Ĉina Komunikila Grupo plenumis kvaran provludon de amuza vespero de Printempa Festo 2020

Selena Publikigita: 2020-07-14 09:22:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Baldaŭ alvenos la Printempa Festo, la ĉina novjaro laŭ la luna kalendaro. Ĉiujare la amuza vespero okazigita de Ĉina Komunikila Grupo en la antaŭvespero de la ĉina novjaro estas rigardata kiel la jarfina kultura festeno. Ĉina Komunikila Grupo lunde plenumis la kvaran provludon de la amuza vespero celebranta la Printempan Feston 2020.

Ĉi-jare dialogaj prezentadoj kun freŝaj ideoj kaj humuraĵoj ne nur spegulas la socian staton kaj la popolan vivon, sed ankaŭ montras altan nivelon de artoj. Tiuj prezentadoj fokusiĝas al esprimado de "sento", ekzemple amo inter familianoj kaj inter geamantoj, amikeco kaj reciproka helpo inter fremduloj.

En la 24a de januaro, la amuza vespero estos rekte elsendita de la Ĉina Komunikila Grupo de la ĉefkunvenejo en Pekino kaj subkunvenejoj en Zhengzhou, ĉefurbo de la centra provinco Henan, kaj la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao.

Dividu