Ĉinio konfirmis vojmapon kaj gvidlinion de sia ekonomio en 2021

Henggang Publikigita: 2020-12-24 20:56:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La jaro 2020 estas la historia mejloŝtono de la homaro. La subita atako de la pandemio de la nova kronviruso kaŭzis tutmondan krizon, inkluzive de ĉesigo de homaj interŝanĝoj inter diversaj landoj kaj retroiro de ekonomia kresko de la mondo. Samtempe, la hegemonio, unuflankeco, protektismo agas kontraŭ kontraŭ la historia tendenco. La du faktoroj aldonis unu al la alia, kio kaŭzis grandan ŝanĝiĝon de la politika kaj ekonomia situacio de la mondo kaj seriozan atakon al la ekonomia kresko kaj deziro pri pli bela vivo.

La brita ĵurnalo The Guardian lastatempe raportis, ke en Britio aperis la nova varianto de la kronviruso, kiu altigas eblecon de disvastigo je 70% ol tiu de la origina viruso. La novaj rimedoj pri prevento kaj regado, inkluzive de blokado, fermado kaj aliaj, jam estas preparitaj. Michael Ryan, respondeculo de la san-kriza programo sub la Monda Organizo pri Sano, analizis, ke kelkaj landoj fakte neniam eliris el la unua ondo de la pandemio. Malkvieta situacio kaj necerteco ankoraŭ restos ĉefaj problemoj de la monda ekonomio.

La Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado lastatempe prognozis, ke la malneta enlanda produkto de la mondo revenos al la antaŭpandemia nivelo antaŭ la fino de la venonta jaro, kaj la ĉina ekonomio okupos pli ol trionon de la monda ekonomia kresko. Lastatempe finiĝis la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro kiel flago de la disvolviĝo kaj politiko de estonta ekonomio de Ĉinio. La konferenco konfirmis la direkton de ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, la sola el la ĉefaj ekonomioj de la mondo en tiu ĉi jaro, kun pozitiva kresko. Kiel la dua granda ekonomio, la lando aktive konstruas sian evoluigan reĝimon, antaŭenigas reformon kaj malfermon sur nova starpunkto, kio nepre alportos pli larĝan merkaton kaj novajn ŝancojn al la aliaj landoj de la mondo.

La novaj ŝancoj venas el la kontinue ellasanta potencialo de konsumado. Ĉinio havas la superskalan merkaton de 1,4 miliardoj da loĝantoj, kiuj ludas rolon de grava motoro por kreskigi la tutmondan ekonomion. Laŭ prognozo, la nombro de loĝantoj kun meznivela enspezo en Ĉinio atingos 8 miliardojn en estontaj dek kvin jaroj. Tio alportos fortan movforton al altigo de konsumado kaj pli grandan potencialon.

La novaj ŝancoj venas el firma decido pri vastigo de malfermo. Ĉinio persistas en la malferma strategio de reciprokaj interesoj kaj komuna gajno, kontinue antaŭenigas vastigon de malfermo, klopodas por bonigi komercan kaj investan medion, grandskale reduktas limigon al eniro de eksteraj kapitaloj, kaj jam fariĝis unu el la plej ŝatataj cellokoj de eksterlanda investo. La ekonomia informagentejo Bloomberg diris, ke la internaciaj kapitalaj magnatoj rigardas Ĉinion kiel grandan ŝancon kaj proponas novajn strategiojn koncentri sian atenton sur Ĉinion.

La novaj ŝancoj venas ankaŭ el la disvolva strategio pri novigo. La novigo okupas la kernan lokon de la moderna konstruado de Ĉinio, kaj ludas ŝlosilan rolon en respondo al neekvilibra kaj nesufiĉa disvolviĝo kaj antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo. Nun fortigo de la strategiaj scienc-teknikoj de la lando estis rigardata kiel prioritato de taskoj en la sekva jaro. En la estonteco, la novaj industrioj efektivigos rapidan kreskon sekve de kontinua fortigo de noviga disvolviĝo. Tio plu vigligos ekonomion de la lando kaj donos movforton al kresko de tutmonda ekonomio.

En la unua trimestro Ĉinio suferis negativan kreskon je 6,8%, sed en la dua trimestro la indiĉo sin turnis al la pozitiva je 3,2% sekve de renormaliĝo de produkto kaj laboro depost decidiga venko super la epidemio. Laŭ la donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo, la aldonvaloro de grandaj industriaj entreprenoj de la lando pliiĝis je 7% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. La produkta indico de servoj de la lando pliiĝis je 8% kompare kun la sama periodo. La totala sumo de detala vendado kreskis je 5,0% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Tiuj indicoj montris, ke la ĉina ekonomio, kiu havas fortan flekseblecon kaj sufiĉan potencialon, jam iris el la ŝlimejo de la pandemio kaj amplekse komencas sian reviglecon.

En 2020 Ĉinio espereble fariĝos la plej granda konsuma merkato anstataŭ Usono. En la estonteco Ĉinio plu klopodos por pliigi la konsumadon. La vasta merkato ĝenerale alportas grandan efikon al la kosumado. Tio signifas, ke Ĉinio ligos sin pli strikte kun la mondo. La Ĉambro de la Eŭropa Unio al Ĉinio lastatempe diris en sia Enketo pri Komerca Konfido, ke 89% de 626 enketitoj esprimis volon plue investi al Ĉinio.

La disvolviĝo de Ĉinio ne povas esti apartigita for de la mondo kaj la monda prosperiĝo ankaŭ dependas de Ĉinio. La altkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio nepre injektos pli da konfido kaj vigleco en la disvolvado de la mondo de la postpandemia epoko.

Dividu