Kion Wuhan signifas

Selena Publikigita: 2020-07-13 17:45:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la komenco de tiu ĉi jaro la novkronvirusa pneŭmonio abrupte atakis Wuhan. La publiksana evento kun plej rapida disvastiĝo, plej vasta infektado kaj plej malfacila prevento kaj regado ŝanĝis normalan vivon de miliardo kaj kelkcent milionoj da ĉinoj.

En la 23a de januaro, Wuhan, tiel granda urbo kun 11 milionoj da loĝantoj, estis portempe paŭzigita. Tie ĉiuj loĝkomunumoj estis blokitaj, publikaj trafikoj estis fermitaj, kaj la tiel prospera urbo ŝanĝiĝis en silentan vakan spacon. Kosto estas tiel granda. Tamen la celo estas ununura: t.e. por evitigi infektiĝon al pli multaj homoj kaj laŭeble savi pli da pacientoj.

Feliĉe Wuhan ne estas izolita. Post ĝia fermo, ĉirkaŭ 42 miloj da medicinaj laborantoj venis al Wuhan kaj ĝiaj najbaraj urboj. Medicinaj provizaĵoj kun 2 milionoj kaj 200 miloj da tunoj kaj 17000 spirmaŝinoj estis senditaj al la regiono. Ankaŭ esperantistoj el diversaj lokoj de la mondo kuraĝigas Wuhan.

Post 55 tagoj, la nombro de konfirmitaj kazoj en Wuhan estis nulo. La urbo gajnis tempon por la tuta mondo, kaj tamen la sperto kaj leciono akiritaj je la kosto de vivo ne estis serioze traktitaj en multaj lokoj. Nun la kronviruso ankoraŭ sovaĝas tra la mondo kaj kaŭzis multajn mortojn, kio estas maltrankviliga. Malantaŭ mortoj estis multaj disrompitaj familioj. Preskaŭ miliono da homoj estis infektitaj, kiuj plejparte ankoraŭ estas en medicina kuracado.

Estas pli bedaŭrinde, ke iuj okcidentaj politikistoj asociis la viruson kun la nomo de specifaj regiono aŭ lando, kaj en iuj amaskomunikiloj de tempo al tempo legeblas konspiro-teorio. En iliaj okuloj, savo de vivo ne estas la unua tasko, sed la politiko.

Laŭ statistiko de la usona Universitato Johns Hopkins en la 12a de aprilo, la nombro de kronvirusaj kazoj en Usono superis 550 milojn. Ĉina ambasadoro en Usono Cui Tiankai diris dum intervjuo en la komenco de aprilo, ke la du landoj devas koncentriĝi al komunaj interesoj kaj reciprokaj bezonoj por kune trakti la tutmondan krizon kaŭzitan de la nova kronviruso. Neniu lando estos sekura, se la epidemio ne estas regita tra la tuta mondo.

En la 7-a de aprilo, la internacia scienca gazeto Naturo publikigis ĉefartikolon kun la titolo "Ni ĉesu makuli per kronviruso nun" kaj pardonpetis pro tio, ke ĝi iam rilatigis la novan kronviruson kun Wuhan.

En la sekva tago, profesoro Peter Forster el la Universitato de Kembriĝo, la unua verkinto de la disertaĵo de la universitato pri la nova kronviruso, diris, ke estis neniu atesto, kiu povus konvinki, ke la nova kronviruso deveins de Wuhan.

"Diferencas la pejzaĵoj sur la tero, samas la naturo en ĉielo". Tio estas vortoj algluitaj sur sakoj de medicinaj provizaĵoj donacitaj de Japanio al Ĉinio.

La sorto de homoj estas interligita, kvankam ni devas nin izoli en propra hejmo. En tiu ĉi epidemio ne ekzistas konkuro inter landoj, kontraŭe, la homaro kiel komuna komunumo deklaris batalon kontraŭ la viruso. Ĉi tie ne troviĝas observantoj, sed ĉiuj devas plenumi sian taskon, kvankam rimedoj prenitaj estas malsamaj. Kompreneble estas unika kriterio por ĉiuj landoj, t.e. bone protekti siajn civitanojn kaj laŭeble liveri fidindan kuracadon al infektitoj.

De la 23a de januaro ĝis la 8a de aprilo, Wuhan estis fermita dum 76 tagoj, kaj tamen ĝi finfine remalfermiĝis. Retrorigardante, oni sentas kiom da amo kaj aspiro al Wuhan kaj Ĉinio. Pro la malsano, ni komencis serioze konsideri la vivon. La krizo kaŭzita de la epidemio ankoraŭ ne povas esti finita en mallonga tempo. Ni deziras, ke la forpasintoj estu en paco, dum la vivantoj leviĝu kun pli da kuraĝo, kaj ke plej rapide revenu la normaleco, kaj la tuta mondo gajnu venkon en la batalo kontraŭ la epidemio.

Dividu