Fortigo de ĉina-eŭropa komerca kunlaboro donas motivon al renormaliĝo de tutmonda ekonomio

Publikigita: 2020-07-13 17:05:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sub la atako de la pandemio, la disvolviĝo de la tutmonda ekonomio alfrontas pli multan necertecon. En la 24a de junio, la Internacia Mona Fonduso publikigis freŝan Prognozon pri la Tutmonda Ekonomio, dirante, ke la tutmonda ekonomio en tiu ĉi jaro malpliiĝis je 4,9% kaj suferas la plej seriozan malfortiĝon ekde la granda dezerteco en la pasinta jarcento.

Post establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) antaŭ 45 jaroj, la duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro donis riĉajn fruktojn, kaj fariĝas stabiligilo kaj motoro de la duflankaj rilatoj. Lastatempe okazis la 22a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU, kiu stabiligas kaj akcelas la ekonomian kaj komercan kunlaboron, kio nepre pliigos motivon al la renormaliĝo de la monda ekonomio.

La unueca agado de Ĉinio kaj Eŭropo donis memfidon al la tutmonda batalo kontraŭ la pandemio. Post eksplodo de la pandemio, ĉinaj kaj eŭropaj gvidantoj tenis striktan komunikadon. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris pli ol 20 telefonajn konversaciojn kaj mesaĝajn interŝanĝojn kun gvidantoj de la EU kaj ĝiaj membrolandoj, kio montris ĝustan direkton por kune batali kontraŭ la pandemio. Dum la batalo kontraŭ la epidemio, la du flankoj subtenis kaj helpis unu la alian, precipe en la ŝlosila momento ili reciproke liveris grandkvanton da necesaj resursoj, fondis komunan teamon de specialistoj kaj dividis spertojn per videa ligo. Ekster tio, Ĉinio sendis al Eŭropo multajn medicinajn teamojn por subteni al lokaj bataloj kontraŭ la epidemio. En tiu ĉi kunveno Ĉinio kaj la EU promesis kontinue fortigi politikan interligon kaj akordigon en la kampoj de provizado de kontraŭepidemiaj resursoj, prevento kaj regado de novaj inflektaj malsanoj, esploro de vakcionoj, subteno al laboroj de la Monda Organizo pri Sano, helpo al la afrika batalo kontraŭ la epidemio, kaj akcelo al regado de la tutmonda publika sano. La ĉina-eŭropa kunlaboro kontraŭ la epidemio aldonas memfidon al la homaro, kaj iliaj avantaĝoj en scienco kaj studo helpas al la tuta mondo trovi la vakcinojn kaj serĉi rimedon por venki la epidemion.

La potencialo de la komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU pliiĝis energion por renormaliĝo de la tutmonda ekonomio. Ĉinio kaj la EU estas respektive la plej granda evoluanta lando kaj grupo de evoluintaj landoj. La sumo de ilia populacio okupas 1/4 en tiu de la tuta mondo kaj la totala ekonomio okupas 1/3 en tiu de la tuta mondo. Ilia ekonomia kaj komerca kunlaboro havas tutmondecon kaj strategion. Antaŭ eksplodo de la epidemio, la EU iam estis la unua granda komerca partnero de Ĉinio en kontinuaj 15 jaroj, kaj Ĉinio restas la dua granda komerca partnero de la EU. Laŭ donitaĵoj de la insitituto de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco, la totala kvanto de la duflanka komerco en 2019 atingis 4 860 miliardojn da juanoj kun kreska rapideco de 8%. Sed la investo de la EU al Ĉinio okupas nur 4% en tiu de ĝia investo al la tuta mondo kaj la ĉina investo al la EU okupas nur 2% de la tuta investo al la regiono, kio montris grandan potencialon de la duflanka komerca kunlaboro. Krome, la iniciato Zono kaj Vojo alportas ŝancon al striktigo de la ĉina-eŭropa interligo. Dum la kunveno, la duflankaj gvidantoj atingis komunajn konojn pri certigo de stabiligo de industria kaj proviza ĉenoj, kiuj povas plu injekti stabilecon al la tutmonda ekonomio.

La persisto de Ĉinio kaj la EU en malferma ekonomio montris pozitivan signalon por konservi multflankecon. Ĉinio kaj la EU aktive antaŭenigas la intertraktadon pri la duflanka investa interkonsento, kio estas grava rimedo por konservi multflankecon kaj liberan komercon. Ĝis nun la duflankaj teamoj jam finis intertraktadon de 30 rondoj. Gao Feng(高峰), proparolanto de la Ministerio pri Komerco, diris, ke en la lastaj monatoj, la duflankaj teamoj aktive antaŭenigis la intertraktadon. Alfronte la malfacilojn de la pandemio, ili plenumis efikan laboron de la kvar intertraktoj de marto ĝis junio. Jan Zahradil, vicprezidanto de la Komitato pri Internacia Komerco sub la Eŭropa Parlamento, diris, ke laŭplana plenumo de la intertraktado donos pozitivan signalon al la mondo. La kunveno de gvidantoj denove asertis, ke la intertraktado plenumiĝos en tiu ĉi jaro. Tio sufiĉe prezentis la plenan decidon de la du flankoj por disvolvi kaj konservi la malferman ekonomion de la tuta mondo.

La akordigo de Ĉinio kaj Eŭropo en internaciaj sistemoj favoras al la tutmonda regado. Kiel gravaj membroj de la Grupo 20, Ĉinio kaj la EU aktive antaŭenigas proponon pri prokrastigo de ŝulda repago de afrikaj landoj kaj klopodas por malaltigi ilian ŝarĝon de ŝuldo. Krome, la gvidantoj denove metis triapartian kunlaboron por helpi Afrikon, esprimante antaŭenigi evoluintajn landojn kaj ĉefajn financajn organizojn grandigi la investon al afrika batalo kontraŭ la pandemio. Ĉinio kaj la EU speciale establas ĉina-eŭropan teamon pri komerco por fortigi akordigon en reformado de multflanka komerca sistemo kaj servi la sanan disvolviĝon de la tutmonda komerco. Kiel malfermaj ekonomioj kaj gravaj potencoj por antaŭenigo de la homaro, Ĉinio kaj la EU havas kapablon por kontribui saĝecon al la tutmonda regado kaj efektivigi bonan interagon de la du civilizacioj, kaj kune respondas novajn demandojn en la disvolviĝo de la tuta mondo.

Ni ankaŭ vidas, ke en la komerca interŝanĝo inter Ĉinio kaj la EU ankoraŭ estas konfliktoj malkonsentoj, sed ni kredas, ke la duflankaj kunlaboroj ĉiam estas pli grandaj ol la malkonsentoj kaj la komunaj konoj estas pli multaj ol diverĝoj. La du flankoj tute havas kapablon regi ilin per dialogo kaj interkonsiliĝo kaj efektivigi komunan gajnon por akceli longtempan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj kaj favori al la renormaliĝo de la tutmonda ekonomio.

Dividu