Serva industrio fariĝos grava forto por antaŭenigo de disvolviĝo

Henggang Publikigita: 2020-09-10 18:10:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Spite al diversaj malfacilaĵoj Ĉinio okazigis tiun ĉi grandan internacian ekonomian kaj komercan eventon, celante kunigi manojn kun vi por venki la aktualajn malfacilojn, akceli disvolviĝon kaj prosperon de la monda servokomerco kaj antaŭenigi rapidan revigliĝon de la monda ekonomio.” Tion esprimis ĉina prezidanto Xi Jinping en la Tutmonda Pintkunveno pri Servokomerco de la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2020 per videoligo en la 4a de septembro. En la parolado li faris tri proponojn pri malfermo kaj kunlaboro en serva industrio kaj proklamis, ke Ĉinio prenos serion da rimedoj. Tio montras la fidon kaj rezolutecon de Ĉinio por persisti en pluapaŝa malfermo kaj enkorpigas surŝultrigon de respondecoj de gvidanto de granda lando por akceli la konstruadon de malferma monda ekonomio kaj komunumo de komuna futuro de la homaro, kio sendube injektos fidon kaj vivforton en la mondan disvolviĝadon.

La Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco estas unu el la tri ĉefaj publikaj ekspoziciaj platformoj de Ĉinio, kune kun la Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, populare konata kiel Kantona Foiro, kaj la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiuj rikoltis fruktodonajn rezultojn dum la pasintaj jaroj. Kiel unu el la mondaj plej ampleksaj foiroj pri servokomerco, la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco liveras interretajn kaj eksterretajn platformojn por ekspozicioj, forumoj kaj komercaj intertraktadoj en diversaj servokomercaj sektoroj, altirante al si 18 000 entreprenojn kaj instituciojn el 148 landoj kaj regionoj.

En sia parolado, prezidanto Xi faris profundan analizon al la defioj kaj oportunoj alfrontataj de la monda ekonomio, kaj montris, ke “en la estonteco la malfermo kaj kunlaboro de la serva industrio fariĝos grava forto por antaŭenigo de disvolviĝo”. Tiu ĉi preciza juĝo reflektas la akravidecon de prezidanto Xi pri la nuna situacio kaj grava signifo de la servokomerco. Laŭ donitaĵoj, 60% de la totala produktado de la monda ekonomio venas el la serva industrio, kaj la servoeksportado, okupante 20% de la totala valoro de la tutmonda eksportado, kontribuas preskaŭ duonon de la aldonvaloro de la tutmonda ekstera komerco. La raporto pri monda komerco publikigita de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) en la fino de la pasinta jaro montris, ke la servokomerco jam fariĝis la plej vigla konsistiga parto de la internacia komercado.

Ĉinio posedas superlarĝan enlandan merkaton konsistantan el 1,4 miliardoj da loĝantoj. En la lando ankaŭ formiĝas nova disvolva dispozicio karakterizita per duobla cirkulado, kiu prenas la enlandan merkaton kiel la ĉefan korpon kaj permesas reciprokan akceladon de enlanda kaj ekstera merkatoj. Ĉinio fariĝis grava kreskiga motoro en servokomerco en la lastaj jaroj, laŭ raporto de 2019 publikigita de la Monda Organizo pri Komerco. Oficialaj statistikoj de Ĉinio montras, ke la servokomerco de la lando kreskis de 654,2 miliardoj da usonaj dolaroj en 2015 ĝis 785 miliardoj da dolaroj en 2019, kun jara averaĝa kresko de 4,7%, okupante la duan lokon en la mondo. En 2019 la cifereca ekonomio de la lando registris 35,8 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 5,07 duilionojn da usonaj dolaroj), okupante 36,2% de la malneta enlanda produkto kaj kreskante je 1,4 procentpunktoj kompare kun tiu en la antaŭa jaro, laŭ la Ĉina Akademio de Informadiko kaj Komunika Teknologio (ĈAIKT).

Laŭ donitaĵoj lastatempe publikigitaj de la Ministerio de Komerco, dum la periodo de januaro ĝis julio la servokomerca skalo de Ĉinio malkreskis pro la kronvirusa epidemio, dum eksportado de servoj montriĝis pli bone ol la importado, kun malpliiĝo de malfavora saldo kaj plialtiĝo de la proporcio de sciintensaj servoj. En la nova situacio, servokomerco fariĝas la nova kolono por firmigo de ekonomia atendo.

La servokomerco de Ĉinio kreskis averaĝe je 7,8% ekde 2012, pli rapide je 3,7 procentpunktoj ol la tutmonda kresko. En 2019, la eksterlanda servokomerco de Ĉinio atingis 5,4153 duilionojn da juanoj, okupante la duan lokon de la mondo. Samtempe, la servokomerca strukturo de Ĉinio estis optimumigita. La proporcio de sciintensaj servoj, ekzemple tiuj pri komputila informo kaj konsultiĝo, plialtiĝis de 27,3% en 2015 ĝis 34,7% en 2019.

Ĉinio estas unu el gravaj pioniroj en tutmonda servokomerca disvolvado akcelata per novigado. Ĉinio decidis eksperimenton de servokomerca disvolvado per novigado en 15 regionoj, inkluzive de Ŝanhajo kaj Hainan, en 2016, kaj du jarojn poste Ĉinio komencis profundigi la provon. Oficialulo de la Ministerio de Komerco diris, ke Ĉinio vastigos malfermon kaj akcelos ellaboradon de negativa listo de translanda servokomerco. Lastatempe, Pekina Municipa Buroo pri Ekonomio kaj Informa Teknologio, Pekina Municipa Komerca Buroo kaj Pekina Municipa Buroo pri Loka Financa kontrolado kaj Administrado publikigis, ke Pekino planas konstrui eksperimentan zonon de cifereca komerco kaj grand-datuma interŝanĝo por akceli teknologian novigon kaj malfermon de sia serva sektoro kaj cifereca ekonomio. Plenumo de aro da rimedoj faciligantaj konstruadon de la komerca zono nepre favoras al disvolviĝo de la serva industrio kaj ankaŭ renormaliĝo de la monda ekonomio.

Dividu