Ĉinio faras preparojn por la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj de 2022

Henggang Publikigita: 2020-10-01 10:35:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La pandemio de la nova kronviruso detruis tutmondan sporton en tiu ĉi jaro pro nuligo aŭ prokrasto de kelkaj gravaj eventoj, sed la preparoj de Ĉinio por la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj de 2022 restas sur la vojo sen iu ajn gravaj prokrastoj. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj de 2022 jam eniris en la retronombradon de 500 tagoj. La organiza komitato de Pekinaj Vintraj Olimpikoj tenas striktajn kunlaborojn kun la Internacia Olimpika Komitato, la Internacia Komitato de Vintraj Paralimpikoj kaj aliaj rilataj komitatoj, klopodas por venki negativajn influojn pro la epidemio, kaj orde kaj glate funkciigas koncernajn preparojn.

La prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach diris, ke malgraŭ la influo de la kronvirusa epidemio, la laboro pri preparo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj ankoraŭ estas kuraĝiga. Ĉinio laboras por preparo de la Vintraj Olimpikoj kun siaj trajtoj, kaj malantaŭ la laboro oni povas vidi grandan viglecon kaj altan efikecon de la ĉina popolo, ĉar pli ol 800 mil homoj sin anoncis aliĝi al la volontula servo, kaj ankaŭ ĉinaj entreprenoj estas entuziasmaj pri la sporta okazaĵo.

La Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj de 2022 okazos respektive de la 4a ĝis la 20a de februaro kaj de la 4a ĝis la 13a de marto en tiu jaro. La konkursoj de tiu okazaĵo okazos en tri ĉefaj aretoj, inkluzive de la centra urbo de Pekino, la distrikto Yanqing kaj la najbara urbo Zhangjiakou. En Pekino, kiu fariĝos la monda urbo de “du olimpikoj”, la Glacia Rubando, la Glacia Kubo kaj la Birda Nesto formis la ĉefajn sportejojn de la olimpikoj. Post mallonga paŭzo dum la Printempa Festo, la organizantoj de la evento rekomencis konstruadon de ejoj ĉu novkonstruitaj aŭ renovigitaj sub la fono de prevento kaj regado de la epidemio en februaro. Bach diris, ke estas laŭdinda la promeso de la ĉina registaro konduki pli da homoj partopreni en vintraj sportoj per okazigo de la Vintraj Olimpikoj. Ĉinio finkonstruis kaj plu konstruos pli da instalaĵoj por kontentigi dezirojn de la popolo pri partopreno en vintraj sportoj.

La Nacia Rapidsketejo, konata kiel "Glacia Rubando" pro la ŝablono de projektado, estas la sola grava urba instalaĵo speciale konstruita por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj de 2022. Konstruado de la ĉefa strukturo kaj tegmento de la konstruaĵo jam finiĝis, kaj la laboro nun fokusiĝas al internaj dekoracioj kaj projekto de glacia fabrikado. Wu Xiaonan, administranto de la Nacia Rapidsketejo, diris, “la rapidsketejo estas unu el la signaj novkonstruitaj projektoj de la Vintraj Olimpikoj de 2022. Nun la konstruado jam eniris en la finan procezon, inkluzive de internaj dekoracioj kaj projekto de glacia fabrikado. Laŭ plano la laboro finiĝos en oktobro kaj estos kvalifikita de ekzamenaj konkursoj.

Wu aldnonis, “en la rapidsketejo estos tuta kovro de glacio kun areo de 12 miloj da kvadrataj kilometroj, kiu estis fabrikita per rekta glaciga tekniko de karbondioksida malvarmiĝo. La diferenco en temperaturo estos ene de 0,5 centezimalaj gradoj, kio liveros altnormajn kaj bonkvalitajn kondiĉojn por mondrekordo de tiuj sportoj. La tekniko ankaŭ grandskale reduktis ellason de karbo en la funkciigo post la olimpikoj. Ĉiujare la rapidsketejo povas efektivigi elektran savadon de ĉirkaŭ 2 milionoj da kilovathoroj, kio firmigis bonan fundamenton por kontinuigebla disvolviĝo de la sportejo dum longa tempo.”

La Akva Kubo estas fama stadiono pri naĝaj ludoj en Someraj Olimpikoj de 2008. Nun la stadiono havas novan nomon “Glacian Kubon” pro tio, ke ĝi estos la konkursejo speciala por glitŝtonaj ludoj de la Vintraj Olimpikoj de 2022. Fakte transformiĝo el akvo al glacio ne estas tiel facila laboro, ĉar la glitŝtonejo petas striktajn kondiĉojn pri medio. Yang Qiyong, ĝenerala direktoro de la Nacia Centro pri Naĝado, diris, “ni jam plenumis projektojn pri strukturo, pri klimatizo, pri aercirkulado, pri lumigado kaj aliaj. En decembro de la pasinta jaro, la unua konkurso de glitŝtonaj ludoj sukcese plenumiĝis en tiu stadiono, kio prezentis altkvalitan efikon de la transformiĝo el akvo al glacio en la sportejo.”

Kiel renovigita konstruejo, la Akva Kubo sufiĉe konsideras sian cirkuleblan uzadon post olimpikoj. La administranto akcentis, “Oni pagis ĉirkaŭ unu jaron por plenumi la unuafojan transformiĝon. Nun ni jam mallongis ĝin ene de tri semajnoj, kio kreis kondiĉojn por adopti al diversaj sezonaj sportado. Post rapida transformo, tie estus paradizo por amantoj de naĝado en somero kaj estus nova kontinento por vintra sportado en vintro.” En Zhangjiakou, la du kernaj konkursejoj Nacia Centro pri Duatlono kaj Nacia Centro pri Skikurado jam estis sukcese finkonstruitaj en tiu ĉi monato.

Ekster hardvara konstruado, la organizanto ankaŭ donas grandan atenton al disvastigo de la olimpikaj spiritoj, precipe en la merkata ekspluato kaj la varbo de voluntuloj. En la lasta monato, la Organiza Komitato de la Vintraj Olimpikoj de 2022 jam subskirbis konsentojn kun 34 sponsoroj kaj provizantoj, inkluzive de 10 partneroj, 10 sponsoroj kaj 14 provizantoj. La licencitaj entoj donas aktivan kaj varman subtenon al la olimpikoj same kiel al prevento kaj regado de la epidemio. Laŭ plej freŝa mesaĝo el forumo pri kontinuigebla disvolvo de volontula servado por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Vintraj Paralimpikoj, ke ĝis la 20-a de septembro pli ol 870 mil homoj sukcese sin enskribis por esti volontuloj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Laŭplane 27 mil inter ili fariĝos volontuloj por Vintraj Olimpikoj, kaj volontuloj por Vintraj Paralimpikoj venos ĉefe de volontuloj de Vintraj Olimpikoj. La varbo komenciĝis en la 5-a de decembro de 2019 kaj daŭros ĝis la 30-a de junio de 2021.

Dum la preparo, la organizanto ankaŭ aldonis novan elementon pri ĉina kulturo al la olimpikaj spiritoj. En la lastaj tagoj Bing Dwen Dwen kaj Shuey Rhon Rhon, maskotoj de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj de 2022, estis kostumitaj en novajn aspektojn kun diversaj koloroj por pliigi sian allogon, kadre de la festoj de la 500-taga retronombrada mejloŝtono. Organizantoj volas disdoni mesaĝon de modesteco, diligenteco kaj amikeco, kiujn ĉinoj montras dum klopodoj por kontribui al la bonfarta socio de la lando kaj realigi siajn revojn.

La Organizanto volas disdoni mesaĝon de modesteco, diligenteco kaj amikeco de ĉinoj, kiuj klopodas por kontribui al la bonfarta socio de la lando kaj realigi siajn revojn. Surbaze de tradicia ruĝa lanterno, la paralimpika Shuey Rhon Rhon kreas gajan etoson de la ĉina luna novjaro en tiu jaro, kiu alvenos ĝuste de la tempo por la vintraj ludoj. La du maskotoj nepre helpos al pli multaj homoj en la tuta mondo, kiuj suferas malfacilon en la serioza momento de la pandemio.

Laŭ informoj el la Organiza Komitato, en sekvaj tagoj de tiu ĉi jaro, la organizanto klopodos por komunikado kun la Internacia Komitato pri Olimpikoj kaj Internacia Komitato pri Paralimpikoj, racia reguligo de la politiko pri konkurenco, kaj finkonstruado de ĉiuj sportejoj por sukcese plenumi koncernajn ekzamenajn konkursojn sub kondiĉoj de prevento kaj regado de la epidemio.

Dividu