Komerca medio de regiono de Jangzi-delto

Selena Publikigita: 2020-07-14 09:03:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Supera fabriko de Tesla en Ŝanhajo

Regularo pri optimumigo de komerca medio estas ellaborita por kontinue perfektigi komercan medion, disvolvi produktivajn fortojn, rapidigi konstruadon de moderna ekonomia sistemo kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon. Ĝi estas valida ekde la 1-a de januaro 2020. Kiaj rimedoj, post ĝia apero, estis prenitaj en diversaj lokoj de Ĉinio? Nun ni priparolas la regionon de la Jangzi-delto.

Firmaoj estas ĉefaj komercaj korpoj en merkatoj, kiuj havas privilegion taksi la komercan medion. Ilia malfacileco kuŝas en tiuj flankoj, kiuj bezonas esti plibonigitaj.

Unue, ordigi lokajn politikojn kaj regularojn pri la komerca medio.

Lokaj aŭtoritatoj devas plibonigi proceduron kaj altigi travideblecon de la komerca medio. Ekzemple, la tempo por ricevi permeson ekfunkciigi firmaon estis diferenca inter malsamaj lokoj de la regiono. Aŭtoritatoj de diversaj lokoj devas akordiĝi por formi unuigitan regularon kaj proceduron, kiuj konformas al la internacia kriterio.

Due, konstrui unuigitajn funkciajn platformojn pri la komerca medio

Lokaj aŭtoritatoj devas konstrui internacian servan platformon por distingitoj; platformon pri protekto de intelekta proprieto; platformon pri interŝanĝo de donitaĵoj de publikaj aferoj kaj platformon pri transformiĝo de ideoj al efektivaj fruktoj.

Samtempe jura organizo, same kiel Honkonga Konsilio por Disvolvi Komercon, povas esti establita por ludigi rolon de sociaj periloj kaj industriaj asocioj. Ili helpos al firmaoj de la regiono fari investon, plivastigi negocon kaj akurate ricevi merkatajn informojn.

Trie, kunordigi regionan grandan datumon por la komerca medio.

Aŭtoritatoj de diversaj lokoj de la regiono devas antaŭenigi kundividon de informoj kaj kunagadon en similaj laboroj per elektronika platformo de komerchavenoj. Danke al "unueca fenestro" de la internacia komerco, firmaoj povos ĝui oportunon en eldoganiga servo kaj ne plu bezoni sin registri en diversaj komerchavenoj. Cetere tiuj lokoj de la Jangzi-delto povas starigi kontrolan sistemon pri kvalito de importaj kaj eksportaj varoj por kunigi disajn komercajn informojn pri eldoganigo, kvalito de varoj, bezono de merkatoj kaj imposto. Ĉio ĉi estas utila al realigo de kundivido de informoj kaj kunlaboron en similaj industrioj.

Kvare, plifortigi translokan kaj transdepartementan kontroladon.

Unuigita sistemo pri "interreto+kontrolado" devas esti starigita por plifortigi ampleksan sekurecan administradon de kvalito kaj kontroladon de riskoj dum la tuta procezo

Dividu