40-jara socialisma metropolo Shenzhen marŝas sur sia nova vojaĝo

Henggang Publikigita: 2020-10-15 18:32:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de oktobro en Shenzhen okazis grandioza kunveno festanta la 40an datrevenon de la starigo de la Speciala Ekonomia Zono de Shenzhen en la ĉina suda provinco Guangdong. Ĉina prezidanto Xi Jinping laŭdas la starigon de specialaj ekonomiaj zonoj en Shenzhen kiel grandan novigeman movon por antaŭenigi reformon kaj pordmalfermon kaj ankaŭ socialisman modernigon. Xi diris, ke Shenzhen faris kvin historiajn saltojn antaŭen de post la starigo de la speciala ekonomia zono antaŭ 40 jaroj, inkluzive de malgranda postiĝinta landlima urbeto al internacia metropolo kun tutmonda influo, de efektivigo de reformoj de ekonomiaj sistemoj ĝis profundigo de reformo en ĉiuj kampoj, de ĉefa disvolvado de eksterlanda komerco al ampleksa antaŭenigo de altnivela malfermo, de antaŭenigo de ekonomia disvolviĝo al kunordigo de socialisma materia, politika, kultura kaj etika, socia kaj ekologia progreso, de certigo de la bazaj bezonoj de la popolo ĝis konstruado de altkvalita modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

En aŭgusto de 1980, kvar specialaj ekonomiaj zonoj kiel la unuaj en Ĉinio estis starigitaj en Shenzhen, Zhuhai, Shantou kaj Xiamen. De tiam, Shenzhen iom post iom transformiĝis de malgranda postiĝinta landlima urbeto al internacia metropolo kun tutmonda influo kaj pli ol 13 milionoj da konstantaj loĝantoj. Post kvar jardekoj da rapida disvolviĝo, Shenzhen nun okupas la kvinan lokon inter aziaj urboj laŭ la malneta enlanda produkto. En la unua duona jaro de 2020, alfronte al severaj defioj de la kronvirusa epidemio kaj ŝanĝiĝantaj medioj, la malneta enlanda produkto de la urbo atingis 1 263 miliardojn da juanoj, kreskante je 0,1% ol tiu en la pasinta jaro. Ekde la komenco de tiu jaro ĉirkaŭ 2 000 eksterlandaj entreprenoj establis fabrikojn en Shenzhen.

Brita gazeto Ekonomist taksis, ke inter 4 000 specialaj ekonomiaj zonoj de la tuta mondo, la plej sukcesa ekzemplo estas la miraklo en Shenzhen. “Shenzhen estas emerĝanta urbo kun plena vigleco de novigo kaj fierinda sukceso”, diris germana ĉefministro Angela Merkel en 2018 dum sia vizito al serio da teknikaj entreprenoj en la urbo, inkluzive de la kompanio Siemens pri bildoformiĝo per magneta resonanco. Unu monaton poste franca ĉefministro Edouard Philippe diris dum sia unua vizito al Ĉinio post enoficiĝo, “Shenzhen reprezentas direkton de disvolviĝo de Ĉinio”.

Shenzhen estas kvazaŭ la fenestro por observi ĉinan teknologion kaj ĝian influon al la mondo. Kiel speciala ekonomia zono, la urbo jam akumulis riĉajn praktikajn spertojn por la reformado kaj malfermo en la pasintaj 40 jaroj. La urbo jam formis solidan ekonomian kaj socian bazon kaj kreis la spiriton de pragmatismo, penemo, novigo, vetkuremo kaj respondeco. Surbaze de tiuj fundamentoj, la urbo ne lasos respondecon de tiu misio, kiu havas pli grandajn defiojn kaj ankaŭ pli profundan signifon kaj influon. Nun ĝi provas esplori la novan vojon por la plua disvolviĝo en la sekvaj kelkdekoj da jaroj, kiel eksperimenta zono de la socialismo kun ĉinaj trajtoj. Laŭ la plano, Shenzhen la unua esploros kaj starigos sistemon pri moderna ekonomio laŭ altkvalita disvolviĝo; konstruos demokratian kaj laŭleĝan medion de justeco, kreos socialisman kulturon de moderna urbo; formos vivtenan dispozicion de komuna regado, komuna gajno kaj riĉigo; kaj starigos ekzemplon de pli bela Ĉinio por harmonia kunekzisto de homoj kaj la naturo.

Ĉinio lastatempe publikigis projekton pri ampleksa reformado de Shenzhen por konstruado de demonstra zono de socialismo kun ĉinaj trajtoj 2020-2025. La projekto aldonis al Shenzhen pli multajn memdecidajn rajtojn pri reformado en gravaj kampoj kaj ŝlosilaj ĉenoj, inkluzive de eksterlanda financado de la kvalifikitaj enlandaj entreprenoj en Shenzhen, vastigo de speciala eniro al merkato, interna ekzameno de cifereca Renminbi kaj aliaj. Tio signifas, ke la internacia urbo, kiu disvolviĝis el la malgranda vilaĝo, iras al la metropolo de la nova epoko. Tio ankaŭ prezentas la firman decidon de Ĉinio por antaŭenigi reformadon kaj malfermon sur pli nova starpunkto, pli alta nivelo kaj pli longperioda celo.

Nun la internacia situacio estas iom streĉita ol tiu antaŭ 40 jaroj. La mondo spertas ŝanĝiĝon nevideblan dum jarcento, kaj la kronvirusa pandemio akcelas la grandan ŝanĝiĝon. Tamen Ĉinio ne fermos sin mem kaj plu vastigos malfermon de siaj pordoj. Sub la nova situacio kun enlanda granda ciklo kiel ĉefa subtenilo kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado, la reformo kaj malfermo de Ĉinio ne nur respondas al la aspiro de la popolo pri la feliĉa vivo, sed ankaŭ adoptiĝas al la epoka fluo de la paco kaj disvolviĝo de la mondo. Ĝi jam havas historion de pli ol 40 jaroj, tamen ĝis nun ĝi antaŭeniras kun sia tolerema, kungajna kaj plu sinperfektiga pozicio. En la festa ceremonio Xi reasertis, ke Ĉinio senŝanceliĝe efektivigos plu la malferman strategion de reciproka profito kaj komuna gajno, ĉerpante movforton el la mondo kaj profitigante la tutan mondon per sia disvolviĝo. Ĉinio bonvenigas pli da landoj partopreni en ĝiaj reformo kaj disvolvado por malfermi novan situacion de komuna konsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna divido.

Dividu