Rekomenco de produktado de Ĉinio injektas stabilecon, konfidon al monda ekonomio

Publikigita: 2020-07-13 16:11:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La komenco de 2020 estas ne ordinara por la tuta mondo. La nigra cigro de la nova kronviruso alportis multajn negativajn rezultojn al la mondo, inkluzive de granda damaĝo al ekonomio. Kiel efiko de la batalo de Ĉinio kontraŭ la nova kronvirusa epidemio, la restarto de produktado de Ĉinio en ĉiuj kampoj ankaŭ ŝparis tempon por eviti krizon de la monda ekonomio.

"Kun bona prevento kaj regado de la epidemio, ni devas aktive rekomenci produktadon kaj laboron, garantiante produktadon kaj sanon samtempe", diris ĉina prezidanto Xi Jinping en lasta semajno dum sia inspektado pri rekomenco de laboro kaj produktado en Zhejiang-provinco, suda Ĉinio. Tio emfazas gravecon de ekonomia kaj ekologia disvolviĝo, ĉar la lando ĝenerale regis la malsanon en sia teritorio.

Xi vizitis industrian parkon, renkontiĝis kun reprezentantoj de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj vizitis iun montan vilaĝon, kie li proponis la koncepton antaŭ 15 jaroj, ke "pura akvo kaj verda monto estas valora riĉaĵo".

La inspektado de Xi antaŭenigas altkvalitan, inkluzivan kaj kunordigitan disvolviĝon, kiu alportos stabilecon al vundita tutmonda ekonomio, kiam la konfido estas en urĝa bezono.

Malglataj perspektivoj ĉirkaŭis la mondan ekonomion meze de la epidemio. La Internacia Mona Fonduso (IMF) antaŭkalkulis streĉiĝon de la monda produktado en 2020. Multaj observantoj avertis pri recesio de la monda ekonomio nevidita en lastaj jardekoj.

Nun la negativa influo pro la epidemio jam reduktiĝis en Ĉinio pro ĝia senprokrastaj traktadoj kaj rimedoj, kio jam estis aprobita de pli kaj pli multaj landoj de la mondo. Samtempe sub klopodoj de la tuta lando, ĝi ankaŭ antaŭas la reston de mondon per la paŝo de produktado.

Kompare kun multaj altnivelaj ekonomioj, kiuj frontas riskojn de negativaj influoj de la epidemio, Ĉinio havas pli ampleksan spacon por ĝustigo de monaj kaj fiskaj politikoj.

En tiu ĉi semajno, la Popola Banko de Ĉinio pumpis likvidecon en la merkaton per sep-taga inversa reprospero redukto de ĝia interesprocento je 20 bazaj punktoj por subteni la ekonomion. Ĉinio ankoraŭ havas ampleksan monan politikan spacon kaj ilojn je dispono, ĉar ĝi restas la sola grava ekonomio, kiu konservas normalan monan politikon. Krome, granda kvanto da financaj rimedoj estos deĉenigita se la registaro altigos la fiskan deficiton.

Grava parto de la laboro por akceli ekonomion estas helpi la plej vundeblajn entreprenojn. Ĉinio publikigis subtenajn politikojn en fiska, kredita, dungada kaj loĝistika agado por malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj. Xi sendis signalon de pli celitaj rimedoj por helpi tiujn trafitojn de la epidemio por rekomenci produktadon kaj disvolviĝon.

Ankaŭ la ekologia protekto kaj verda disvolviĝo estas en la tagordo. Laŭ parolo de Xi en inspektado, la ekologia medio mem estas la ekonomio. Ĉiuj ekologiaj protektaj klopodoj estos kompencitaj. Krom tio la registaro utiligas sinergiojn de la politikoj rilate al dungado, industrioj, investado, konsumado kaj regiona disvolviĝo.

Diference de pasintaj spertoj de inunda stimulo, Ĉinio transiĝis al pli nuancita, preciza kaj celita maniero por fortigi la ekonomion.

Pozitivaj ŝanĝiĝoj aperis. La indico de aĉetadministrantoj (PMI) por la ne-fabrika sektoro de Ĉinio kreskis ĝis 52,3 en marto el 29,6 en februaro, diris la Nacia Oficejo pri Statistikoj.

La rekomenco de "Monda Fabriko" ne nur helpos Ĉinion akceli sian ekonomian kaj socian disvolviĝon, sed ankaŭ trankviligos la mondan ekonomion kaj sekurigos komunajn interesojn de la internacia komunumo.

Nun la urĝa tasko por la internacia komunumo estas fari koncentriĝajn klopodojn por batali la pandemion kaj doni subtenon kaj oportunon por konstanta kresko de internacia komerco kaj ekonomia kresko.

Dum Ĉinio grandigas klopodojn por regi importitajn kazojn de infektoj, la rekomenco de laboro kaj produktado de tiu lando disvolviĝas senprokraste. Paŝon post paŝo, la ĉina ekonomio sin liberigos el la forta rezisto, kio utiligas al la prospero de la tuta mondo.

Dividu