Tute plenumiĝis distribuado de la terglobaj satelitoj de BeiDou-3

Publikigita: 2020-07-13 17:02:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio lanĉis la lastan sateliton de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je la 9 horo kaj 43 minutoj antaŭtagmeze de la 23a de junio laŭ pekina tempo. Laŭ la Ĉina Satelit-Navigada Oficejo, la satelito, difinita por eniri la geosenmovan terorbiton, estis la lasta el la sistemo Beidou-3, kiu komencis liveri bazan navigadan servon al landoj kaj regionoj laŭ la Zono kaj Vojo kaj la tuta mondo en decembro 2018. Yang Changfeng, ĉefprojektisto de la satelitosistemo BeiDou konigis, ke la sistemo BeiDou estas la plej grandskala spaca sistemo kun la plej vasta kovrsfero kaj la plej komplika kaj altkvalita funkcioj en Ĉinio. Nun pli ol duono de la landoj en la mondo uzas la tutmondan satelitosistemon BeiDou en tutmonda sfero. Tio estas certa, ke la sistemo Beidou-3 nepre alportos novajn oportunojn al ne nur antaŭenigo de la homaro, sed ankaŭ al la ordinara vivo de homoj.

La sistemo BeiDou estas unu el kvar tutmondaj navigad-satelitaj sistemoj en la mondo. La aliaj tri tutmondaj navigadaj sistemoj estas GPS de Usono, Galileo de la Eŭropa Unio, kaj GLONASS de Rusio. Ĉinio ĉiam aktive kuraĝigas la kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la sistemo BeiDou kaj aliaj navigadaj sistemoj en kampoj de konstruado kaj apliko, fortigo de kongrueco kaj interfunkciigebleco, divido de resursoj kaj livero de pli altkvalifikitaj, diversaj, sekuraj kaj fidindaj servoj al uzantoj. La sistemo BeiDou-3 konsistas el 30 satelitoj, inkluzive de 24 satelitoj de meza terorbito, tri satelitoj de klina geosinkrona orbito kaj tri satelitoj de geosenmova terorbito.

Laŭ Ĉina Akademio de Spaca Teknologio, la ekspluatanto de la satelitoj, la tri satelitoj de geosenmova terorbito, inkluzive de la ĵus lanĉita, povas helpi evidente plibonigi la ĝeneralajn teknikajn indicojn de la sistemo BeiDou-3. Ili karakterizas je du distingaj kreoj de la sistemo BeiDou - aktiva loktrovo kaj kurtmesaĝa komunikado. La kapablo de la sistemo BeiDou-3 pri kurtmesaĝa komunikado estis 10-oble plibonigita. Uzantoj de la sistemo povas sendi mesaĝon kun 1 200 ĉinaj ideogramoj samtempe, kaj ankaŭ bildojn. Tio estas utila funkcio en krizaj okazoj. Aktiva loktrovo, uzanta radiomezuran teknologion, povas liveri la situojn de la uzantoj, ne nur al si mem, sed ankaŭ al koncernaj partioj, kiuj monitoras spurojn de la uzantoj per la komunaj klopodoj de du satelitoj de geosenmova terorbito. La funkcio estas vaste uzata en serĉado kaj savado, fiŝkaptado kaj aliaj kampoj por helpi garantii sekurecon de homoj. La sistemo liveras navigadajn signalojn de pluraj frekvencoj, kaj kapablas plialtigi servan precizecon per uzado de kombinitaj multfrekvencaj signaloj. Ĝi ankaŭ unuafoje integrigas la navigadan kaj komunikan kapablojn, kaj povas liveri servojn de navigado, kurtmesaĝa komunikado, satelit-bazita amplifado, internacia serĉado kaj savado, kaj ankaŭ preciza punkt-trovo.

En 2012, la sistemo BeiDou-2 estis finkonstruita kaj komencis servon al la azi-pacifika regiono. Post 6 jaroj, ĝi finis sian fundamenton de navigada sistemo per 19 satelitoj kaj liveris tutmondan servon en 2018. La antaŭenigo de la sistemo Beidou-3 prezentis fruktojn de la aerokosma industrio, sed ankaŭ kompletan novigon de scienco kaj teknologio. Kompare kun aliaj tutglobaj sistemoj en la mondo, la desegno de la konstelacio de la sistemo BeiDou estas unika, inkluzive de satelitoj de meza terorbito, klina geosinkrona orbito kaj geosenmova terorbito. La satelito Shijian-20 estis sendita al la kosmo per la tria raketo Changzheng-5, la plej granda portoraketo de Ĉinio en la 27a de decembro 2019. Per pli ol 200 novaj aplikaĵoj, ĝi efektivigis orbitajn eksperimentojn pri serio de ŝlosilaj teknologioj. Shijian-20 havas la plej grandajn sunajn flugilojn inter ĉiuj satelitoj de Ĉinio, kun la enverguro je 10 metroj pli larĝa ol tiu de la aviadilo Boeing 737. La sunaj flugiloj disfaldiĝis dufoje, kaj la grandigita areo de la sunaj flugiloj provizos la sateliton per abunda energio.

La atingoj de scienco kaj teknologio prezentis firman decidon de Ĉinio pri altkvalita disvolvado kaj klopodo por kresko de la monda ekonomio. Tekniko kaj scienco estas produktaĵo de civilizacio de la homaro. Sub la integriĝo de tutmonda ekonomio, la faktoroj de novigo estas fluantaj en la malferma socio. Ĉinio ĉiam subtenis koncepton de malfermo kaj kungajno de la internacia kunlaboro, kio alportas novan ŝancon por disvolvado de ĉiuj landoj. Ĉinio jam malfermis la pordon de sia aerkosma stacio al diversaj landoj, por ke ili partoprenu en la kunlaboraj eksperimentoj, post kiam ĝi plenumos konstruon en 2022. Ĉinio klare esprimis sian volon dividi la plej freŝajn fruktojn pri tekniko kaj scicenco,t.e. paca uzado de la spaco estas proponata, sed kosma armiĝo kaj militkonkurso estas tute malakceptata.

Ĉinio esperas, ke la internacia komunumo prenu malriskeman kaj respondecan sintenon por eterna paco kaj stabileco de la kosma spaco, kaj certigu, ke ĝi ne fariĝos nova batalejo. Usona entrepenisto Bill Gates diris, ke li ŝatas la novajn aferojn en Ĉinio, ĉar nun multaj novigoj debutas en la lando.

Dividu