Komuna deziro de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj por novjaro

Henggang Publikigita: 2020-12-10 19:08:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ankoraŭ restas dudek kaj kelkaj tagoj ĝis kiam ni adiaŭos la jaron 2020 kaj bonvenigos la novan jaron 2021. Lastatempe en Kunshan, Suzhou, en la ĉina orienta provinco Jiangsu okazis Novjara Vespero de Kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj. Pli ol 20 diplomatiaj senditoj el centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj ĉeestis al la kunveno kaj dialogis kun lokaj entreprenistoj. Ili kune vidis la viglecon de la ĉina disvolvado kaj donis laŭdojn al la fruktoj de kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj.

La Kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj originas el la unua komerca forumo de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, okazigita en Budapeŝto en 2011. Unu jaron poste, okazis en Varsovio la unua renkontiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj. Tiam Ĉinio proponis 12 rimedojn por akceli amikan kunlaboron inter si kaj 16 landoj en centra kaj orienta Eŭropo. En la pasinta jaro, Grekio oficiale aliĝis al la kunlaboro, do la platformo 16+1 fariĝis 17+1.

Tamen iuj eŭropaj homoj ne komprenas la mekanismon 17+1, kaj eĉ tenas timon pri tio, ke la kunlaboro detruos la solidarecon de la Eŭropa Unio. Fakte la kunlaboro de Ĉinio kaj tiuj eŭropaj landoj estas bono por ambaŭ, kaj paco, kunlaboro kaj solidariĝo ĉiam estas ŝlosilaj vortoj en ĉina politiko pri Eŭropo. Ĉinio ĉiam subtenas unuiĝon de Eŭropo, kaj ĝia disiĝo ne konformas al la interesoj de Ĉinio. Ĉinio kaj la landoj en centra kaj orienta Eŭropo havas longtempan amikecon. En julio de 1951 fondiĝis la ŝipa firmao Zhongbo sub klopodo de Ĉinio kaj Pollando, kaj ĝi estas la unua entrepreno investita de Ĉinio kaj eksterlando. Kiam Hungario suferis katastrofon en 1952, Ĉinio tuj sendis al ĝi 50 000 tunojn da nutraĵoj. En tiu momento Ĉinio ankoraŭ ne starigis diplomatiajn rilatojn kun multaj okcident-eŭropaj landoj. La orient-eŭropaj landoj trejnis por Ĉinio grandnombron da kvalifikitaj sciencistoj, teknikistoj kaj inĝenieroj, kio multe helpis al industria disvolviĝo de la nova Ĉinio.

Dum la lastaj dek jaroj la kunlaboro iras sur la rapida trako. La kunlaboro ne nur favoras al la 18 landoj sed ankaŭ al ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio. Inter oriento kaj okcidento de Eŭropo ĉiam estas diferenco en disvolviĝo, kion kaŭzis problemoj, kiel strukturo de loĝantoj, ekonomio kaj evoluiga nivelo. Sendube, la komerca kunlaboro forte malgrandigis la disvolvan distancon inter la du partoj. La kunlaboro alportas al landoj en la centra kaj orienta Eŭropo investon, kiu bonigas lokajn infrastrukturojn, akcelas la unuiĝon de Eŭropo kaj helpas al la balkanaj landoj aliĝi al la Eŭropa Unio.

La spirito de kunlaboro neniam estas retiriĝo, fermo kaj ekskluzivo, sed disvastigo, malfermo kaj inkluzivo. Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj estas pioniroj de la iniciato “Zono kaj Vojo”, kiu ligas la ekonomiojn de Azio kaj Eŭropo. La subskribo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) elvekis fortan intereson de okcident-eŭropaj landoj. Tial la kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj en centra kaj orienta Eŭropo tute povas fariĝi ponto kaj ligilo en tiu kampo kie kuniĝas la merkato de la EU kun 500 milionoj da loĝantoj kun la merkato de membroj de RAEP kun 2 200 milionoj da loĝantoj. Tio nepre alportos pli grandan prosperon al la tuta mondo kaj pli multajn ŝancojn al la orienta kaj okcidenta civilizacioj.

Dividu