Ĉinio akiras sukceson de 1 400 milionoj da homoj sur vojo al modere prospera socio en ĉiuj aspektoj

Publikigita: 2020-07-23 18:27:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la ĉina urbo Shenzhen, kiu estis malgranda fiŝista vilaĝo antaŭ pli ol 40 jaroj, la pokapa malneta nacia produktovaloro hodiaŭ jam superis 29 milojn da usonaj dolaroj. Se vi oponias, ke tio reprezentas sukceson de Ĉinio, mi proponas, ke vi venas al la lando, viziti pli multajn vilaĝojn kaj guberniojn kaj aŭskulti pli da interesaj rakontoj de ordinaraj ĉinoj. Ĝis la fino de tiu ĉi jaro, la restitaj pli ol 5,5 milionoj da homoj vivantaj sub la linio de malriĉeco tra la lando efektivigos liberiĝon el malriĉeco kaj marŝos al la modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kun aliaj 1 400 milionoj da loĝantoj de la lando.

Tio estas rakonto pri senĉesaj klopodoj. Li Jun, tutlanda modela laboristo kaj vilaĝano de la gubernio Nayong de la provinco Guizhou, starigis operativon pri plantado de la amorfofalo. La operativo havas pli ol 1 030 muojn da tero. Al ĝi aliĝis 262 malriĉaj familioj. “La kosto de malgrandaj amorfofaloj povas esti ĉirkaŭ 20 miloj da juanoj po unu tuno kaj de la grandaj povas esti ĉirkaŭ 90 miloj po tunoj.” Li esperas, ke la profito de la operativo povas atingi 3 milionojn da juanoj en tiu ĉi jaro kaj la vilaĝanoj povas ricevi dividendojn.

Tio estas rakonto pri teknik-scienca novigo. La fama sciencisto pri plantomalsano Zhu Youyong gvidas sian teamon loĝas en la ekstreme malriĉa lahu-etna aŭtonoma gubernio Lancang de la provinco Yunnan. Ili faras studadon kaj instruon pri plantado de la terpomo. Nun la plantado efektivigis kreskon de produktkvanto. La lokaj vilaĝoj jam povas rikolti la grandan terpomon, kiu estas pli granda ol la ovo de struto kaj peza je pli ol 2,5 kilogramoj. Per tia plantado, la ripoza tero en la vintro fariĝas produktriĉa kaj ludas gravan rolon por liberiĝo el malriĉeco. En la tibeta aŭtonoma regiono Hainan de la mondtegmenta provinco Qinghai, la elektronikaj butikoj faris helpon al la lokaj agrikulturaj kaj brutobredaj produktaĵoj forigi el la altebenaĵo kaj atingi manĝtablojn de la tuta mondo, kio efektivigis enspezan kreskon de pli ol 53 miloj da lokaj malriĉuloj.

Tio estas rakonto pri solidareco kaj reciproka helpado. En majo de tiu ĉi jaro, la etnogrupo Maonan kun malpli ol unu por dekmiloj da loĝantoj de Ĉinio, kiu situas en sudokcidenta bordo de la lando, efektivigis liberiĝon el la malriĉeco de la tuta etnogrupo. Nun la restita tasko por mildigo de malriĉeco ĉefe koncentriĝis sur la etnogrupaj regionoj en centra kaj okcidenta partoj de la lando. Ekde la 90aj jaroj de la pasinta jarcento, la 10 provincoj kaj regionoj en la centra kaj okcidenta partoj de la lando kontinue ricevas fiksdirektan helpadon el provincoj kaj municipoj en orienta parto. La helpado adaptita al la bezonoj kun organizo, planado kaj granda skalo kaj kunlaboro por mildigi malriĉecon inter oriento kaj okcidento estas grava rimedo de Ĉinio, kiu staras ĉe la ŝtata situacio, ludas avantaĝon de ĝia sistemo, kaj efektivigas la celon de komuna riĉiĝo. La modere prospera socio en ĉiuj aspektoj devas doni la fruktojn de la disvolviĝo al ĉiu de la popolo. Ĝuste kiel la parolo de ĉina prezidanto Xi Jinping, neniu povas esti restita sur la vojo al modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Tio estas rakonto pri persisto de origina aspiro. La 63-jara virino Zhang Guimei esperas, ke la knabino en la malriĉaj regionoj povas akcepti bonan edukadon. Ŝi laboras pli ol 40 jarojn en la montara regiono en okcidenta parto de la provinco Yunnan. Ŝi senĉese klopodas por preventi la generacian transdonon de malriĉeco. Per ŝiaj klopodoj la unua senpaga altnivela mezlernejo por virinoj el malriĉaj familioj estis konstruita kaj helpas al pli ol 1 600 lernantoj realigi ilian ŝonĝon por universitato.

Por feliĉo de la popolo ĉiam estas la origina aspiro kaj misio de la reganta partio de Ĉinio. Post komenco de reformado kaj malfermo, pli ol 700 milionoj da vilaĝanoj estis liberigitaj el la malriĉeco. De 2012 ĝis 2019, Ĉinio ĉiujare liberigis pli ol 10 milionojn da homoj el malriĉeco per rimedoj kiel pariĝa helpado, akcelo de industrioj kiel prilaborado de produktoj kaj turismo, kaj translokado de tiuj en aridaj kaj foraj montaraj regionoj al pli loĝeblaj lokoj. Laŭ la donitaĵoj de la Monda Banko, la nombro okupas pli ol 70% de la sumo de malriĉec-mildiga kvanto de la tuta mondo en tiu periodo. La ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres aprezis, ke Ĉinio faris la plej grandan kontribuon al la malriĉ-redukto de la tuta mondo.

Nun la ĉinaj diversnivelaj registaroj kaj popoloj klopodas por efektivigi sufiĉan manĝaĵon kaj vestaĵon, devigan edukon, fundamentan medicinon kaj sekuran loĝejon de la restitaj pli ol 5,5 milionoj da homoj vivantaj sub la linio de malriĉeco antaŭ tiu ĉi jarfino. En la dua trimestro la ekonomia kresko de Ĉinio jam turnis al pozitiva kaj nun la lando prenas seriojn da precizaj rimedoj por mildigi malriĉecon… Estas kredinda, ke Ĉinio nepre plenumos sian celon por nuligi la absolutan malriĉecon laŭtempe kaj fini konstruon de la modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Dividu