Hainan liberkomerca haveno iras al nova altaĵo de malferma ekonomio

Publikigita: 2020-07-13 16:53:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hainan, la suda insula provinco de Ĉinio, allogis homojn el la tuta terglobo per siaj sablaj strandoj, kokosarboj kaj tutjara sunbrilo. Post klopodoj en la pasintaj jaroj, Hainan fariĝas nova nodo kiel fenestro kaj ponto, altiros al si tutmondajn novigemajn talentulojn, altkvalitajn faktorojn kaj novigajn instituciojn, kio akcelas disvolviĝon de la lando en scienco, tekniko kaj novigemaj industrioj.

Ĉi-jare la insulo refoje fariĝis varma punkto pro la plano de Ĉinio por konstrui liberkomercan havenon kun plej larĝa malfermo. En la komenco de junio, ĉinaj aŭtoritatoj publikigis ĝeneralan planon pri la liberkomerca haveno Hainan, kiu celas konstrui la sudan insulan provincon en monde influan altnivelan liberkomercan havenon antaŭ la mezo de la jarcento. La plano celas konstrui la sudan insulan provincon en tutmonde influan komercan centron liberan de doganpagoj antaŭ la mezo de la jarcento, plu solidigi fundamenton de la reala ekonomio kaj plifortigi ekonomian konkurencivon. Laŭ la plano la komerc-havena sistemo estos "esence starigita" en Hainan antaŭ 2025, "pli matura" antaŭ 2035, kun fokuso je liberigo kaj faciligo de komerco, investo, transportado kaj fluo de talento, kapitalo kaj datumoj.

La provinco ankaŭ klopodas por aerkvalita celo por 2030, inkluzive de uzado de pura energio. Vendado de naftaj aŭtomobiloj estos malpermesita ekde 2030, kaj la uzo de ne-biodegradeblaj plastaj produktoj estos malpermesita ekde la fino de 2020. La havena libera komerca merkato bonvenigas investantojn kaj talentulojn tra la tuta mondo por dividi la ŝancon de disvolvo de Ĉinio kaj fruktoj de la reformado kaj malfermo de Ĉinio.

La merkataj entoj, kiuj efektive faros komercon en la haveno, ĝuos multajn avantaĝojn en investo, imposto kaj merkata aliro. En la haveno la industrioj ne bezonas permespeton kaj registar-aprobon plu ekster laŭleĝaj malpermesoj aŭ devigaj normoj. Firmaoj registritaj en la haveno povas enspezi financojn per eksterlanda elsendo de akcioj. La libera komerca haveno ankaŭ ofertos impostajn avantaĝojn al firmaoj en kampoj pri turismo, modernaj servoj, kaj nova kaj alta teknologio. Plej alloge estas, ke altkvalitaj kaj urĝe bezonataj talentuloj en Hainan pagos nur malpli ol 15-procentan enspezimposton. Entreprenoj, kiuj sin registros kaj efektive funkcios en Hainan, estos impostitaj je 15%. Entreprenoj starigitaj en Hainan, okupiĝantaj pri turismo, modernaj servoj kaj nova teknologio, estos liberaj de impostpago por enspezo akirita el nove aldonita rekta investo en eksterlando antaŭ 2025. La haveno klopodos plu por profundigi malfermon en la kampoj pri informado, telekomunikado, komercaj servoj, financo, medicina prizorgo, edukado, kulturo kaj sporto.

La libera komerca haveno prenos specialan politikon de tarifo. Laŭ la plano, La tropika insulo de 9,5 milionoj da homoj profitos ankaŭ de malalta enspez-imposto limigita je 15% por kvalifikitaj individuoj kaj liberecoj rilate al eksterlanda komerco kaj kapitala fluado kaj pli facila investa medio. Antaŭ 2025, iuj varoj estos sendevigitaj de importaj impostoj, imposto sur la aldonita imposto kaj imposto de konsumo. Post 2025, sendevigoj de importaj impostoj aplikiĝos sur ĉiuj importitaj varoj krom tiuj listigitaj en la katalogo de importitaj impostaj komercaĵoj. Ĉi-jare la lando fiksos pioniran negativan liston pri transmara komerco ĉe la haveno por faciligi translandan liveradon, eksterlandan konsumon kaj interŝanĝon de homoj. La translanda komerco, kiu ne aperis en la listo, estos metita al senpaga eniro al la haveno. Por plifortigi konsumadon en la areo, la haveno plu malstreĉos jaran impostan senpagan aĉetkotizon por vojaĝantoj, levante la limon el 30 000 juanoj (ĉirkaŭ 4 230 usonaj dolaroj) ĝis 100 000 juanoj jare kaj pligrandigante la kategoriojn de imposto-senpagaj varoj.

La vastigo de financa malfermo en Hainan gvidos malfermon de la financa servo, kio portas subtenon al starigo de komercaj lokoj kaj financaj produktoj, koncernaj al energio, ekspedado kaj komercaĵoj, diris Pan Gongsheng, vicestro de la Popola Banko de Ĉinio. Ĉinio ankaŭ fortigos financan subtenon por antaŭenigi skalon de industrioj kaj bonigi konkurencon de ĉefaj industrioj en Hainan, inkluzive de novigo pri komerca financo, konsuma financo, verda financo kaj teknologia financo. Financaj politikoj servos transmaran komercon. Pan aldonis, ke la kapitala fluado de varoj kaj servoj devas esti alte faciligita.

"Ankaŭ la leviĝo de Hainan ne influos la statuson de Honkongo," diris en gazetara konferenco Lin Nianxiu, vicestro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo. La poziciigo kaj la industria fokuso de la liberkomerca haveno Hainan diferencas de tiuj de Honkongo, kio indikas, ke komplementeco superas konkurencon en la du regionoj. La lando laboros por antaŭenpuŝi la komunan disvolvon de Hainan kaj la Guangdong-Honkong-Makaa Granda Golfa Areo kaj certigi la longtempan prosperon kaj stabilecon de Hongkong.

Dividu