Eliro de Britio el EU ne montras forpason de integriĝo

Publikigita: 2020-07-07 15:17:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Je la 23a horo de la 31a de januaro laŭ la loka tempo, Britio oficiale retiris sin mem el la Eŭropa Unio, post kio sekvos 11-monata transira periodo ĝis la 31a de decembro 2020. Dum la transira perioro, Britio kaj EU klopodos interkonsenti la kondiĉojn de siaj rilatoj en estonteco.

En placo de la Parlamento, miloj da homoj atestis la momenton. Je la 22a horo de la sama tago, brita ĉefministro Boris Johnson publikigis la registritan televidan parolon. Li diris, "Ĉi vespere ni retiriĝos el Eŭropa Unio","Baldaŭ tagiĝos kaj komenciĝos nova ĉapitro por la brita popolo. Tio ankaŭ estas la periodo, kiam la tuta lando rekomenciĝas kaj ŝanĝiĝas." Li diris ankaŭ, ke post pli ol 50 jaroj, la disvolva direkto de EU ne plu taŭgas al Britio. Kvankam li povas kompreni diversajn emociojn de homoj pri retiriĝo el EU, tamen la respondeco de la registaro estas unuigi la tutan landon kaj marŝigi ĝin. La registaro alportos esperon kaj ŝancon al ĉiuj anguloj de Britio.

La momento markis novan epokon en la historio de EU, ĉar por la unua fojo iu lando intencis eliri el la Unio. EU estas unu el pioniroj de la integriĝo de la homaro, kaj ĝi efektivigis unuiĝon de multaj sendependaj nacioj. Antaŭ eliro de Britio, la organizo havis 28 landaj membroj kaj estis grava potenco de la mondo. Britio ne estis fondinto de la organizo kaj aliĝis al ĝi en 1973, tamen en la longa periodo ĝi ludis gravan rolon en ekonomio, eksteraj rilatoj, geopolitiko kaj multaj kampoj en la organizo. En la 23a de junio 2016, la brita registaro organizis referendumon pri sia eliro el EU. 51,9 % homoj voĉdonis por forlasi la Eŭropan Union, kio estis la plej granda nigra cigno de tiu jaro. Fakte la organizo ne havis klaran mekanismon por tiu proceduro kio estis disvolvita per longa negocado dum pli ol tri jaroj.

La eliro de Britio neevidente vundis interesojn de EU kaj integriĝon de Eŭropo. Multaj homoj estas maltrankvilaj pro la rezulto, precipe la sekva necerteco, ĉu aliaj membroj sekvus la agon de Britio. Nun la organizo ankoraŭ suferis krizojn pri ekonomio, enmigrantoj, financado, komerco kaj aliaj interne. Diversaj membroj serĉas malsamajn interesojn en la proceduro de la organizo, tamen ĝi ne havas sufiĉan kapablon por gvidi ĉiujn landojn. Post la eliro, germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke tio estas averto al EU, kaj ĝi devas doni sian gravecon al interna reformado, direktante al integriĝo.

La eliro de Britio urĝos EU reguligi interesojn de diversaj flankoj. Post tranira periodo, Britio retiriĝos el la komuna merkato de Eŭropo kaj la dogana alianco de EU. La kosto de duflanka komerco sendube altiĝos kaj Londono perdos sian statuson kiel financa centro de Eŭropo. Parizo, Frankfurto kaj aliaj urboj faros konkurson por la rolo, tamen tio alportos grandan pagon de EU. Post la eliro, la organizo perdis grandan kotizon de la dua granda membro kaj ĉiu-jare havos breĉon je 10 miliardoj da eŭroj. La restaj membroj devas pripensi la demandon de ĝia financado.

Britio asertis, ke post eliro EU ankoraŭ estos sia grava partnero, tamen la traktado en la pasintaj jaroj sendube altigos konfidan pagon inter la du flankoj. La eliro de Britio estos ekstreme kruda provo al rilatoj inter EU kaj Britio.En estonteco la eksterlanda politiko de Britio nepre dependos de aliaj grandaj landoj, kaj en multaj demandoj Britio devas elekti flankojn kun ili, kio alportos novan defion al EU. Fronte al leviĝo de unuflankeco kaj komerca protektismo, la komuna merkato estas grava ludmarko dum ĝia negoco kun aliaj landoj. Britio sendube ludos gravan rolon en koncernaj traktadoj.

En la transira periodo, la du flankoj unuflanke devas plu klopodi por traktado kaj konsiliĝo pri detaloj kaj kondiĉoj de interkonsento, kaj aliflanke devas disvolvi propran ekonomion kaj serĉi propran vojon en estonteco, kio ne estis facila laboro por ili. La respondeculo de la brita asocio pri produkto kaj negoco de veturiloj Mike Howse diris, ke la du flankoj devas kiel eble plej rapide atingi konsenton. Alie la kampo eble vizaĝos grandan dogon-tarifon laŭ komerco en la kadro de Monda Organizo pri Komerco. Influite de la brita retiriĝo, la produkto de veturiloj jam reduktiĝis en sinsekvaj 3 jaroj.

La eliro de Britio influis ne nur komercon kaj merkaton inter la du flankoj, sed ankaŭ defendon kaj internan regadon de Eŭropo. Tamen en la krizo ankaŭ ekzistas ŝancoj. La membro de la brita Akademio pri Socia Scienco Martin Albrow, ankaŭ unu el la iniciatintoj de Tutmondiĝo respondis al letera intervjuo de ĉina novaĵa agentejo, ke la eliro ne malhelpos la tutmondiĝon kaj procezon de Eŭropa integriĝo. Li diris, ke kompare kun la komerco, pli grandan rolon ludas la tekniko kaj scienco, kulturo kaj novigo en la integriĝo.

Ĉinio estas subtenanto de la tutmindiĝo kaj aktive partoprenis en la kunlaboro kun la internacia komunumo. Ĉinio kaj Eŭropo estas ĉefaj kunlaboraj partneroj unu por la alia, kaj ambaŭ firme konservas la multflankecon kaj la liberan komercon. Dum telefona konversacio kun Ursula von der Leyen post ŝia enoficiĝo kiel nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio firme subtenas la integriĝon de Eŭropo. Ĉinio kaj Eŭropo havas vastan komunan intereson, fortigas strategian komunikon, kaj profundigas ampleksan kunlaboron, kio profitigos ne nur la du flankojn, sed ankaŭ la tutan mondon. kiel unu el la plej grandaj evoluantaj landoj, Ĉinio ankoraŭ havas longan vojon por iri por realigo de sia moderneco. Tamen Ĉinio aktive klopodos por plenumi la promeson de la Pariza Interkonsento, plu bonigos la medion dum la disvolviĝo de industriigo, urbanizo kaj agrikultura modernigo, kaj kune respondos al klimata ŝanĝiĝo kun la internacia komunumo, inkluzive de la eŭropa flanko.

Dividu