Komuna elekto de homaro pri multflankeco toleras nenian distordon

Henggang Publikigita: 2020-09-29 16:24:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fronte al la multoblaj defioj de disvastigo de la pandemio, leviĝo de unuflankismo, komerca protekto kaj aliaj, kien iros la homa komunumo? La 75a sesio de Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj donis la respondojn. La ĝenerala sekretario de la organizo Antonio Guterres kaj la prezidanto de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo Volkan Bozkir asertis, ke fronte al tiuj defioj, la internacia komunumo devas pli firme defendi la multflankecon, batali kontraŭ unuflankismo kaj doni konfidon al la Unuiĝintaj Nacioj.

En la ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo, Bangladeŝa ĉefministro Sheik Hashina asertis, ke la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio montras nemankigeblan gravecon de la multflankeco. “Okaze de la 75a datreveno de la fondiĝo de la UN, ni donas firman promeson al persisto en multflankeco, kiun prezentas la Ĉarto de la UN”, ŝi diris. Bangladeŝo akcelas defendi la multflankan valoron kaj klopodas por konstrui sian novan landon sen malriĉeco kaj ekspluato.

Kamboĝa ĉefministro Hun Sen montris, ke la unuflankismo kaj la potenco super malfortaj landoj per armitaj fortoj leviĝas kaj donas minacon al la internacia ordo kaj multflankeco. “La plej potenca lando metis siajn interesojn super aliaj landoj, kio estas misuzo de la rajtoj pri interveno kaj donas seriozan detruon al baza principo de la Ĉarto de la UN.

Siria vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Muallem diris, ke la minacaj agoj unuflanke prenitaj de iuj landoj sendube malobeas la internacian leĝon. La influataj landoj kaj oponantoj kontraŭ tiuj landoj devas solidariĝi kaj kontraŭbatali tiujn unuflankajn agojn por redukti vundon al ilia popolo.

Singapura ministro pri eksterlandaj aferoj Vivian Balakrishnan montris, ke la internacia situacio estas kontinue nekvieta, kaj la multflankeco frontas al demandoj, inkluzive de naciismo, ksenofobio, ekskluzivoj de libera komerco kaj de unuiĝo de tutmonda ekonomio, kaj dividiĝo de teknika kaj provizora ĉenoj. La epidemio rapidigas kaj fortas tiujn tendencojn, tamen la protektismo kaj unuflankismo fine ne sukcesos.

La multflankeco estas komuna elekto de la homaro, fundamento de la nuna internacia ordo, kaj grava garantio por paco kaj disvolviĝo de ĉiuj landoj post sufero de ĉiaj katastrofoj en la historio. La UN en la pasintaj 75 jaroj, depost sia fondiĝo, ĉiam donis gravecon al paco, disvolviĝo, justeco de la mondo. Ĝi starigis kaj praktikis mekanismon pri kolektiva sekureco por eviti novan mondan militon, antaŭenigi modernigon de kelkaj miliardoj da homoj kaj multaj evoluantaj landoj, kaj persisti en egaleco de ĉiuj landoj grandaj aŭ malgrandaj kaj komuna regado pri tutmondaj aferoj. Oni povas diri, ke la internacia sistemo kun la UN ĉe la kerno kaj ordo kun fundamento de la internaciaj leĝoj ludas la ŝlosilajn rolojn en respondoj al epokaj demandoj.

Ĝustatempe de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo, la tribunalo de la Monda Organizo pri Komerco faris decidon, ke estas kontraŭleĝa la doganimposta kolektado de la usona registaro kun la sumo de 200 miliardoj da usonaj dolaroj super ĉinaj produktaĵoj. La publikaj opinioj donis aprobon al tio, ke la objektiva kaj justa decido estas forta repago de multflankeco kontraŭ unuflankismo.

En la lastaj jaroj, sub manipulado de politikistoj, kiuj konvertiĝas al prioritatiĝo de Usono, la unuflankismo kaj protektismo de Vaŝingtono, senskrupule malobservis multflankan kunlaboron kaj kaŭzis vundiĝon al la Monda Organizo pri Komerco, Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, Unesko kaj aliaj agentejoj kaj ankaŭ faris grandan provokon al gravaj internaciaj konsentoj, inkluzive de la Interkonsento en Parizo, interkonsento pri la nuklea demando de Irano kaj aliaj. La usonaj agoj jam metis ĝin sur la oponan flankon de la resto de la tuta mondo kaj donis negativan influon al la 75a datreveno de la UN.

Fronte al la unuflankismo kaj hegemonio, la defendo de la multflankeco estas pli urĝa kaj grava, tiel la mondo bezonas pli fortajn UN. Ĉiuj membroj de la organizo devas kune klopodi por konstrui unuecan frontlinion, batali kontraŭ agoj, kiuj detruas la internacian ordon kaj tretas la internaciajn regulojn. Kiel plej granda evoluanta lando kaj konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio ĉiam donis gravecon kaj firman subtenon al la multflankeco. Laŭ la Pozicia Dokumento de la Ĉina Popola Respubliko pri la 75a Datreveno de la UN, Ĉinio kiel potenca lando plu plenumos respondecon, ludos propran rolon kaj faros kontribuon por liveri pli da publika produkto por la mondo, konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco kaj aldoni forton al paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Dividu