Konfliktoj inter sovaĝaj elefantoj kaj homoj

Publikigita: 2020-08-27 15:13:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la lastaj jaroj, la konfliktoj inter sovaĝaj elefantoj kaj homoj iom serioziĝis plu. La gigantaj bestoj ofte eniris en la areon de loĝantoj, manĝis la kultivaĵojn, damaĝis domojn kaj minacis vivojn de homoj kaj dombestoj. Samtempe, la vivoj de la sovaĝaj elefantoj ankaŭ ofte falis en danĝeron.

Sekve de la kontinua fortigo de la protektado al la sovaĝaj aziaj elefantoj, la ĉina registaro jam ellaboris serion da rimedoj por respondi al la dilemo de homa-elefanta konflikto, inkluzive de efektivigo de preventaj projektoj, kaj monitorado kaj konstruado de manĝaĵ-bazoj por la endanĝerigitaj specoj.

Laŭ la leĝo de Ĉinio, kiel raraj sovaĝaj bestoj la aziaj elefantoj estas protektitaj sur la plej alta nivelo. Ili ĉefe vivas en Xishuangbanna kaj Pu'er en la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio.

Ekde 1958, la provinvo jam establis 11 naciajn kaj regionajn naturajn rezervejojn en la tropika zono kun tuta areo de ĉirkaŭ 510 000 hektraroj, por provizi ŝirmejojn por la aziaj elefantoj.

La donitaĵoj publikigitaj de la provinca aŭtoritato pri forstado kaj herbejoj montris, ke danke al fortigo de la ekologia konservado, la populacio de sovaĝaj elefantoj en Yunnan jam kreskis de 170 ĝis 300 dum la pasintaj tri jardekoj.

La pliigo de areo de la rezervejoj alportas sufiĉan spacon por alterna kreskado de plantoj. Nutraĵoj kiel sovaĝaj bananoj kaj vaporecaj rizaj folioj por elefantoj estis iom post iom anstataŭigitaj per lignaj plantoj, diris Chen Mingyong, profesoro de la esplora centro pri aziaj elefantoj sub la Universitato Yunnan.

Chen diris, "Kiam ili ne povas akiri sufiĉe da manĝaĵoj, la elefantoj serĉas nutraĵon ekster la rezervejoj, kio evidente kaŭzas konfliktojn kun homoj". Li aldonis, ke nun ĉirkaŭ du trionoj de sovaĝaj elefantoj loĝas ekster la rezervoj.

En la vilaĝo, kie Aibian loĝas, 18 sovaĝaj aziaj elefantoj estas neinvititaj gastoj. La vilaĝo situas en la gubernio Menghai sub la dai-etnogrupa aŭtonoma subprovinco Xishuangbanna. la 58-jara viro Aibian diris, "Kiam kultivaĵoj kiel maizo kaj sukerkano proksimiĝas al maturiĝo, la sovaĝaj elefantoj venas al la kampoj kaj prenas ilin kiel manĝaĵoj".

La elefantoj ankaŭ perforte eniris en la areon de la vilaĝoj, kelkfoje detruis la domojn de vilaĝanoj kaj ŝtelis manĝaĵojn kaj salon. Kiam elefantoj eniras en la vilaĝon, la loĝantoj povas nur kaŝiĝi en ĉambroj de pli ol du etaĝoj, por eviti tretadon de la piedoj de la gigantaj infaninoj.

Laŭ oficialaj donitaĵoj, de 2011 ĝis 2019 aperis pli ol 4 600 akcidentoj kaŭzitaj de la sovaĝaj aziaj elefantoj en Xishuangbanna. Ili alportis al la vilaĝo pli ol 50 viktimojn, damaĝon de 8 000 hektaroj da kultivaĵoj kaj perdon de pli ol 100 milionoj da juanoj en asekura kompenso.

La homa-elefantaj konfliktoj estas tre oftaj en aziaj landoj kiel Hindio kaj Tajlando, diris Chen, aldoninte, ke la klopodoj de Ĉinio estas kondukitaj al pli kaj pli da efiko al protektado de la aziaj elefantoj.

En 2017, la loka natura rezervejo konstruis barilon en la vilaĝo Xiangyanqing por malhelpi eniron de la sovaĝaj elefantoj en la vilaĝon. Ĉirkaŭ la tuta vilaĝo la ŝtaltuba barilo estis konstruita alta je pli ol du metroj kaj konservis malgrandajn enirejojn en taŭgaj lokoj por certigi transpason de homoj. Post tio, la elefantoj neniam eniris la vilaĝon plu. La vilaĝano Wang Yan diris, “Nun la elefantoj nur ofte preteriras ĉe la barilo, sed ne povas eniri en la vilaĝon. Do tio certigas nian sekurecon, kaj finfine ni povas dormi bone”.

En Ĉinio, la vivo kaj sekureco de homoj estas la prioritatoj de la registaro, kaj same tiuj de la elefantoj. La sovaĝaj elefantoj kutime vizitis la vilaĝon de Wang, kiam ŝi estis infano, ŝia tuta familio devas doni gravecon al gardado de la kultivaĵoj dum almenaŭ du monatoj ĉiujare. Wang diris, "Kiam la sovaĝaj elefantoj venas, ni nur provis forpeli ilin, sed neniam vundis ilin." Por eviti ekonomian perdon de la vilaĝanoj, la provinco Yunnan aĉetis komercan asekuron pri sovaĝaj bestoj en sia tuta teritorio. Kiam la elefantoj kaŭzas problemojn, vilaĝanoj povas ricevi kompenson el asekuristoj.

Dume Xishuangbanna komencis konstruadon de manĝaĵaj bazoj kaj plantadon de bananoj kaj bambuoj tra la prefekta zono por krei pli bonan medion por la elefantoj. Ĝis 2020 Xishuangbanna jam plantis tiujn kultivaĵojn en ĉirkaŭ 553,3 hektaroj da teroj. Krome la monitorado kaj frua averto ankaŭ multe donis efikon. Ekde 2016, la gubernio Menghai uzis senpilotajn aviadilojn por amplekse monitori elefantojn kaj faris fruajn avertojn per poŝtelefonaj appoj, inkluzive de WeChat. La sistemo sukcese evitis 380 riskojn kaj malhelpis pli ol 400 homojn renkonti kun la sovaĝaj elefantoj.

Dividu