Rimedoj de Ĉinio por akceli renormaliĝon de komerco donas pozitivajn fruktojn

Henggang Publikigita: 2020-09-03 18:23:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post atako de la epidemio, neniu ekonomio povas efektivigi solan renormaliĝon, solan kreskon kaj solan prosperon. La ĉina registaro faras aranĝon en kaj allogo de eksterlandaj kapitaloj kaj vastigo de malfermo, kaj klopodos por konstrui idealan medion pli favoran al investo, entreprenado, novigo de la kapitaloj el la tuta mondo.

En septembro, 2013, la unua eksperimenta liberkomerca zono fondiĝis en Ŝanhajo. Poste Ĉinio unu post alia aprobis starigon de aliaj 17 eksperimentaj liberkomercaj zonoj. En la unua duonjaro, la sumo de importo kaj eksporto jam atingis 2 200 miliardojn da juanoj kaj la kvanto de efektive uzata fremda kapitalo estas 80,78 miliardoj da juanoj. Tiuj regionoj jam fariĝis pioniroj de eksterlanda investo kaj importa kaj eksporta komerco. La freŝa raporto de UN montris, ke sub la influo de la epidemio kaj aliaj faktoroj, Ĉinio ankoraŭ estas la plej varma celloko de fremda investo.

Ye Fujing, estro de la insitituto pri eksterlanda ekonomio sub la Nacia Komitato pri Disvolvo kaj Reformo, diris, ke la ĉina registaro kontinue perfektigas la komercan medion. Nun la lando jam staras ĉe la 31a vico en ĉirkaŭ 200 landoj de la tuta mondo, kio reflektas grandan aprobon pri komerca medio de eksterlandaj entreprenoj.

Por antaŭenigi dudirektan investon inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj faciligi eniron de produktoj el tiuj landoj, en la pluraj jaro jam okazis ekspozicioj pri investo kaj komerco inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj. Pro la epidemio ĉi-jara ekspozicio ne povas efektiviĝi laŭ la fiksita tempo, tamen la organizanto klopodas por prepari la nuban ekspozicion per surreta prezentado.

D-ro Andrzej Juchniewicz, estro de la fremda komerco, pollanda Agentejo pri Investo kaj Komerco, diris, ke la registaro de Ningbo kaj la pollanda Agentejo pri Investo kaj Komerco estis sufiĉe preta por allogi kiel eble plej multajn pollandajn entreprenojn. La nombro okupis la unuan lokon de la centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj. 35 entreprenoj jam subskribis interkonsentojn, kiuj valoras sumon de 40 milionoj da juanoj. En la sekva duonjaro ni klopodos por plenumi tiujn kunlaborojn. Ni jam sukcese atingis pli ol dek investojn al Pollando, precipe en la lastaj du jaroj la nombro de ĉinaj entreprenoj jam okupas la duan lokon en la datumbanko de la pollanda Agentejo pri Investo kaj Komerco, tuj sekve de Usono.

Kiel la ĉefa reprezentanto de la pollanda Agentejo pri Investo kaj Komerco, D-ro Juchniewicz jam ĉeestis la ekspoziciojn en la pluraj kvin jaroj. Li ĉiam klopodas por akceli kunlaboron pri investo kaj komerco inter Ĉinio kaj Pollando. Li opinias, “la ekspozicio donis al pli kaj pli multaj pollandaj entreprenoj piedtenon kaj samtempe al ĉinaj entreprenoj la ŝlosilon por la pordoj al Eŭropo.

Ekstere de la detalaj rimedoj de starigo de liberkomercaj zonoj kaj konstruo de platformoj pri internacia komerco, la ĉina registaro ankaŭ liveras pli da oportuno por la eksterlandaj entreprenoj, kiuj volas investi al establigo de fabrikoj en Ĉinio.

Chen Wenling, ĉefekonomikisto de la Ĉina Centro pri Internacia Ekonomia Interŝanĝo, diris, “la ĉina registaro antaŭenigas reformadon pri liberigo de administrado, inkluzive de altigo de efiko, malfermo de merkato kaj vastigo de enira permeso. Mi pensas, ke la eksterlandaj entreprenoj efektive gajnis grandan profiton en Ĉinio.”

La kompanio Zhuoya estas entrepreno profesia en komerco inter Ĉinio kaj Rusio. Post disvolviĝo en la pasintaj pli ol 20 jaroj, ĝi ne nur staligis sian stabejon en Yiwu kaj novigan parkon de Rusio, sed ankaŭ fondis 4 filiojn en la tuta lando. Nun la vendado de la kompanio atingis unu miliardon da juanoj ĉiu jare.

Darya Yureva, reprezentanto de Sima-land en la kompanio Zhuoya, diris, “Mi volas disvolvi la aferojn de tiu kompanio plu. La produktoj el la tuta mondo venis al Yiwu kaj poste estis libere eksportitaj al aliaj lokoj de la mondo per kaj fervojo kaj havenoj en Ningbo kaj Ŝanhajo. La urbo jam estas internacia, tamen ĝi senĉese disvolviĝas kaj ĉiam logas la komercistoj el la tuta mondo.”

Influate de la epidemio en la tuta mondo plejpartoj da komercistoj ne povas atingi la urbon, kio alportis atakon al la importaj kaj eksportaj kompanioj, ĝuste kiel Zhuoya. Por renormaliĝo de la merkato kiel eble plej rapide, Yiwu ellaboris kaj publikigis multajn rimedojn, inkluzive de liberigo de vizo, permeso de longtempa restado, prefera tarifo kaj aliaj, kiuj donis plenan konfidon al la eksterlandaj entreprenoj.

Dividu