Portugallingvaj versioj de du filmoj de Ĉina Komunikila Grupo debutis en Brazilo

Selena Publikigita: 2020-07-14 15:03:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La portugallingvaj versioj de la filmoj Literaturaj Citaĵoj Ŝatataj de Xi Jinping kaj Ni Marŝas sur la Larĝa Vojo estas elsendataj en la ora tempo de novaĵa kanalo kaj arta kanalo de la brazila komunikila grupo Flagistoj ekde la 11a de novembro, okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando.

Shen Haixiong, direktoro de Ĉina Komunikila Grupo diris en la malferma ceremonio, ke tiu ĉi jaro markas 45an datrevenon de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, kaj la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj senĉese profundiĝas sub gvidado de la du ŝtatestroj, kio fariĝis ekzemplo de sud-suda kunlaboro. Tiuj du filmoj malfermos fenestron al la brazila popolo por kompreni Ĉinion kaj senti grandegajn ŝanĝiĝojn de la antikva lando dum la pasintaj 70 jaroj kaj viglecon de la ĉina popolo en la nova epoko.

João Doria, estro de la brazila provinco Sanpaŭlio, diris en sia parolado, ke la amikeco inter Brazilo kaj Ĉinio enkorpiĝas ne nur en ekonomio kaj komerco, kaj la brazila popolo volas pli multe kompreni Ĉinion. Li kredis, ke la du filmoj povos akceli interŝanĝojn kaj amikecon inter la du popoloj.

Tiutage estis ankaŭ malfermita la programo de televidaj novaĵoj Ĉinaj Rakontoj, kiu estas produktita de Ĉina Komunikila Grupo kaj la brazila komunikila grupo Flagistoj. La programo temas pri interesaj novaĵoj en kampoj de la ĉina ekonomio kaj socio kaj celas vere kaj amplekse montri Ĉinion en la nova epoko.

Dividu