Epidemio ne bremsos tendencon de ekonomia kresko de Ĉinio

Publikigita: 2020-07-13 15:59:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La viruso estas komuna malamiko de la mondo, kiu ne nur kaŭzas morton kaj vundiĝon de homaj vivoj sed ankaŭ damaĝas ekonomion de la tuta mondo. En la batalo kontraŭ epidemio de nova kronvirusa pneŭmonio, Ĉinio persistas en la fundamenta principo de homrajto kaj ĉiam donas plej altan prioritaton al sekureco kaj sano de la popolo.

La decidema respondo de Ĉinio estas ĝusta kaj efika, kio jam donis pozitivajn fruktojn kaj gajnis respekton kaj aprobon de la internacia komunumo per ĝia klopodoj kaj eĉ ofero en la batalo. La registaro senprokraste establis nacian mekanismon por mobilizi resursojn el la tuta lando.

Dum la batalo, multaj kompanioj devigite ĉesigis funkciadon, fabrikoj estis fermitaj kaj loĝantoj restis hejme, kio influis normalan produkton de entreprenoj kaj ĉiutagan vivon de la popolo. La ekonomio de Ĉinio suferis bremson, precipe en la unua trimestro, tamen oni devas vidi, ke tio ne kaŭzis troan redukton de la tutmonda ekonomio ĝenerale.

Sendube la epidemio forvelkos poste, same kiel la malvarma vintro foriros poste. Post kiam ĝi malaperos, ĉinaj entreprenoj kaj konsumantoj tuj elspezos la tutan monon, kiun ili volas sed ne povas elspezi en ĉi tiuj monatoj. Tial, kvankam la kresko en la unua trimestro estas malalta, la ekonomio de Ĉinio atingos atendatan revenon kaj eĉ kreskon post la epidemio, kio ankaŭ akcelos la tutmondan ekonomion. En 2003, SARSO rezultigis akran malpliiĝon de la kresko de malneta enlanda produkto de Ĉinio en la dua trimestro, sed tiu negativa efiko plejparte kompensis pli altan kreskon en la sinsekvaj du kvaronoj de la jaro. La jara kresko rezultis eĉ pli alta ol tiu de la antaŭa jaro laŭ donitaĵoj de la Nacia Buroo pri Statistikoj.

Samtempe, la ĉina registaro adoptis senprecedencajn rimedojn por preventi la disvastiĝon de la nova kronviruso, kaj la tuta lando prenis la plej ampleksajn, striktajn kaj ĝisfundajn rimedojn de prevento kaj regado. Nun la ĉiutagaj novaj konfirmitaj kazoj de malsanoj ekster la provinco Hubei, la centra provinco en la epidemio, jam daŭre malpliiĝis dum pli ol 10 sinsekvaj tagoj. La situacio en tiu provinco ankaŭ pli boniĝas, ĉar pli ol duono de la provinc-nivelaj regionoj de Ĉinio estas interligitaj kun urboj en Hubei, inkluzive de la ĉefurbo Wuhan, por subteni la batalon kontraŭ la viruso.

La atako de viruso estas diferenca kun milito aŭ naturaj katastrofoj, kie necesas tempo por rekonstrui infrastrukturojn kaj entreprenojn, ĉar la virusoj ne damaĝas la bazajn instalaĵojn. Nun homoj revenas al laboro kun singardo kaj kunordo post la tro longa ferio de la Printempa Festo. Post subregado de la epidemio, la ĉina ekonomio denove restartos sian kreskon.

En la pasintaj jaroj la sektoro pri servado respondecas pri pli ol duono de la malneta enlanda produkto de Ĉinio. Kvankam multaj eksterinterretaj komercoj suferis influon pro striktita limigo al movado de homoj, la postulaĵo de homoj estis subite kompensita de la surretaj liverantoj. Tial oni trovis, ke la viruso stimulis pluan disvolviĝon de la profunda ciferigo de Ĉinio, kiu nepre pli multe kontribuos al la ekonomia kresko kaj fariĝos ĉefa motoro de la lando.

Aldonante, la granda merkato de la lando ŝajne ne estis troe ĝenita de la epidemio. En la plej malfacilaj tagoj ĝi estis vundita, sed ŝajne tio ne donas finan rezulton, kio montris, ke la investantoj devas havi konfidon pri kapablo de Ĉinio. La konfidoj devenas de tio, kion Ĉinio atingis dum la pasintaj jardekoj. La konfido helpas Ĉinion al konstruo de ĝia fido, ĉar la lando ricevis subtenojn de la tuta mondo.

Administra direktoro de la Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva diris en sia deklaro afiŝita sur la socia mediato Twitter kaj Weibo post eksplodo de la nova kronviruso, ke la organizo estas konfida, ke la ekonomio de Ĉinio restas rezistema.

Horst Loechel, profesoro pri ekonomio de la Frankfurta Lernejo pri Financo kaj Administrado, diris, ke la fundamento de la ĉina ekonimio estas bona kaj la eksplodo de la nova kronviruso propable ne influas transbordan investon longtempe. La investado, inkluzive de eksterlanda rekta investo kaj privata kapitalo, havas fortan ligitecon kun la reala ekonomio. La nuna krizo ne ŝanĝos tendencojn de la longtempa situacio de la reala ekonomio. Post la transira periodo, la ekonomio denove prosperiĝos, kaj tio estas ŝanco por tiuj investantoj. La volatiligo de akciaj prezoj estas normala reago de la merkato al necerteco, kaj post kiam la krizo foriros, la prezoj denove leviĝos. En tiu momento ne ekzistas problemo pri financa stabileco en Ĉinio. La Ĉina Popola Banko povas subteni la ekonomion en ĉi tiu krizo per livero de pli da likvaĵo kiel ĝi jam faris, kaj la registaro povas uzi fiskan politikon por stabiligi la dungan nivelon kaj produktadan nivelon.

Laŭ donitaĵoj de la Ministerio de Komerco, en januaro 3 485 novaj entreprenoj estis investitaj de fremdaj landoj en Ĉinio, kaj la reale uzitaj kapitaloj atingis 87,57 miliardojn da juanoj, kiu kreskis je 4% kompare kun tiu en la sama periodo de 2019. La fremdaj landoj montris fortan deziron por partopreni en la investado, malgraŭ en tiu periodo estis nur 17 labortagoj.

La negativaj influoj de la viruso sur la ĉina ekonomio daŭros mallonge. La nova kronviruso suferigas Ĉinion, sed ĝi ne ŝanĝis ĝeneralan tendencon de la ĉina ekonomio, kiu plue disvolviĝas supren. La plej grava punkto de la ĉina ekonomio kuŝas en tio, ke ĝi firme tenas sin al transformiĝo kaj altrangiĝo, kaj per tiuj rimedoj Ĉinio starigos plibonajn kondiĉojn por la investado de eksterlandaj komercantoj.

La ĉina ekonomio ne povas sendependi de la tuta mondo, kaj prospera Ĉinio profitigas la reston de la mondo kun pli da ŝancoj kaj eblecoj. Tiu ĉi jaro estas neordinara ne nur por Ĉinio. Ĉinio frontas al la granda tasko por plenumo de la konstruo de la bonstata socio kaj la 13a Kvin-jara Plano en 2020. En tiu jaro, Ĉinio daŭrigos sian malfermon en pli granda amplekso, pli vastan kampon kaj pli altan nivelon. Ĉinio fortigos akcelon kaj protekton al eksterlanda investo, plu reduktos negativan liston de eksterlanda investo, konservos stabilan kreskon de komerco, stabiligos kaj vastigos uzadon de ekstera kapitalo, malaltigos ĝeneralan nivelon de dogana pago, antaŭenigos konstruadon de komerclibera haveno Hainan, perfektigos politikon kaj servon de investo pri "Zono kaj Vojo", kaj akcelos intertraktojn inter du flankoj aŭ multaj flankoj pri libera komerco. Tiuj promesoj ne ŝanĝiĝis ĝis nun kaj sendube sendis klaran signon de Ĉinio por persisti malfermon kaj realigi komunan prosperon kun la internacia komunumo, kio aldonas motivon al la monda ekonomio.

Dividu