Ĉinio klopodas por protekti Teron per verda disvolviĝo

Publikigita: 2020-07-13 16:32:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La pandemio kaŭzita de la nova kronviruso estas la plej serioza krizo de la publika sano kaj profunde influis normalan vivon de la homaro. Sekve de fortigo de kapablo de la homaro por reformi la socion en la lastaj jardekoj, la Tero prezentas grandan ŝanĝiĝon, kiu ankaŭ alportis defiojn al la tuta mondo. La 22an de aprilo venis la Tago de la Tero, kiu sin dediĉis al publika aserto pri medio kaj vokis homojn protekti la Teron per propra agado.

Persistante en verda disvolviĝo de malaltkarbono kaj novigo, Ĉinio multe kontribuis al protekto de la planedo siajn ampleksajn klopodojn en plantado de arboj, arbarigo, ŝparado de energio, novigo de tekniko, internacia kunlaboro kaj aliaj kampoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis la gubernion Anji en la ĉina orienta provinco Zhejiang en la 30a de marto. Dum vizito al la vilaĝo Yucun, Xi interparolis kun vilaĝanoj kaj informiĝis pri la grandegaj ŝanĝiĝoj pro antaŭenigo de verda disvolviĝo. En 2005, en ĉi tiu montara vilaĝo, Xi, tiama partia estro de Zhejiang, proponis la koncepton, ke puraj akvoj kaj verdaj montoj estas netakseblaj posedaĵoj. La vilaĝo persistis en tiu koncepto dum la pasintaj 15 jaroj. Hodiaŭ la vilaĝo havas 280 familiojn kaj ĉiu ĝia loĝanto akiris enspezon de 7 040 usonaj dolaroj en 2019.

Rigardante la puran akvon kaj verdan monton kiel netakseblajn posedaĵojn, Ĉinio jam akiris novajn fruktojn al progreso de arbarigo en la lastaj jaroj. En 2019 la indico pri kovro de arbaro kreskis ĝis preskaŭ 23 procentoj de ĉirkaŭ 8 procentoj en la fruaj jaroj.

Ĉina kontribuo al la klopodo pri verdigo de la tuta mondo venas plejparte el sia longtempa plano pri planto de arboj kaj verdigo de la lando.

Chen Youlin, 63-jara loĝanto de Pekino, promenas tra urba arbara parko, kiu estis konstruita en 2018 apud la Pekina Laborista Stadiono. " Kiam mi estis infano, ĉi tie estis senhoma loko ", li tiel diris.

La verda kampanjo en Pekino de 2012 ĝis 2015 efektivigis plantadon de pli ol 54 milionoj da arboj. La ĉefurbo kontinue konstruos 41 urbajn liberajn parkoj, 13 urbajn arbarajn parkojn, 50 malgrandajn parkojn kaj verdajn areojn en tiu ĉi jaro.

La 10an de aprilo, la Nacia Energia Administracio publikigis projekton de Leĝo pri Nacia Energio por peti publikajn opiniojn. La dokumento inkluzivas tiajn artikolojn kiel energia strategio kaj planado, energia disvolviĝo, energia merkato kaj energia sekureco kaj aliaj. Li Junfeng, altnivela spertulo de la Ĉina Societo de Energia Esploro pri klimata ŝanĝiĝo, diris, ke la leĝdona progreso klare montris direkton de la pinta dezajno de energia transformo de Ĉinio. La batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo antaŭenigis teknikan novigon kaj disvolviĝon en energia kampo. La bonigo de energia strukturo kaj transformo de energia disvolviĝo antaŭenigis profundan disvolviĝon de la tutmonda respondo al klimata ŝanĝiĝo.

Ĉinio firme klopodas por establi sian leĝan kaj politikan kadron, kiu antaŭenpuŝos verdan produktadon kaj konsumon, kaj konstruos vastan ekonomian strukturon favoran al verda, malaltkarbana kaj cikla disvolviĝo. Tio utiligas al la konstruado de la pli pura, malaltkarbona, sekura kaj efika mondo.

Ĝis 2018 Ĉinio jam reduktis sian karbonan intensecon kaj la kvanton de karbona emisio per unuo de malneta enlanda produkto je 45,8 procentoj el la nivelo en 2005. Ĝi klopodas por plu redukti la nombron je 60 ĝis 65 procentoj antaŭ 2030.

Laŭ donitaĵoj de la Nacia Energia Administracio,en 2019 la elektro el renovigebla energio de la lando atingis 2,04 bilionojn da kilovathoroj, kiu okupis 27,9 procentojn de la totola protuktado de elektro kaj kreskis je 1,2 procentopunktoj ol tio en la antaŭa jaro. En 2011 la komerca merkato pri karbo naskiĝis en Ĉinio. La oficiala statistiko montris, ke fine de oktobro de 2019, entute 347 milionoj da tunoj da dioksida ekvivalento estis negocitaj en regionaj merkatoj kun la kosto de 1,08 miliardoj da usonaj dolaroj.

Wang Yao, prezidanto de la Internacia Insitituto pri Verda Financo de la Centra Universitato de Financo kaj Ekonomio en Pekino, diris, ke la rimedoj pri verdaj financoj kiel verdaj obligacioj, verda kredito kaj verda asekuro ludis akcelan rolon por trakti kaj solvi problemojn pri klimata ŝanĝiĝo kaj antaŭenigi tutmondan regadon pri klimato. Klimata investo kaj financado povas efike uzi kunlaboran mekanismon inter la registaro kaj la publiko, altiri socian kapitalon al industrioj de renovigeblaj energioj. La fotovoltaa energio kaj venta energio ĝuste estas la ekzemploj, kiuj atingis la celon por bonigi energian strukturon sub la gvidado de publikaj financoj.

La Tero estas komuna hejmo de la homaro. La progreso de la plej granda evoluanta lando en verda disvolviĝo aldonas pli riĉan koloron al la hejmo kaj donos pli multan kontribuon al protekto de la Tero.

Dividu