Verda kunlaboro inter Ĉinio kaj EU donas ekzemplon al mondo

Henggang Publikigita: 2020-11-19 21:05:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio atingis komunan konon establi altrangan dialogon pri medio kaj klimato kaj altrangan dialogon pri cifereca ekonomio. La 12an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris en videa parolo, ke ambaŭ Ĉinio kaj Eŭropo persistas en la koncepto pri verda disvolviĝo kaj akcelas plenumi la Parizan Interkonsenton respondan al klimata ŝanĝiĝo.

La 16a de novembro okazis la Altranga Forumo pri la Verda Kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo, kunorganizita de Ĉina Misio al la Eŭropa Unio, Ĉina Komerca Ĉambro al la Eŭropa Unio kaj la Eŭropa Komerca Pintkunveno. Xie Zhenhua, speciala konsilanto pri klimata ŝanĝiĝo de la Ministerio de Ekologio kaj Medio, faris konversacion per videa ligo kun fama specialisto Shada Islam, kaj sekve partoprenantoj el Ĉinio, Germanio, Danio kaj la EU faris diskuton pri la duflanka kunlaboro pri verda disvolviĝo.

Xie diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris altigon de memvola kontribuo de Ĉinio en la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, kio estas unu el la konkretaj agoj de la ĉina registaro por plenumi la Parizan Interkonsenton kaj publikigi freŝajn celojn de nacia memvola kontribuo kaj strategion de malalta ellaso ĝis meza periodo de tiu ĉi jarcento. La celoj montris, ke la ĉina registaro aktive prenas pozitivajn rimedojn por respondi al la klimata ŝanĝiĝo. Tio estas respondeco kaj misio por la tuta mondo, precipe la venontaj generacioj. La kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo havas grandan potencialon por trakti klimatŝanĝiĝon, antaŭenigi ĝian regadon kaj efektivigi altkvalitan disvolviĝon kaj estas komplementa unu al alia. Tiu kunlaboro povas plu prezenti gvidadon de ambaŭ flankoj, antaŭenigi pozitivan kunlaboron kaj doni fortojn al multflankeco.

La partoprenantoj de diskuto oponiis, ke ambaŭ flankoj Ĉinio kaj Eŭropo devas klopodi per reciprokaj avantaĝoj en scienco kaj tekniko, industrio kaj kapitaloj por serĉi kontinuigblan disvolviĝon de ekonomio, kune respondi al la tutmonda defio alportita de klimatŝanĝiĝo kaj liveri spertojn por transformiĝo de pli multaj evoluantaj landoj. Ĉinio kaj Eŭropo plu efektivigos la atingitan konsenton de la duflankaj gvidantoj por konstrui la partnerecon de verda kunlaboro per la altnivela dialogo pri medio kaj klimatŝanĝiĝo, antaŭenigi industrian tranformiĝon kaj kune akceli kontinuigeblan disvolviĝon de la tuta mondo.

Post la forumo, He Jijiang, profesoro pri energia transformo de la Tsinghua Universitato donis komenton al la perspektivo de la malaltkarbona disvolviĝo kaj ekzempla rolo en tutmonda verda disvolviĝo.

He opinias, ke la verda kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo havas ilian komunan gajnon sed pli grandan signifon por la tuta mondo. Unue, La kunlaboro povas rimarkinde malaltigi pagon de la energia transformo de la kontinento. Ekzemple de fotovoltaa industrio, la apartaĵoj fabrikitaj en Ĉinio havas grandan avantaĝon en prezo, kio povas grandskale malaltigi elspezon de eŭropaj entreprenoj kaj helpas al la elektra sistemo de Eŭropo rapidigi procezon de karbona nuligo. Due, Ĉinio okupas en la ŝlosila periodo de sia verda transformo kaj havas grandan merkatan spacon. La duflanka kunlaboro povas liveri sufiĉon da scenejoj kaj ŝanĉoj por la eŭropaj teknikoj. Ekzemple, en la suda parto de Ĉinio ne ekzistas centra hejtado laŭ la tradicio, sed la postuloj pri tiu ĉiam estas atenditaj de centmilionoj da loĝantoj en tiu regiono. Tio formas ekstreme grandan merkaton. La eŭropaj teknikoj pri biologia energio estas alireblaj al la vasta merkato en Ĉinio, inkluzive de biologia gaso kaj petrolo. Trie, la kunlaboro povas alporti ŝancon al novigo kaj disvolviĝo de la karbonaj teknikoj de la tuta mondo. Eŭropo estas unu el la vigla zono pri karbonaj teknikoj de la tuta mondo. Perfektigo de tiuj teknikoj bezonas subtenojn el diversaj resursoj. Ĉinio posedas plenan kaj altefikajn ĉenojn pri produkto kaj industrio, sed riĉajn resursojn kaj spertojn pri provo de la teknikoj kaj grandskala industriigo.

La verda kunlaboro jam fariĝis grava subteno de la antaŭenigo de la ĉina-eŭropaj rilatoj, tamen la progreso ankoraŭ dependas de pli da klopodoj. He opinias, ke la du flankoj devas doni specialan gravecon al komuna esploro de verda normo. Eŭropo kaj Ĉinio konfirmis la celojn por plenumi karbonan neŭtralecon respektive antaŭ 2050 kaj antaŭ 2060. Tion certigos la verdaj normoj sub komuna desegnado de ambaŭ flankoj, inkluzive de normoj pri karbona piedsigno, karbona merkato, energia efiko, verda financado kaj aliaj. Ĉinio kaj Eŭropo okupas respektive la unuan kaj la duan en la fotovoltaa merkato, kaj super 70 procentoj da fotovoltaaj moduloj estis fabrikitaj en Ĉinio. La komuna esploro de Ĉinio kaj Eŭropo nepre favoras al la tuta mondo.

He montras, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo donas ekzemplon al la mondo, precipe la landoj, kiuj ankoraŭ ne konfirmis celojn de karbona neŭtraleco. La kunlaboro ankaŭ starigos lerneblan vojmapon pri verda disvolviĝo kaj ludos antaŭenigan rolon en efektivigo de nul-karbona ellaso de la tuta terglobo, kaj ĝia sukceso eĉ starigos regularon kaj sistemon pri ekologia civilizacio super la reganta rugularo de la Monda Komerca Organizo. En diversaj periodoj de la historio, malsamaj internaciaj kunlaboroj antaŭenigas senĉesan progreson de la homara socio. La verda kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo sendis novan voĉon por konstrui la Eŭrazion de nul-karbona ellaso, sed antaŭenigi efektivigon de karbona neŭtraleco kaj krei estontecon de kontinuigbla disvolviĝo.

Dividu