Verda transformiĝo de Ĉinio kontribuas al konstruado de pli pura kaj bela mondo

Henggang Publikigita: 2020-11-12 21:14:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ĉina plej alta gvidanto deklaris celojn de karbona neŭtreco de la lando antaŭ 2060. En la perspektivoj pri nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo de Ĉinio en raporto de la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la fikso de celoj pri media protekto kaj verda disvolviĝo fariĝis unu el la plej brilaj punktoj. En la estontaj kvin jaroj, la verda transformiĝo de manieroj pri produktado kaj vivo en Ĉinio atingos rimarkindan efikon, kaj la totala ellaso de ĉefaj poluaĵoj realigos kontinuan redukton. La karbona ellaso de Ĉinio estos stabila kun iometa malkresko post ĝia kulmino en 2035, kaj la medio realigos ĝisfundan boniĝon, kaj fundamente estos atingita la celo de konstruado de bela Ĉinio. Tiuj celoj refoje prezentis la firman fidon kaj decidon de Ĉinio por disvolviĝo sur la verda vojo.

Respondo al la klimatŝanĝiĝo kaj efektivigo de kontinuigebla disvolviĝo estas alte atentataj fokusoj de la internacia komunumo. Kiel granda lando kun 1 400 milionoj da loĝantoj, Ĉinio donis senprocedencan zorgemon kaj investon al media protekto. Pli bela ĉielo, pli pura akvo kaj aero estas propra sento de ĉiuj pri media ŝanĝiĝo, inkluzive de ĉinoj kaj eksterlandanoj. La oficialaj donitaĵoj montris, ke dum periodo de la 13a kvinjara plano la ellaso de karbona dioksido por unuo en la malneta enlanda produkto kontinue reduktiĝis, nefosilia energio okupas 15,3% de la totala energikonsumo, pli ol 80 urboj komencis la provon de malaltkarbona disvolvado, kaj la verdaj konstruoj okupas 60% de la nove konstruitaj civilaj konstruaĵoj. Beate Trankmann, reprezentanto de la programo pri disvolviĝo sub la Unuiĝintaj Nacioj en Ĉinio, diris en ekskluziva intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, ke dek el entute 25 celoj pri disvolviĝo rilatas al energio kaj medio en la 13a kvinjara plano, kio montris gravecon de Ĉinio al mediprotektaj demandoj.

Nun la vojo de verda disvolviĝo jam fariĝis unu el la kernaj konceptoj de la reganta partio de Ĉinio dum ĝia konstruado de la lando. La raporto de la kvina sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ montris, ke surbaze de resumo de la pasintaj spertoj, Ĉinio plu antaŭenigos amplekse verdan transformiĝon de sia ekonomio kaj socio, kaj akcelos kontinuigeblan disvolviĝon de harmonia kunekzisto de homo kaj naturo. Tio signifas, ke verda disvolviĝo ludos pli gravan rolon por eniro en la stadion de nova disvolviĝo, plenumon de koncepto pri nova disvolviĝo kaj konstruadon de situacio de nova disvolviĝo. La serio da difinitaj celoj pri verda disvolviĝo en produktado kaj vivo prezentis integriĝon de mallongtempaj celoj kaj mez-longperioda strategio. De kontinua redukto de la totala kvanto de ĉefaj poluaĵoj en la estontaj kvin jaroj ĝis iometa malkresko post ĝia kulmino en 2035. Tiuj celoj montris la senĉesajn klopodojn de la reganta partio de Ĉinio por plenumado de deziroj de la popolo pri bela vivo kaj ankaŭ respondeco kiel evoluanta lando.

Kiel unu el la kvin konceptoj pri nova disvolviĝo, verda disvolviĝo helpos al Ĉinio ne nur bonigi la medion, sed ankaŭ altigi la kvaliton de disvolviĝo. En la pasintaj kvin jaroj, la ventoenergio, sunenergio kaj alia novenergia industrio vigle disvolviĝis, kio puŝas ŝanĝiĝon de la maniero de ekonomia kresko al la verda kaj malaltkarbona. La nova perspektivo diris, ke dum la periodo de la 14a kvinjara plano, Ĉinio antaŭenigos prienergian revolucion, rapidigos disvolviĝon de moderna industria sistemo, akcelos bonigon kaj altigon de ekonomia sistemo, asertante gravecon de verda kaj kontinuigebla disvolviĝo. Tio nepre alportos investan ŝancon al la industrio pri media protekto kaj tiros novan motoron de la ĉina ekonomio. Laŭ prognozo de koncernaj departmento, ĝis 2025 la produkto de verda ekonomio en Ĉinio atingos 12 duilionojn da juanoj, okupante 8% de la malneta enlanda produkto, kaj ĝis 2035 la proporcio atingos pli ol 10%. Multaj ekonomikistoj antaŭvidis, ke en la estonteco la disvolviĝo de la ĉina ekonomio dependos ĉefe de la kresko de verda ekonomio.

Dum sia disvolviĝo, Ĉinio kiel respondeca lando aktive partoprenas en la tutmonda regado pri ekologio kaj medio, senĉese dividas saĝecon, koncepton kaj projekton kun la resto de la mondo. En la pasintaj kvin jaroj Ĉinio la unua publikigis la Nacian Planon pri Efektivigo de la Tagordo 2030 de la Unuiĝintaj Nacioj pri Kontinuigebla Disvolviĝo, antaŭenigis la atingon de Reguloj por la Aplikado de la Pariza Interkonsento, plenumis la promesitan celon de karbona ellaso en 2020 pli frue ol la fiksita tempo, la unua subskribis kaj ratifis la Traktaton pri Biodiverseco, kaj fariĝis la plej granda kontribuanto al protekto de la tergloba ozonosfero. En debato de la Ĝenerala Asembleo de la UN, ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio klopodos atingi la kulminan valoron de la ellaso de karbona dioksido antaŭ 2030, akceli efektivigon de karbona neŭtreco antaŭ 2060, kaj fari pli da kontribuo al aplikado de la Pariza Interkonsento. Tiun promeson aprezis la internacia komunumo. Mark Levine, eksa esploristo pri energipolitiko de la usona nacia laboratorio Lawrence Berkeley, oponias, ke la celoj pri karbona neŭtraligo difinitaj de Ĉinio eble inspiras pli pozitivajn aktivadojn al aliaj landoj. Evgeny E. Syroechkovskiy, konsilanto de la rusa Ministerio pri Naturaj Resursoj kaj Ekologio, montris, ke Ĉinio faris gravan kontribuon al tutmondaj klopodoj por protektado de biodiverseco dum antaŭenigo de sia propra ekologia progreso.

La celoj kaj perspektivoj pri ekologia disvolviĝo proponitaj de la kvina plena sesio ne nur antaŭenigas altkvalitan disvolviĝon de Ĉinio sed ankaŭ plu favoras al konstruado de pli pura kaj bela mondo kaj kontribuas al la historia elekto de kontinua disvolviĝo de la homaro. La verda transformiĝo de Ĉinio plu peristas en prioritato de ekologio, aktive partoprenis en biodiverseca ragado de la tuta mondo kaj kontribuos pli da saĝeco kaj forto al kontibuigebla disvolviĝo de la homaro.

Dividu