Ĉinaj atingoj lumigas plej malhelan momenton de mondo

Henggang Publikigita: 2020-12-31 20:19:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La lunsondilo Chang’e-5 kolektis specimenojn el ekstertera korpo; la submarŝipo Fendouzhe plenumis sukcesan malsupreniron sub 10 909 metroj; la plej rapida kvantuma komputilo Jiuzhang debutis en la tuta mondo; la tuttergloba reto de la navigada sistemo BeiDou kompletiĝis. En 2020, la gravaj teknik-sciencaj fruktoj konstante aperis en la tuta mondo. La teknik-scienca novigo atingis rezultojn kontentigajn al la popolo, la epoko kaj la mondo.

Dum la eksterordinara jaro kun grandaj ŝanĝiĝoj kaj epidemio nevideblaj en jarcento, Ĉinio akiris tutmonde rimarkindajn fruktojn. La malfacile akireblaj atingoj venas de tio, ke teknik-scienca novigo estas kaj interna postulo de altkvalita disvolviĝo de Ĉinio kaj ĉefa movforto de la ĉina socio por venko super malfaciloj.

En sia inspektado de sciencteknika esploro pri prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio marte en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping montris, “La plej potenca armilo de la homaro por batali kontraŭ malsanoj estas scienco kaj tekniko, kaj scienca progreso kaj teknika novigo estas nemankigeblaj por la venko super grandaj katastrofoj kaj epidemioj.” La apliko de magiaj teknikoj, inkluzive de transportado de medikamentoj per senpilota aviadilo kun alta precizeco, telemedicino bazita sur reto de 5G, serĉado de eblaj infektitoj per teknologio de granda datumo, helpis al Ĉinio la unua meti la epidemion sub la regadon, la unua rekomenci produktadon kaj laboron. Tio estas enkorpigo de progreso kaj potenco de teknik-scienca novigo en Ĉinio.

En la pasintaj kvin jaroj, la elspezo de Ĉinio por scienca esploro estis pliigita de 1 420 miliardoj da juanoj ĝis 2 210 miliardoj, la investa intenseco kreskis de 2,06% ĝis 2,23%, la kontribuo el teknik-scienca progreso altiĝis ĝis 59,5% de 55,3%, la rango en la tutmonda kondico pri novigo saltis ĝis la 14a loko. Tiuj donitaĵoj montras, ke Ĉinio progresis en sciencteknika novigo, kaj tio firmigis la avangardan pozicion de Ĉinio en la mondo.

La atingoj dependas de tio, ke la ĉina gvidantaro prenas novigon kiel la unuan movforton por disvolviĝo. La proponoj pri la 14a Kvinjara Plano, publikigitaj en oktobro, metis novigon en la centron de la reĝimo de moderna konstruado de Ĉinio kaj rigardas memstaran disvolviĝon de scienc-tekniko kiel strategian subtenon de evoluigo de la lando. Singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao taksis, ke Ĉinio metis fundamenton por altkvalita disvolviĝo pelata per novigo de tekniko kaj scienco.

La atingoj profitas de progreso de Ĉinio en protekto de intelekta proprieto. La jara raporto de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, publikigita en decembro, montris, ke la nombro de patent-petoj akceptitaj de la ĉina Nacia Buroo pri Intelekta Proprieto atingis 1,4 milionojn en 2019, kaj per tio Ĉinio plu okupis la unuan lokon de la tuta mondo. La ĝenerala sekretario de tiu organizo Francis Gurry diris, ke la fortigo de protekto de la intelekta proprieto ludis gravan rolon por antaŭenigo de novigo en la lando.

Ĉinio gravigas kaj emfazas memstaran novigon, kio absolute ne signifas pordfermon al mondo, sed estas novigo sub pli bona medio. La faktoroj pri novigo reflektas malfermitecon kaj influecon en la medio de ekonomia tutmondiĝo. Ĝuste kiel vortoj de prezidanto Xi, neniu lando povas fariĝi sendependa noviga centro aŭ unuope posedi atingojn, ĉar tiuj atingoj devas profitigi la tutan mondon, sed ne devas esti trezoro enterigita en kaverno.

Malfermo alportos progreson kaj novigo kondukos al estonteco. Nun la novaj teknologioj de la reto de aĵoj, 5G kaj artefarita intelekto montras nerezisteblan tendencon kaj donas nepreterlaseblan ŝanĉon al landoj, kiuj atendas disvolviĝon. Ĉinio, kiu baldaŭ eniros en la periodon de nova disvolviĝo, plu dependos de teknik-scienca novigo por doni movforton al altkvalita disvolviĝo, liveri pli da komunaj oportunoj al la tuta mondo kaj antaŭenigi revigligon de la mondo kiel eble plej frue.

“Kiam vi ĝuas kafon post ellitiĝo, vi eble ne povus imagi, ke la bonodoro venas de Ĉinio, la hejmloko de teo, kaj ĝi eble ŝanĝus la sorton de ĉinaj kamparanoj”, tion diris la mallonga videaĵo Rakonto pri Liberiĝo el Malriĉeco en Taso da Kafo, lastatempe populara en sociaj mediatoj de la okcidento. La videaĵo diris, ke en 2020 ĉirkaŭ 600 000 da homoj en la urbeto Pu’er de la provinco Yunnan liberiĝis el malriĉeco. La nombro estas egala kun la sumo de loĝantoj en Luksemburgo. La kulturado de kafo en Yunnan reflektas ĝian nemankigeblan kontribuon al redukto de malriĉeco.

En tiu jaro, Ĉinio sukcese metis la kronvirusan epidemion sub regadon, laŭplane elimini absolutan regionan ĝeneralan malriĉecon, kaj atingis celojn de elimino de malriĉeco en la Tagordo pri Kontinuigebla Disvolviĝo 2030 de la Unuiĝintaj Nacioj dek jarojn antaŭ la fiksita tempo. Tio dediĉis pli ol 70% de la kontribuo al la afero pri elimino de malriĉeco de la mondo. Usona akademiulo Robert Lawrence Kuhn laŭdis Ĉinion, ke ĝi akiris multajn atingojn, inter kiuj neniu estas pli inspira ol la elimino de absoluta malriĉeco, ĉar tio povas esti rigardata kiel legendo en la historio.

Kiel la lando sukcese atingis la celojn kaj kiuj spertoj estos lernindaj por aliaj landoj? La mondo atendas respondojn al tiuj demandoj, kiuj ĝuste estis inkluzivitaj en la ekzameno de la ekstreme eksterordinara jaro.

“Feliĉa vivo de la popolo estas starpunkto kaj celo de ĉiu laboro”, la simplaj kaj firmaj vortoj de ĉina prezidanto Xi Jinping, montras ĉefan movforton de la granda sukceso. Elimino de malriĉeco ne estas tiel facila por ĉiu lando de la mondo. Por respondi al la malfacila demando, Ĉinio kontinue faris firman batalon kontraŭ ĝi en dekoj da jaroj kaj ĉiu generacio klopodis plu sekve de la antaŭa. Precipe de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando komencis decidan batalon kontraŭ malriĉeco en plej granda skalo kaj per plej granda forto en la homa historio. Kiel komandanto de la batalo, Xi persone atingis 14 malriĉajn regionojn de la lando. Dum lia inspektado pri epidemia situacio en multaj lokoj, elimino de malriĉeco ĉiam estis gravaj fokusoj.

La firma persisto de la aspiro ebligis la regantan partion de Ĉinio plenumi siajn promesojn al la popolo kaj metis finon al absoluta malriĉeco ekzistanta dum miloj da jaroj en Ĉinio. Stephen Perry opinias, ke la atingo de la celoj pri elimino de malriĉeco estis profunde enradikiĝintaj en la koro de gvidantoj kaj la popolo de Ĉinio.

En la batalo kontraŭ malriĉeco Ĉinio havis ne nur firman decidemon, sed ankaŭ pragmatajn rimedojn. En majo de 2020, la usona mediato Public Broadcasting Service elsendis la dokumentan filmon Batalo de Ĉinio kontraŭ Malriĉeco, produktitan de Ĉina Komunikila Grupo. La filmo montras detalojn, ke Huang Haijun, sekretario de la Linmen-vilaĝa partia filio en la provinco Hainan, vizitis 37 malriĉajn familiojn kaj starigis arkivojn kaj ellabori precizan planon por tiuj familioj, inkluzive de bredado de porkoj aŭ silkraŭpo, kaj kulturado de kateĉuareko. Tio reflektis la strategion de preciza helpo al malriĉuloj.

La preciza helpo celas elradikigi malriĉon. Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN, opinias, ke la strategio de preciza helpo al malriĉuloj estas la sola vojo al riĉiĝo de homoj por atingi la ambiciajn celojn en la Tagordo de Kontinuigebla Disvolviĝo 2030. La spertoj el Ĉinio povas esti utilaj referencoj por aliaj evoluantaj landoj.

Nun la pandemio ankoraŭ furiozas tra la mondo. Laŭ raporto publikigita de la Programo pri Disvolviĝo sub la UN, ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj en la tuta mondo falis en ekstreman malriĉon en 2020. En la plej malhela momento, la atingo de la ĉina batalo kontraŭ malriĉeco injektis konfidon kaj movforton en la klopodojn de la homaro por elimino de malriĉeco.

Dividu