Perspektivo de Makao estos pli kaj pli bona

Selena Publikigita: 2020-07-14 09:24:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe He Houhua, vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris, akceptante intervjuon, ke en la pasintaj 20 jaroj post sia reveno al la patrolando, Makao strikte ligiĝis kun la patrolando. Li aldonis, ke Makao devas firme kapti ŝancon de disvolviĝo de la patrolando por ke la politiko pri "unu lando, du sistemoj" estu stabile kaj longedaŭre antaŭenigita en la loko.

En 1999, He Houhua servis kiel la unua ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono. Antaŭ sia reveno al la patrolando, Makao estis loko kun negativa ekonomia kresko, alta senlaboreco kaj malboniĝo de publika sekureco. He diris al raportisto, ke li prenis sur sin du taskojn kiam li enoficiĝis: la unua estas amplekse efektivigi Bazan Leĝon por antaŭenigi sukcesan aplikon de "unu lando, du sistemoj" en Makao; la dua estas restarigi sekuran kaj stabilan Makaon por lokanoj. He opinias, ke en la pasintaj 20 jaroj, Makao akiris rimarkindajn atingojn danke al subteno de la centra registaro kaj komunaj klopodoj de diversaj rondoj de Makao.

"Grandaj disvolviĝoj de Makao en la pasintaj 20 jaroj estas disigeblaj de granda subteno de la centra registaro kaj ĝiaj politikoj kaj komunaj klopodoj de makaanoj. Plej grave estas, ke Makao firme kaptis la ŝancon kombini sian sorton kun tiu de la patrolando."

He diris, ke kombino de la sorto de Makao kun tiu de la patrolando estas memvola ago de makaanoj, tial ili volas aktive aliĝi al la iniciato Zono kaj Vojo kaj kontruado de Grandgolfa Regiono de Honkongo, Makao kaj Guangdong por serĉi okazon sin disvolvi. Li opinias, ke la kontruado de Grandgolfa Regiono de Honkongo, Makao kaj Guangdong estas tre valora okazo por disvolviĝo de Makao, kio povas nuligi restrikton de Makao kun malgranda loko kaj malmultaj riĉfontoj.

Dividu