcidento (nome la ĉemaraj regionoj kaj la enlandaj) sin interaktivigas kaj interkomplektigas.

Ankaŭ multaj ĉinaj komercaj entreprenoj prenis rimedojn por trakti influon de la epidemio al alilandaj merkatoj.

Wuhan-Lenovo estas la plej granda kaj plej progresinta fabriko de Lenovo en la mondo, kaj pli ol 95% de ĝiaj produktoj estas eksportataj. Tiuj produktoj estas vendataj al 160 landoj kaj regionoj. Nun dek miloj da laborantoj de la fabriko jam revenis al siaj laborpostenoj. Influite de la epidemio, bezono pri komputiloj en la mondo iom leviĝas, kio pliigis eksportajn mendilojn de la fabriko. Respondeculo de la fabrik-bazo de Wuhan-Lenovo Qi Yue diris, ke reduktiĝo de internaciaj kargoaviadiloj influis translandan transportadon, kaj tio altigas la koston de la fabriko kaj prokrastas la daton de liverado. Cetere ankaŭ importo de ŝlosilaj materialoj el aliaj landoj estas limigita. La respondeculo diris, ke ĉinaj entreprenoj devas rapidigi siajn transformiĝon kaj progreson kaj stabiligi tutmondan proviz-ĉenon. Ĉinio ludas gravan rolon en la fabrikado de konsumaj elektronikaj produktoj, kaj ĉinaj komercaj entreprenoj havas respondecon kaj devas plenumi devon stabiligi la tutmondan proviz-ĉenon.

Disvastiĝo de la epidemio tra la mondo serioze influas efikecon de translanda transportado. Ĉinaj interretaj kompanioj, kun Alibaba kiel reprezentanto, disponigis transportan kanalon inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kio certigas akuratecon kaj stabilecon de translandaj transportado kaj liverado.

Steven Verhasselt, vicprezidanto de Liege-flughaveno de Belgio, kiu havas geografian superecon en Eŭropo, diris, ke en la lasta monato, danke al kunlaboro kun ĉinaj interretaj kompanioj, la kvanto de varoj devenantaj el Ĉinio, kiuj estis traktitaj en la flughaveno, kreskis je 40% kompare kun tiu en la antaŭa monato. Ni scias, ke en Eŭropo 90% de entreprenoj estas mezgrandaj kaj malgrandaj, tial altefika loĝistika servo helpas al tiuj entreprenoj pasigi la malfacilan momenton.

Dividu